Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Pruvoj pri la ekzisto de Dio

4. Kie ni povas trovi la pruvon pri la ekzisto de Dio?

“En la aksiomo, kiun vi uzas en viaj sciencoj: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi.”

Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski.

5. Kian konsekvencon ni tiru el la intuicia sento, kiun ĉiuj homoj portas, pri la ekzisto de Dio? 

“Ke Dio ja ekzistas; ĉar, alie, kia estus la origino de tia sento, se ĉi tiu estus tute senbaza? Ĝi estas ankoraŭ konsekvenco de la principo, ke ne ekzistas efiko sen ia kaŭzo.” 

6. Ĉu la intima sento, kiun ni havas pri la ekzisto de Dio, ne estus rezultato de edukado kaj produkto de akiritaj ideoj?

“Se estus tiel, kial viaj sovaĝuloj havus tian senton?”

Se la sento pri la ekzisto de ia superega estulo estus nura frukto de instruado, ĝi ne estus universala kaj ekzistus, kiel la sciencaj konoj, nur ĉe la homoj, ricevintaj tiun instruadon. 

7. Ĉu povus esti trovita la primara kaŭzo de la kreado de la aĵoj ĉe la intimaj proprecoj de la materio?

“Kia estus do la kaŭzo de tiuj proprecoj? Necesas ĉiam ia primara kaŭzo.” 

Atribui la komencan formadon de la aĵoj al la intimaj proprecoj de la materio estus preni la efikon por la kaŭzo, ĉar tiuj proprecoj estas ankaŭ efiko, kiu nepre devas havi ian kaŭzon. 

8. Kion ni pensu pri la opinio, kiu atribuas la unuan formadon al ia okaza kombino de la materio, alivorte, al la hazardo? 

“Alia absurdo! Kia saĝa homo povas rigardi hazardon kiel intelektan estaĵon? Krom tio, kio estas hazardo? Nenio.” 

La harmonio, kontrolanta la mekanismon de la universo, evidentigas antaŭdifinitajn kombinojn kaj celojn, kaj ĝuste pro tio ĝi montras la ekziston de iu intelekta potenco. Atribui la komencan formadon al hazardo estus sensencaĵo, ĉar hazardo estas blinda kaj ne povas naski la efikojn de intelekto. Intelekta hazardo jam ne estus hazardo. 

9. Kie oni vidas ĉe la primara kaŭzo superegan intelekton, superan ol ĉiuj intelektoj? 

“Vi havas proverbon, kiu tekstas: “laŭ la frukto oni arbon ekkonas”. Nu! Rigardu la frukton kaj serĉu ties arbon. Nekredemo naskiĝas el malhumileco. Malhumila homo akceptas nenion super si, kaj pro tio li sin nomas forta spirito. Kompatinda estulo, kiun ekblovo de Dio povas neniigi!” 

La povo de iu intelekto estas juĝata laŭ ties faroj; ĉar neniu homo povas ja krei tion, kion la Naturo kreas, tial la primara kaŭzo de la kreitaĵaro povas esti nenio alia, ol ia intelekto supera ol la homaro. 

Kiaj ajn estas la mirindaĵoj, farataj de la homa intelekto, tiu ĉi havas, siavice, ian kaŭzon; kaj ju pli grandaj la faroj de tiu intelekto, des pli granda devas esti la primara kaŭzo. Ĝuste tiu superega intelekto estas la primara kaŭzo de ĉiuj aĵoj, kia ajn estas la nomo, kiun la homo donas al ĝi.