Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Celo de la enkarniĝo

132. Kiu estas la celo de enkarniĝo de la Spiritoj?

“Dio ordonas enkarniĝon al la Spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio. Sed, por tiu perfekteco, la Spiritoj devas elporti ĉiajn sortovicojn de enkorpa ekzistado: jen, kie estas la kulpelpago. Enkarniĝo havas ankaŭ duan celon: igi la Spiriton esti en tiaj kondiĉoj, ke li plenumu sian parton en la Dia verko; por tiu plenumado li ekprenas, sur ĉiu planedo, veston korforman al la esenca materio de tiu planedo; kaj tiel, samtempe kiam li kunhelpas por la ĝenerala verko, li mem perfektiĝas.”

La agado de la korphavaj estuloj estas necesa al la irado de l’universo; sed Dio, per Sia saĝeco, volis, ke en tiu agado mem ili trovu rimedon por progresi kaj alproksimiĝi al Li. Tiel, laŭ mireginda leĝo de Lia Providenco, ĉiuj aferoj formas tutan seninterrompan ĉenon kaj estas inter si solidaraj en la Naturo.

133. Ĉu la Spiritoj, ekde sia komenco irantaj la vojon de bono, bezonas enkarniĝon?

“Ĉiuj estas kreataj simplaj kaj sensciaj; ili instruiĝas dum la bataloj kaj ĉagrenoj de la enkorpa vivo. Dio, kiu estas justa, ne povus fari kelkajn feliĉaj, sen suferoj kaj laborado, kaj, sekve, sen meritoj.”

— Kian profiton do tiras la Spirito el tio, ke li sekvis la vojon de bono, se tia konduto ne ŝparas al li la suferojn de la enkorpa vivo?

“Li alvenos pli rapide al la supro; cetere, la suferoj dum la vivo estas ofte rezultoj de la neperfektaĵoj de la Spirito; ju malpli da neperfektaĵoj li havas, des malpli grandaj estas liaj turmentoj; tiu, kiu ne estas enviema, ĵaluza, avara aŭ ambicia, ne elportas la sekvojn de tiuj malvirtoj.”