Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Idioteco, frenezeco

371. Ĉu la opinio de homoj, kiuj pensas, ke la animoj de frenezuloj kaj idiotoj estas malsuperaj, havas ian bazon?

“Ne; frenezuloj kaj idiotoj havas homan animon, kiu estas ofte pli inteligenta, ol kiel vi supozas, kaj kiu suferas pro la netaŭgeco de la rimedoj, je kiuj ĝi disponas por sia komunikado, same kiel mutulo suferas pro tio, ke li ne kapablas paroli.”

372. Kiu estas la celo de la Providenco, kreante kompatindajn estulojn, kiaj la frenezuloj kaj idiotoj?

“La Spiritoj, loĝantaj korpojn de idiotoj estas Spiritoj pagantaj pro siaj kulpoj. Tiuj Spiritoj suferas pro la ĝenateco, en kiu ili estas tenataj, kaj pro la neebleco esprimi siajn sentojn per netaŭgaj aŭ difektitaj organoj.”

— Ĉu do ne estas vere, ke la organoj ne influas sur la kapablojn?

“Ni neniam diris, ke tia influo ne ekzistas; kontraŭe, la organoj havas tre grandan influon sur la manifestadon de l’ kapabloj; sed ili ne havigas la kapablojn: jen la diferenco. Lerta muzikisto per netaĝga instrumento ne povas bone ludi, sed el tio ne sekvas, ke li ne estas bona muzikisto.”

Estas necese distingi la normalan staton je la patologia stato. En la normala stato, la moralaj kvalitoj venkas la baron, kontraŭstaratan de la materio; sed, ĉe kelkaj okazoj la materio prezentas tian kontraŭstaron, ke la manifestiĝoj de la animo estas ĝenataj aŭ kripligitaj, kiel ĉe idioteco kaj frenezeco; tiuj estas patologiaj aferoj, kaj en ĉi tiu okazo, ĉar la animo ne ĝuas sian plenan agliberecon, tial la homa leĝo mem ne konsideras la individuon responda por sial agoj.

373. Kiu povas esti la merito de ekzistado, por estuloj, kiuj, kiel la idiotoj kaj frenezuloj, ne povas progresi pro tio, ke ili estas nekapablaj fari bonon aŭ malbonon?

“Tia stato estas pekelpago, altrudita al ili pro la misuzo, kiun ili faris el iuj kapabloj; ĝi estas haltotempo.”

— Ĉu la korpo de idioto povas do enhavi Spiriton, kiu eble animis, en antaŭa ekzistado, geniulon?

“Jes; genio estas iafoje malfeliĉego, kiam misuzata.”

La morala supereco ne ĉiam estas proporcia al la intelekta, kaj plej eminentaj geniuloj eble devas pagi multajn kulpojn; el tio ofte venas ekzistado malsupera ol tiu, kiun ili jam vivis, kaj tia ekzistado estas por ili fonto de suferoj. La malhelpoj, kiujn la Spirito renkontas, kontraŭ liaj manifestiĝoj, estas kiel katenoj, paralizantaj la movojn de fortika viro. Oni povas diri, ke frenezulo kaj idioto estas kriplaj je la cerbo, kiel lamulo je la kruroj kaj blindulo je la okuloj.

374. Ĉu idioto, en sia stato kiel Spirito, konscias sian mensan staton?

“Jes, ofte; li komprenas, ke la malhelpoj, rigidigantaj lian menson, estas provo kaj puno.”

375. Kiu estas la situacio de la Spirito dum frenezeco?

“En sia libera stato, la Spirito ricevas rekte ĉiajn impresojn kaj ankaŭ rekte agas sur la materion; sed, kiam enkarniĝinta, li troviĝas en tute malsamaj kondiĉoj kaj estas devigita tion fari per specialaj organoj. Se ĉiuj aŭ kelkaj el la tiacelaj organoj estas difektitaj, lia agado kaj lia sentemo, kiom tiuj dependas de la organoj, estas do interrompitaj. Se li perdas siajn okulojn, li blindiĝas; se li perdas la aŭdorganon, li surdiĝas, ktp. Prezentu al vi nun, ke la organo, direktanta la efikojn de intelekto kaj de volo, estas parte aŭ tute difektita aŭ modifita: vi facile komprenos, ke la Spirito, ne havante sub sia dispono aliajn ilojn, ol nekompletajn aŭ kriplajn organojn, vivas en konfuzo, kiun li intime sentas kaj plene konscias, sed kiun li ne kapablas forigi.”

— Ĉu do ne la Spirito, sed la korpo, estas difektita?

“Jes; sed oni ne malatentu la fakton, ke, se la Spirito agas sur la materion, ĉi tiu, ĝis certa grado, reagas sur lin, kaj ke la Spirito povas momente esti impresita de la difekto de la organoj, kiujn li uzas por sia manifestiĝo kaj ricevo de impresoj. Povas okazi, ke, kun la kresko de la tempo, kiam frenezeco longe daŭras, la ripetado de l’ samaj agoj fine havas sur la Spiriton influon, el kiu li liberiĝos nur post plena forigo de ĉia materia impreso.”

376. Kiel klarigi, ke frenezeco iafoje altrenas homon al memmortigo?

“La Spirito suferas pro sia ĝenateco kaj pro la nekapablo sin libere manifesti, kaj tial li serĉas en la morto la rimedon rompi siajn katenojn.”

377. Ĉu la Spirito de frenezulo sentas, post la morto, la efikon de l’ difekto de siaj kapabloj?

“Li povas tion senti dum iom da tempo, ĝis li estos tute for de la materio, same kiel iu, ĉe sia vekiĝo, sentas, ankoraŭ kelkan tempon, la konfuzon, en kiun la dormado lin dronigis.” 

378. Kiel la difekto de la cerbo povas reefiki sur la Spiriton post la morto?

“Tio estas memoro; ia premsonĝo subigas la Spiriton, kaj, ĉar tiu ĉi ne komprenis ĉion, kio fariĝis dum lia frenezeco, tial la restarigo de liaj ideoj ĉiam postulas iom da tempo; pro tio, ju pli daŭra estis frenezeco dum la vivo, des pli longa estas ankaŭ tiu konsterno, tiu ĝenateco post la morto. Kvankam jam for de la korpo, la Spirito tamen ankoraŭ sentas kelkatempe la impreson de siaj ligiloj.”