Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Unua ordo — Puraj Spiritoj

112. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Nenia influo de la materio sur la spiriton. Intelekta supereco, kun absoluta moraleco, kompare kun la Spiritoj de la ceteraj ordoj.

113. Unua klaso — KLASO UNIKA — Ili iris ĉiujn ŝtupojn de la hierarkio kaj seniĝis je ĉiuj nepuraĵoj de la materio. Atinginte la perfektecon eblan al iu kreito, ili jam ne devas sperti provojn kaj suferojn. Ne devante reenkarniĝi en pereemajn korpojn, ili vivas la eternan vivon en la sino de Dio.

Ili ĝuas nedifekteblan feliĉon, ĉar ilin jam ne turmentas bezonoj kaj alternaĵoj de la materiala vivo; sed tiu feliĉo ne estas la ĝuado de ia monotona senfareco, travivata ĉe eterna rigardado. Ili estas la komisiitoj kaj adjutantoj de Dio, kies ordonojn ili plenumas, por la tenado de la universa harmonio. Ili reĝas super ĉiuj Spiritoj malsuperaj ol ili, helpas ties perfektiĝon kaj difinas iliajn komisiojn. Subteni la homojn ĉe ties doloroj, admoni ilin al bono aŭ al pago de la eraroj, kiuj malproksimigas la homojn for de la superega feliĉo — estas por la puraj Spiritoj dolĉega okupo. Ili estas konataj, iafoje, kiel anĝeloj, ĉefanĝelojserafoj.

La homoj povas komunikiĝi kun ili, sed tromemfida estus tiu, kiu volus ilin ĉiam havi al sia dispono.