Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Dua ordo — Bonaj Spiritoj

107. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Regado de la spirito super la materio, deziro al bono. Iliaj kvalitoj kaj ilia kapableco praktiki bonon rilatas kun la ŝtupo, kiun ili atingis: unuj posedas scion, aliaj saĝon kaj bonecon, kaj la plej progresintaj havas kune la scion kaj la moralajn kvalitojn. Ĉar ili ankoraŭ ne tute senmateriiĝis, tial ili konservas pli aŭ malpli nete, laŭ sia rango, postsignojn de la enkorpa vivo, elmontratajn ĉu per la parolo, ĉu per la kutimoj, en kiuj sin trovas eĉ kelkaj el iliaj manioj; alie, ili estus Spiritoj perfektaj.

Ili komprenas Dion kaj la senfinon, kaj jam ĝuas la feliĉon de la bonuloj. Ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras, kaj pro la malbono, kiun ili antaŭhaltigas. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de dolĉega feliĉo, kiun ne ombras envio, konsciencoriproĉoj aŭ iu el la malnoblaj pasioj, turmentantaj la neperfektajn Spiritojn; tamen ili ĉiuj ankoraŭ devas elporti provojn, por atingi la absolutan perfektecon.

Kiel Spiritoj, ili inspiras bonajn pensojn, deturnas la homojn for de la malbono-vojo, protektas, kiam sur la Tero, la homojn, kiuj indas ilian protekton, kaj nuligas la influon de la neperfektaj Spiritoj sur la personojn, al kiuj tia influo ne plaĉas.

La homoj, en kiujn ili estas enkarniĝintaj, estas bonaj kaj korfavoraj kontraŭ siaj similuloj; ili neniam enlasas en sian koron malamon, resenton, envion aŭ ĵaluzon, kaj faras bonon pro amo al bono. Al ĉi tiu ordo apartenas la Spiritoj, nomataj de la vulgaraj kredoj bonaj genioj, protektantaj genioj kaj Spiritoj de bono. Dum la tempoj de superstiĉoj kaj neklereco, oni rigardadis ilin kiel bonfarantajn diojn.

Ni povas disdividi ilin laŭ kvar ĉefaj grupoj:

108. Kvina klaso — BONFAREMAJ SPIRITOJ — Ilia superstara kvalito estas boneco; ili volonte komplezas kaj protektas la homojn, sed ilia scio estas nevasta: ilia progreso fariĝis pli en la morala ol en la intelekta direkto.

109. Kvara klaso — ERUDICIAJ SPIRITOJ — Kio distingas ilin, tio estas speciale la amplekso de iliaj konoj.

Ili okupiĝas malpli pri la moralaj ol pri la sciencaj demandoj, por kiuj ili havas pli grandan kapablecon; sed ili rigardas la sciencon nur el la vidpunkto de ĝia utileco, ne enŝovante en ĝin la pasiojn, proprajn al la neperfektaj Spiritoj.

110. Tria klaso — KLERAJ SPIRITOJ — Plej altaj moralaj kvalitoj formas ilian distingan karakteron. Ili ne posedas senlimajn konojn, sed intelektan kapablecon tian, ke ili faras ĝustan juĝon pri homoj kaj aferoj.

111. Dua klaso — SUPERAJ SPIRITOJ — Tiuj kunigas kun scio saĝon kaj bonecon. Ilia parolo elspiras nur korfavoron; ĝi estas ĉiam digna, alta kaj, ofte, superbela; ĝia supereco faras ilin, pli ol la ceterajn, kapablaj doni al ni tre ĝustajn konojn pri la aferoj de l’ senkorpa mondo, en la limoj de tio, kion al la homo estas donite scii. Ili volonte komunikiĝas kun la homoj, kiuj sincere serĉas la veron kaj kies animo estas sufiĉe liberigita el la teraj ligiloj por kompreni la veron; sed ili foriĝas de tiuj, instigataj nur de scivolemo, aŭ kiuj, sub la influo de la materio, sin deturnas de la praktikado de bono. Kiam, escepte, ili enkarniĝas sur la Tero, tiam ili venas plenumi ian progresomision, kaj prezentas al ni la tipon de perfekteco, kian la homaro povas aspiri sur ĉi tiu planedo.