Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Atributoj de Dio

10. Ĉu la homo povas kompreni la intiman naturon de Dio? 

“Ne; tio estas sento, kiu mankas al la homo.”

11. Ĉu estos iam donite al la homo kompreni la misteron de Dio?

“Kiam lia spirito ne estos plu nebuligita de la materio kaj kiam, per sia perfekteco, li estos alproksimiĝinta al Dio, tiam la homo ĉi Tiun vidos kaj komprenos.”

La malgrandeco de la homaj kapabloj ne ebligas al la homo kompreni la intiman naturon de Dio. Dum la infaneco de la homaro, la homo ofte ne distingas la Kreinton je la kreito kaj rigardas Lin kiel estulon kun samaj neperfektaĵoj; sed, laŭmezure kiel elvolviĝas la morala sento, la homa penso pli bone penetras la fundon de la ekzistaĵoj, kaj la homo formas al si pri Dio ideon pli ĝustan kaj konforman al la sana prudento, kvankam ja nekompleta estas tiu ideo.

12. Se ni ne povas koni la intiman naturon de Dio, ĉu ni kapablas almenaŭ prezenti al ni kelkajn el Liaj perfektaĵoj?

“Jes, kelkajn. Proporcie kiel li liberiĝas de la jugo de l' materio, la homo ilin pli bone komprenas, li ilin duonvidas per la penso.”

13. Kiam ni diras, ke Dio estas eterna, senfina; neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona, ĉu ni ne havas kompletan ideon pri Liaj atributoj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi kredas, ke vi ĉion ĉirkaŭkomprenas; sed sciu, ke multe da aferoj staras super la kompreno de l' plej inteligenta homo, kaj por tiuj via lingvo, limigita al viaj ideoj kaj sentoj, ne havas taŭgajn esprimojn. La prudento diras al vi, efektive, ke Dio nepre posedas tiujn perfektaĵojn en plej alta grado, ĉar, en la okazo, se mankus al Li eĉ unu sola, aŭ se tiu ne estus senlima, Li jam ne estus supera ol ĉio kaj, sekve, Li ne estus Dio. Por stari super ĉiuj ekzistaĵoj, Dio ne povas submetiĝi al ia ajn sortovico, nek havi ian ajn el la neperfektaĵoj, kiujn konceptas la homa imagpovo.” 

Dio estas eterna; se Li estus iam komenciĝinta, Li do estus elveninta el la nenio, aŭ estus kreita de iu antaŭa estulo. Tiel, ni iom post iom paŝas al la senlimo kaj al la eterno.

Li estas neŝanĝema; se Li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj de la universo havus neniom da fikseco.

Li estas nemateria; tio estas, lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie Li ne estus neŝanĝema, ĉar Li devus sperti la aliiĝojn de la materio. 

Li estas unika; se ekzistus pli ol unu Dio, estus do pli ol unu penso kaj pluraj potencoj en la aranĝo de l' universo.

Li estas ĉiopova; ĉar Li estas unika. Se Li ne havus la superegan potencon, ekzistus iu alia pli aŭ tiel pova kiel Li; Li ne estus farinta ĉiujn aĵojn, kaj tiuj, kiujn Li ne estus farinta, estus verko de alia dio. 

Li estas superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj; kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri la justeco kaj boneco de Dio.