Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Influo de Spiritismo sur la progreson

798. Ĉu Spiritismo iam fariĝos vulgara kredo aŭ ĉu ĝi daŭros plu kiel aparta doktrino de kelkaj personoj?

“Certe ĝi fariĝos vulgara kredo kaj signos novan epokon en la historio de la homaro, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo kaj tempo venis, kiam ĝi devas okupi lokon inter la homaj okazoj; tamen ĝi devas elporti grandajn batalojn, prefere kontraŭ intereso ol kontraŭ konvinkiteco, ĉar estus senutile ignori, ke al iuj personoj interesas kontraŭbatali ĝin, iuj pro memamo, aliaj pro tute materiaj kaŭzoj; sed tiuj kontraŭuloj, troviĝante pli kaj pli izolitaj, estos fine devigitaj pensi kiel ĉiuj, alie ili vokos al si mokridon.”

La ideoj transformiĝas nur kun la kreskado de la tempo, neniam subite; ili malvigliĝas de generacio al generacio kaj fine, iom post iom, malaperas kun tiuj, kiuj ilin subtenadis kaj kiujn anstataŭas aliaj individuoj, konvinkitaj, pri novaj principoj, kiel okazas al politikaj ideoj. Vidu paganismon; hodiaŭ neniu persono certe praktikas la religiajn ideojn de tiuj tempoj; tamen plurajn jarcentojn post la apero de Kristanismo, ili lasis postesignojn, kiujn nur la kompleta renovigo de la rasoj povis forviŝi. Tio sama okazos al Spiritismo; ĝi faras multe da progresoj, sed ekzistos ankoraŭ, dum du aŭ tri generacioj, ia fermentanta nekredemo, kiun nur la tempo forpelos. Tamen ĝia dissemado estos pli rapida ol tiu de Kristanismo, ĉar ĉi tiu mem, sur kiu ĝi sin apogas, trabatas al ĝi vojon. Kristanismo devis detrui; Spiritismo devas nur konstrui.

799. En kia maniero Spiritismo povas kunhelpi por la progreso?

“Per detruo de materialismo, unu el la kanceroj de la socio, ĝi igas la homojn kompreni, kie troviĝas ilia vera intereso. Ĉar la estonta vivo jam ne estas vualita de la dubo, la homo tial pli bone komprenos, ke li povas certigi al si la estontecon per la nuneco. Detruante la antaŭjuĝojn pri sektoj, kastoj kaj haŭtkoloroj, Spiritismo konigas al la homoj la grandan solidarecon, kiu devas tenadi ilin kune kiel fratojn.”

800. Ĉu ne estas timinde, ke Spiritismo ne sukcesos triumfi super la indiferenteco de la homoj kaj super ties alligiteco al la materialaj aferoj?

“Tiu apenaŭ konus la homojn, kiu kredus, ke ia ajn kaŭzo povus ilin aliigi kvazaŭ per magio. La ideoj sin iom post iom modifas laŭ la individuoj, kaj estas bezonaj kelkaj generacioj, por ke estu tute forviŝitaj la postesignoj de malnovaj kutimoj. La transformado povas fariĝi nur kun la kreskado de la tempo, grade, paŝo post paŝo; ĉe ĉiu generacio leviĝas parto de la vualo; Spiritismo venas ĝin tutan disŝiri; sed, intertempe, se ĝia efiko estus nur, ke iu korektus almenaŭ unu solan el siaj malvirtetoj, ĝi jam igus tiun homon fari grandan paŝon antaŭen kaj alportus al li grandan utilon, ĉar tiu unua paŝo plifaciligus aliajn.”

801. Kial la Spiritoj ne instruadis ĉiam kiel hodiaŭ?

“Vi ne instruas al infanoj tion saman, kion al plenaĝuloj, kaj vi ne donas al ĵusnaskito nutraĵon, kiun ĝi ne povas digesti; por ĉiu afero estas tempo difinita. Ili instruis multe da aferoj, kiujn la homoj ne komprenis aŭ falsis, sed kiujn hodiaŭ la homoj povas kompreni. Per sia instruado, kvankam nekompleta, ili preparis la grundon por semo, kiu estas nun fruktonta.”

802. Ĉar Spiritismo devas signi progreson de la homaro, kial do la Spiritoj ne plirapidigas tiun progreson pere de manifestiĝoj tiel ĝeneralaj kaj evidentaj, ke la plej nekredemaj homoj konvinkiĝu pri ties vereco?

“Vi volus miraklojn; Dio ilin abunde dissemas sub viaj paŝoj, kaj inter vi estas homoj, kiuj Lin malkonfesas. Ĉu la Kristo mem konvinkis siajn samtempulojn per siaj miregindaĵoj? Ĉu vi ne vidas hodiaŭ homojn, kiuj neas la plej evidentajn faktojn, okazantajn antaŭ iliaj okuloj? Ĉu iuj ne diras, ke ili ne kredus, eĉ se ili vidus tiujn faktojn? Ne; ne per miregindaĵoj Dio volas konverti la homojn; per Sia bonkoreco, Li volas lasi al ili la meriton konvinkiĝi mem per sia prudento.”