Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Universa spaco

35. Ĉu la universa spaco estas senlima aŭ limigita?

“Senlima. Supozu limon al ĝi: kio ekzistus transe? Tio konfuzas vian prudenton, mi ja scias, kaj tamen tiu sama prudento diras al vi, ke alie ne povus esti. Io sama okazas kun la senfino ĉe ĉiuj aferoj; ne sur via malgranda sfero vi kapablas kompreni la senfinon.”

Se ni supozus ian limon en la spaco, kiel ajn malproksima la penso ĝin konceptus, la prudento dirus al ni, ke, trans tiu limo, io nepre ekzistas; kaj tiel, ĉiam kaj ĉiam ankoraŭ la supozata limo plue ŝoviĝas, ĉar, eĉ se ni trovus la absolutan malplenaĵon, ĉi tiu estus ankoraŭ spaco.

36. Ĉu la absoluta vakuo ekzistas ie en la universa spaco?

“Ne, nenio estas malplena; kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj.”