Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Kaŝita transiĝo de la penso

419. Kiel klarigi, ke unu sama ideo – iu elpenso, ekzemple – ekestas samtempe en pluraj lokoj?

“Ni jam diris, ke dum dormo la Spiritoj interkomunikiĝas; nu, kiam la homo vekiĝas, la Spirito memoras, kion li lernis, kaj tial la homo kredas, ke li tion elpensis. Tial, pluraj personoj povas ion samtempe elpensi. Kiam vi diras, ke iu ideo ŝvebas en la aero, vi uzas figuron pli ĝustan, ol kiel vi kredas; ĉiu senkonscie kunhelpas por disvastigi tiun ideon.”

En ĉi tiu maniero, nia Spirito ofte malkaŝas al aliaj Spiritoj, sen nia konscio mem, tion, kio nin absorbe okupis dum maldormo.

420. Ĉu la Spiritoj povas interkomunikiĝi, kiam la korpo tute maldormas?

“La Spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; li disradias tute ĉirkaŭ sin; tial, li povas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo.”

421. Kiel du homoj, tute maldormantaj, iafoje ekhavas subite saman penson?

“Ili estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kiuj sin interkomunikas kaj vidas la penson unu de la dua, eĉ tiam, kiam la korpoj ne dormas.”

Inter Spiritoj, renkontantaj unu alian, ekestas komunikado de pensoj, kiu faras, ke du homoj sin reciproke vidu kaj komprenu, sen ia bezono de eksteraj lingvosignoj. Oni povus diri, ke ili alparolas unu alian per la lingvo de la Spiritoj.