Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Pasioj

907. Ĉar la principo de pasioj troviĝas en la Naturo, ĉu tial ĝi estas malbona per si mem?

“Ne; pasio kuŝas en eksceso ligita kun la volo, ĉar tiu principo estas donita al la homo por la bono, kaj pasioj povas instigi lin al grandaj faroj; kio kaŭzas malbonon, tio estas la misuzo, kiun la homo faras, de pasioj.”

908. Kiel difini la limon, ĉe kiu la pasioj ĉesas esti bonaj aŭ malbonaj?

“Pasioj estas kiel ĉevalo, kiu estas utila, se ĝi estas regata, sed danĝera, se ĝi mem regas. Rekonu do, ke iu pasio fariĝas pereiga de post la momento, kiam vi jam ne povos ĝin estri kaj kiam ĝi rezultigas ion malutilan al vi aŭ aliulo.”

La pasioj estas leviloj, kiuj dekobligas la fortojn de la homo kaj kiuj helpas lin plenumi la projektojn de la Providenco; sed, se, anstataŭ ilin direkti, la homo sin lasas direkti de ili, li do falas en ekscesojn, kaj la sama forto, kiu en liaj manoj povus naski bonon, refalas sur lin kaj lin frakasas.

Ĉiaj pasioj havas sian principon en iu sento aŭ natura bezono. La principo de pasioj estas do nenia malbono, ĉar ĝi kuŝas sur unu el la providencaj kondiĉoj de nia ekzistado. La ĝustasenca pasio estas la trograndigo de iu bezono aŭ sento; ĝi kuŝas en la eksceso, ne en la kaŭzo; kaj tiu eksceso fariĝas malbono, kiam ĝi rezultigas alian malbonon.

Ĉia pasio, alproksimiganta la homon al la besta naturo, deturnas lin de la spirita naturo.

Ĉia sento, altiganta la homon super la besta naturo, atestas la superecon de Spirito kontraŭ materio kaj lin alproksimigas al perfekteco.

909. Ĉu la homo ĉiam povus venki siajn malnoblajn inklinojn per siaj penoj mem?

“Jes, kaj iafoje per tre malgrandaj penoj; tamen mankas al li volo. Ve! kiom malmultaj el vi faras tiujn penojn!”

910. Ĉu la homo povas trovi ĉe la Spiritoj efikan helpon, por venki siajn pasiojn?

“Se li sincere petas Dion kaj sian bonan genion, la bonaj Spiritoj certe venas helpi lin, ĉar tiu estas ilia misio.” (459)

911. Ĉu iuj pasioj ne estas tiel vivaj kaj nekontraŭeblaj, ke volo estas senpotenca por ilin regi?

“Multaj homoj diras : Mi volas, sed volo estas nur sur iliaj lipoj; ili volas, sed ili tre ĝojas, ke tio ne okazas. Se iu pensas, ke li ne povas superforti siajn pasiojn, tio okazas, ĉar la Spirito, pro sia malsupereco, trovas en ili plezuron. Kiu penas ilin bridi, tiu komprenas sian spiritan naturon; venki ilin estas por li venko de Spirito super materio.”

912. Kiu estas la plej efika rimedo por kontraŭbatali la superregadon de la korpa naturo?

“Abnegacii sin mem.”