Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Paradizo, infero kaj purgatorio

1011. Ĉu iu ĉirkaŭlimigita loko en la universo estas difinita por la suferoj kaj por la ĝuoj de la Spiritoj, laŭ ties meritoj?

“Ni jam respondis ĉi tiun demandon. Suferoj kaj ĝuoj estas konformigitaj al la grado da perfektiĝo de la Spiritoj; ĉiu ĉerpas el si mem la principon de sia propra feliĉo aŭ malfeliĉo; kaj, ĉar la Spiritoj troviĝas ĉie, tial neniu fermita aŭ ĉirkaŭlimigita loko estas difinita por la unua, prefere ol por la dua el tiuj statoj. Koncerne la enkarniĝintajn Spiritojn, tiuj estas pli aŭ malpli feliĉaj, laŭ la hierarkia nivelo de la mondoj, kiujn ili loĝas.

— Ĉu do infero kaj paradizo ne ekzistas tiaj, kiaj la homoj ilin prezentas al si?

“Nenio krom figuroj: ekzistas ĉie feliĉaj kaj malfeliĉaj Spiritoj. Tamen, kiel ni ankaŭ diris, la samrangaj Spiritoj kolektiĝis pro simpatio; sed, se ili estas perfektaj, ili povas kunveni tie, kie ajn ili volas.”

La absolute fiksa situacio de l’ lokoj por punoj kaj rekompencoj ekzistas nur en la homa imago; ĝi originas el la inklino, kiun la homoj havas, materiigi kaj ĉirkaŭlimigi la aferojn, kies semmezuran esencon ili ne povas kapti.

1012. Kion ni komprenu kiel purgatorion?

“Fizikajn kaj moralajn dolorojn: ĝi estas la tempo por kompenso de eraroj. Preskaŭ ĉiam ĝuste sur la Tero vi kreas vian propran pekpuriĝejon kaj Dio devigas vin pagi viajn kulpojn.”

Kiom la homo nomas purgatorio, tio estas ankaŭ figuro, kiun oni devas kompreni, ne kiel ian difinitan lokon, sed kiel la staton de l’ neperfektaj Spiritoj, pagantaj siajn erarojn ĝis sia kompleta elpuriĝo, kiu ilin enkondukos en la rangon de l’ feliĉegaj Spiritoj. Ĉar tiu plipuriĝado fariĝas en la sinsekvaj enkarniĝoj, tial la pekpuriĝado konsistas en la provoj de la enkorpa vivo.

1013. Kiel ni klarigu, ke Spiritoj, kiuj per sia parolo elmontras sian superecon, respondis al tre seriozaj personoj, koncerne inferon kaj purgatorion laŭ la ideo, kiun oni ordinare faras al si pri tiu demando?

“La Spiritoj uzas parolmanieron kompreneblan por la personoj ilin demandantaj; kiam tiuj personoj estas tute poseditaj de iaj ideoj, la Spiritoj ne volas ilin abrupte frapi, por ne ofendi iliajn konvinkojn. Se iu Spirito sen parolturnoj dirus al mahometano, ke Mahometo ne estis profeto, li estus tre malafable akceptita.”

— Oni komprenas, ke tiel kondutas la Spiritoj, dezirantaj instrui nin; sed, kial iuj Spiritoj, demandite pri sia situacio, respondis, ke ili suferas la turmentojn de la infero aŭ de la purgatorio?

“Kiam ili estas malsuperaj kaj ne tute liberaj de la materio, ili konservas parton de siaj ideoj kunportitaj el la Tero kaj esprimas siajn impresojn per vortoj al ili familiaraj. Ili troviĝas en medio, kiu apenaŭ ebligas al ili sondi la estontecon; jen, kial la vagantaj aŭ la antaŭ nelonge elkarniĝintaj Spiritoj parolas, kiel ili probable parolis dum sia vivo. Infero povas esti tradukita kiel vivo plena de treege penigaj suferoj, kun necerteco pri alia pli bona vivo; purgatorio, kiel vivo ankaŭ plena de suferoj, sed kun konscio pri pli bona estonteco. Kiam vi spertas grandan doloron, ĉu vi ne diras ankaŭ, ke vi suferas tiel, kiel kondamnito al infero? Tio estas nenio krom vortoj, ĉiam uzataj en figura senco.”

1014. Kion oni komprenu kiel “turmentatan animon”?

“Ĝi estas erarvaganta kaj suferanta animo, necerta pri sia estonteco, kaj al kiu vi povas havigi konsolon, kiun ĝi petas, venante al vi.” (664)

1015. Laŭ kiu senco oni komprenu la vorton ĉielo?

“Ĉu vi kredas, ke ĝi estas iu loko, kiaj la Elizeaj kampoj de la antikvuloj, kie ĉiuj Spiritoj estas konfuze premamasigitaj, sen alia zorgo krom ĝuadi pasivan feliĉon por la tuta eterna tempo? Ne; ĝi estas la universa spaco; ĝi estas la planedoj, la steloj kaj ĉiuj superaj mondoj, kie la Spiritoj plene ĝuas siajn kapablojn, ne spertante la ĉagrenojn de l’ materia vivo, nek la afliktojn esence proprajn al la malsupereco.”

1016. Iuj Spiritoj diris, ke ili loĝas la kvaran ĉielon, la kvinan ĉielon, ktp; kion nome ili intencas diri?

“Vi demandas ilin, kiun ĉielon ili loĝas, ĉar vi imagas plurajn ĉielojn, kiuj estus surmetitaj, unuj sur aliajn, kiel etaĝoj de domo, kaj ili do respondas laŭ via parolmaniero; sed, por ili, la esprimoj “kvara ĉielo”, “kvina ĉielo” respondas al diversaj gradoj da puriĝo kaj, sekve, da feliĉo. Okazas ĉi tie tute same kiel tiam, kiam oni demandas iun Spiriton, ĉu li estas en la infero; se li estas malfeliĉa, li diros jes, ĉar, por li, infero estas sinonimo de sufero; sed li ja scias, ke ĝi ne estas ia fornego. Pagano dirus, ke li estas en Tartaro .”

Tio sama okazas kun aliaj analogaj esprimoj, ekzemple: urbo de l’ floroj, urbo de la elektitoj, unua, dua aŭ tria sfero k.a., kiuj estas nuraj alegorioj, uzataj de iuj Spiritoj, ĉu kiel figuroj, ĉu kelkafoje pro tio, ke ili nescias la realecon de la aferoj kaj eĉ la plej elementajn sciencajn konojn.

Laŭ la malvasta ideo, kiun oni iam havis pri la lokoj por punoj kaj rekompencoj, kaj precipe laŭ la opinio, ke la Tero estas la centro de la universo, ke la ĉielo estas arkaĵo kaj ke ekzistas iu regiono de la steloj, oni lokis la ĉielon supren kaj la inferon malsupren (En la latina lingvo, inferus signifas “malsupra”. – La Trad.); de tiu koncepto originis la esprimoj: supreniri al la ĉielo, esti en la plej alta el la ĉieloj; esti defaligita en la inferojn, k.a. Hodiaŭ, kiam la sciento pruvis, ke la Tero estas nenio alia ol unu el la plej malgrandaj mondoj, sen ia aparta graveco, meze de milionoj da aliaj; kiam ĝi priskribis la historion de ties formado kaj difinis ties strukturon; kiam ĝi pruvis, ke la spaco estas senlima, kaj ke ekzistas nek supro nek malsupro en la universo, estis necese rezigni loki la ĉielon super la nubojn kaj la inferon en la profundaĵojn. Rilate al la purgatorio, neniu loko estis al ĝi asignita. Estis destinita al Spiritismo la rolo doni pri ĉiuj tiuj aferoj la klarigon plej racian, plej grandiozan kaj santempe plej konsolan por la homaro. Ni povas do diri, ke ni portas en ni mem nian inferon kaj nian paradizon; nian purgatorion ni trovas en la enkarniĝado, en niaj enkorpaj aŭ fizikaj vivoj.

1017. Laŭ kiu senco ni komprenu jenajn vortojn de la Kristo: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo? (Johano, ĉap. 18, par. 36. – La Trad.)

“Respondante tiel, la Kristo parolis figure. Li volis diri, ke li regnas nur en la puraj, sinforgesemaj koroj. Li estas ĉie, kie superstaras amo al bono; sed la homoj avidaj al la ĉimondaj aĵoj kaj algluiĝintaj al la teraj havaĵoj ne estas kun li.”

1018. Ĉu la regno de bono povos iam ekesti sur la Tero?

“Bono regos sur la Tero tiam, kiam, inter la Spiritoj venontaj loĝi la planedon, la bonaj estos pli multenombraj ol la malbonaj; tiam, la bonaj faros, ke tie ĉi regu amo kaj justeco, fontoj de bono kaj feliĉo. Per la morala progreso kaj per la praktikado de la leĝoj de Dio, la homo altiros al la Tero la bonajn Spiritojn kaj de tie forpelos la malbonajn; sed la malbonajn ĝin forlasos nur tiam, kiam fiero kaj egoismo estos el ĝi sarkitaj.

“La ĝde la homaro estas antaŭdirita, kaj vi nun alvenas al tiu momento, kiun plirapidigas ĉiuj homoj, kunhelpantaj por la progreso; tiu aliiĝo okazos per la enkarniĝado de pli bonaj Spiritoj, kiuj konsistigos sur la Tero novan generacion. Tiam, la Spiritoj de la malbonaj, kiujn la morto ĉiutage falĉadas, kaj ĉiuj, kiuj provas haltigi la iradon de la aferoj, estos de tie forpuŝitaj, ĉar ili nekonvene sidus inter virtuloj, kies feliĉon ili maltrankviligus. Tiuj iros en novajn, malpli progresintajn mondojn, plenumi penigajn misiojn, en kiuj ili laboros por la progreso de siaj ankoraŭ pli malaltrangaj fratoj. Ĉu vi ne vidas, en tiu elpelo el la aliiĝinta Tero, la mirbelan figuron de la perdita paradizo, kaj, en la homo, veninta sur la Teron en tiaj kondiĉoj, kunportanta la ĝermon de siaj pasioj kaj la postesignojn de sia primitiva malsupereco, la ne malpli belan figuron de la origina peko? La origina peko, rigardata el ĉi tiu vidpunkto, estas kaŭzita de la ankoraŭ neperfekta naturo de la homo, kiu, tiel, respondas nur por si kaj por siaj propraj eraroj, kaj ne por tiuj de siaj prapatroj.

“Vi ĉiuj, kredantaj kaj bonvolemaj homoj, kunhelpu do fervore kaj kuraĝe, ĉe la granda klopodado por la homara rebonigo, ĉar vi centoble rikoltos el la grajno, kiun vi semos. Ve al tiuj, kiuj fermas siajn okulojn al la lumo, ĉar ili tiel preparas al si longajn jarcentojn da mallumo kaj da disreviĝoj; ve al tiuj, kiuj konsistigas ĉiujn siajn plezurojn el la ĉimondaj havaĵoj, ĉar ili spertos pli da mankoj, ol kiom da ĝuoj ili havis; precipe, ve al la egoistoj, ĉar ili trovos neniun, kiu helpos ilin porti la ŝarĝon de siaj mizeroj.”

Sankta Ludoviko.