Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Anĝeloj kaj demonoj

128. Ĉu la estuloj, kiujn ni nomas anĝeloj, ĉefanĝeloj kaj serafoj, formas apartan kategorion, kun naturo malsama ol tiu de la ceteraj Spiritoj?

“Ne; ili estas puraj Spiritoj: tiuj plej alte starantaj en la hierarkio, havantaj ĉiajn perfektaĵojn.”

La vorto anĝelo naskas en ni ordinare la ideon pri morala perfekteco; tamen ĝi ofte estas uzata ankaŭ por difini ĉiujn bonajn kaj malbonajn estulojn, vivantajn ekster la homaro. Oni diras ekzemple: la bona kaj la malbona anĝelo, la anĝelo de lumo kaj la anĝelo de mallumo; en ĉi tiu okazo ĝi estas sinonimo de Spiritogenio. Ĉi tie ni uzas tiun vorton laŭ ties bona senco.

129. Ĉu la anĝeloj trairis ĉiujn gradojn de la hierarkio?

“Jes; sed, kiel ni jam diris, iuj akceptis sian mision ne murmurante kaj venis pli rapide al la perfekteco; aliaj uzadis pli aŭ malpli longan tempon por ĝin atingi.”

130. Se estas erara la opinio, akceptanta, ke iuj estuloj estas kreataj perfektaj kaj superaj ol ĉiuj ceteraj, kiel ni klarigu, ke ĝi troviĝas en la tradicio de preskaŭ ĉiuj popoloj?

“Sciu, ke via mondo ne ekzistas ekde la tuta eterno, kaj ke, longan tempon antaŭ ol ĝi ekzistis, multe da Spiritoj estis jam atingintaj la perfektecon; tial, la homoj kredis, ke tiuj Spiritoj estis ĉiam tiaj.”

131. Ĉu ekzistas demonoj, laŭ la vulgara senco de tiu vorto?

“Se ili ekzistus, ili estus kreitoj de Dio; nu, ĉu Dio estus bona kaj justa, se Li kreus estulojn, kiuj estu malfeliĉaj, eterne inklinaj al malbono? Se ekzistas demonoj, ili loĝas vian malsuperan planedon kaj aliajn similajn; neniuj aliaj ol la hipokrituloj faras el Dio justa malbonan kaj venĝeman Dion, kaj pensas, ke ili plaĉas al Li per la abomenaĵoj, kiujn ili faras en Lia nomo.”

Nur laŭ sia hodiaŭa senco la vorto demonoj kuntrenas la ideon de malbonaj Spiritoj, ĉar la greka vorto daimon, de kiu tiu venis signifas genio, intelekto, kaj estis uzata por senkorpaj estuloj, indiferente ĉu bonaj aŭ malbonaj.

La vorto “demonoj”, laŭ sia vulgara senco, pensigas pri esence malicaj estuloj, kiuj estus, kiel ĉiuj, kreitoj de Dio; nu, Dio, superege justa kaj bona, ne povus krei estulojn nature emajn al malbono kaj kondamnitajn por eterne. Se ili ne estus kreitoj de Dio, aŭ ili do ekzistus, kiel Li, ekde la tuta eterna tempo, aŭ ekzistus pluraj regantaj potencoj.

La unua kondiĉo de iu ajn doktrino estas ĝia logikeco; nu, la doktrino pri la demonoj, en sia absoluta senco, estas falsa pro tiu esenca bazo. Ke, laŭ sia kredo, la neprogresintaj popoloj, ne konante la atributojn de Dio, konsentas la ekziston de malicaj dioj kaj ankaŭ tiun de la demonoj, oni komprenas; sed la homo, kiu konsideras bonecon la plej alta atributo de Dio, estas nepre nelogika kaj sinkontraŭa, akceptante, ke Dio kreis estulojn, sin dediĉantajn al malbono kaj destinitajn ĝin ĉiam faradi, ĉar tio estas nei la bonecon de l’ Plejsupra. La adeptoj de la kredo je demonoj sin apogas sur la vortoj de la Kristo; ne mi malakceptus la aŭtoritatecon de lia instruado, kiun mi dezirus vidi pli en la koro, ol sur la lipoj de la homoj; sed, ĉu ili estas certaj pri la senco, laŭ kiu Jesuo uzadis la vorton demono? Ĉu oni scias, ke la alegoria formo estis unu el la distingigaj ecoj de lia parolo? Ĉu ĉion, kion entenas la Evangelio, oni prenu laŭlitere? Sufiĉas al ni, kiel pruvo, jena peco: “Tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.” Mateo, ĉap. 24, par. 29 kaj 34. — La Trad.

Ĉu ni ne vidis la formon de la biblia teksto kontraŭdirita de la scienco, koncerne la mondkreadon kaj la movon de la Tero? Ĉu ne okazus io sama al certaj metaforoj, uzataj de la Kristo, kiu devis paroli laŭ la tempo kaj lokoj? La Kristo ne povus konscie diri neveraĵon; sekve, se en lia parolo estas esprimoj ŝajne neakordaj kun la racio, ni do ilin aŭ ne komprenas aŭ neĝuste interpretas. 

La homoj agis rilate al la demonoj same, kiel rilate al la anĝeloj; kiel la homoj kredis, ekde la tuta eterno, je perfektaj estuloj, tiel ankaŭ ili prenis la malsuperajn Spiritojn por estuloj eterne malbonaj. Kiel domonojn oni devas do kompreni la nepurajn Spiritojn, el kiuj multaj valoras ne pli ol tiuj ĝustadire tiel nomataj, tamen kun la diferenco, ke tia stato estas por la nepuraj Spiritoj nur pasema. Tiuj ĉi estas neperfektaj Spiritoj, murmurantaj kontraŭ siaj provoj kaj, pro tio, al ili submetitaj por pli da tempo; sed, siavice, ili atingos la celon, kiam ili tion deziros. Oni povus do akcepti la vorton demono laŭ ĉi tiu limigita senco; sed, kiel hodiaŭ komprenata, ĝi povus konduki en eraron, ĉar tiel oni kredus la ekziston de estuloj kreitaj speciale por malbono.

Satano estas evidente la personigo de malbono sub alegoria formo, ĉar oni ne povas konsenti malbonan estulon, kiu batalus, potenco kontraŭ potenco, kontraŭ Dio, kaj kies sola okupo estus spite malhelpi al la Diaj decidoj. Ĉar li bezonas figurojn kaj imagojn, kiuj lin impresu, tial la homo imagis al si senkorpajn estulojn kun materia formo kaj atributoj, kiuj prezentus ties bonajn kaj malbonajn kvalitojn. Tial, la antikvuloj, dezirante personigi la tempon, pentris ĝin kiel maljunulon kun falĉilo kaj sablohorloĝo; ĝin reprezenti kiel junulon, estus sensencaĵo; same okazas kun la alegorioj de Riĉeco, Vero k.a. La modernuloj reprezentis la anĝelojn, aŭ purajn Spiritojn, kiel disradiantajn figurojn, kun blankaj flugiloj, emblemo de pureco; Satanon kun kornoj, ungegoj kaj la atributoj de la besta naturo, emblemoj de la malnoblaj pasioj. La vulgarularo, kiu prenas la aferojn laŭlitere, vidis en tiuj emblemoj realan individuon, tiel same, kiel oni iam vidis Saturnon en la alegorio de la Tempo.