Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Spirita konsterniteco

163. Ĉu la animo, forlasinte la korpon, havas tujan konscion pri si mem?

“Tujan konscion ne ĝuste; ĝi kelkan tempon restas en konsterniteco.”

164. Ĉu ĉiuj Spiritoj sentas, samgrade kaj dum la sama tempo, la konsternitecon, kiu sekvas la disiĝon de la animo je la korpo?

“Ne; tio dependas de ilia ordo en la hierarkio. La Spirito, kiu estas jam purigita, preskaŭ tuj konstatas sian staton, ĉar li jam liberiĝis el la jugo de l’ materio dum sia vivo; kontraste kun tio, voluptama homo, kies konscienco ne estas pura, konservas dum multe pli da tempo la impreson pri la materio.”

165. Ĉu la konado de Spiritismo iel influas la pli aŭ malpli longan daŭradon de la konsterniteco?

Spiritismo ĝin forte influas, ĉar la Spirito jam antaŭe komprenis sian situacion; sed la farado de bono kaj la bona konscienco tion multe pli forte influas.”

Ĉe la momento de la morto, ĉio estas komence konfuzo: la animo bezonas iom da tempo por sin orienti; ĝi estas kvazaŭ perpleksa, en la stato de iu homo, kiu vekiĝus de profunda dormado kaj penus al si klarigi sian situacion. La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ tio, kiel malpliiĝas la influo de la materio, kiun ĝi ĵus forlasis, kaj kiel disbloviĝas la kvazaŭa nebulo, malklariganta ĝiajn pensojn.

La tempo de konsterniteco, sekvanta la morton, estas tre diversa: ĝi povas daŭri kelkajn horojn, monatojn, eĉ multajn jarojn. La Spiritoj, por kiuj ĝi estas malplej longa, estas tiuj, jam en vivo sin identigintaj kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion.

Tiu konsterniteco prezentas apartajn cirkonstancojn, laŭ la karaktero de la individuoj kaj, precipe, laŭ la speco de morto.

Ĉe la perfortaj mortoj, per memmortigo, ekzekuto, akcidento, apopleksio, vundoj k.a., la Spirito estas surprizita, forte ekmiras, kaj ne kredas la morton; tiun iluzion li tenas persiste; kvankam li vidas la korpon kaj scias, ke ĝi estas lia, li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; li serĉas siajn karulojn, parolas al ili kaj ne komprenas, kial ili ne atentas lin. Tiu iluzio daŭras ĝis la plena disiĝo de la perispirito. Nur tiam, la Spirito rekonas sin mem kaj ekscias, ke li jam ne apartenas al la rondo de l’ surteraj vivantoj. Tiu fenomeno estas facile klarigebla. Surprize trafite de la morto, la Spirito estas konfuzita pro la abrupta ŝanĝo, okazinta en li; por li, morto estas ankoraŭ sinonimo de eldetruo, de nuligo, kaj, ĉar li pensas, vidas kaj aŭdas, tial li kredas, ke li ne estas mortinta. Pligrandigas lian iluzion tio, ke li vidas sin kun ia korpo, kiu, laŭ la formo, estas simila al la antaŭa, sed kies eterecan strukturon li ankoraŭ ne havis tempon por studi; li opinias tiun korpon solida kaj kompakta, kiel la unua; kaj, kiam oni atentigas lin al tio, li miras, ke li ne povas sin palpi. Tiu fenomeno estas analoga al tiu, kiu okazas kun la nespertaj somnambuloj, kiuj ne kredas, ke ili estas dormantaj. Por tiuj, la dormado estas sinonimo de ĉeso de funkciado de la kapabloj; nu, ĉar ili vidas kaj pensas libere, tial ili kredas, ke ili ne dormas. Iuj spiritoj prezentas ĉi tiun aspekton, eĉ tiam, kiam la morto ne venis abrupte; sed tiu aparta okazo estas pli ofta ĉe tiuj, kiuj, kvankam malsanaj, ankoraŭ ne pensis pri morto. Oni tiam vidas la kuriozan spektaklon, ke iu Spirito ĉeestas siajn proprajn funebrajn ceremoniojn, kiel se tiuj ĉi koncernus alian personon, kaj pri tio li parolas kvazaŭ pri afero, kiu lin ne tuŝas, ĝis la momento, kiam li komprenas la veron. 

La konsterniteco, sekvanta la morton, estas neniel peniga por virta homo: por ĉi tiu ĝi estas trankvila kaj tute simila al la impreso post normala vekiĝo. Sed por tiu, kies konscienco ne estas pura, la konsterniteco estas plena de angoro kaj maltrankvileco, kiuj pliiĝas laumezure, kiel li sin rekonas.

Ĉe la okazoj de kolektiva morto, estas observate, ke ne ĉiuj, samtempe mortintaj, ĉiam tuj vidas unuj la aliajn. En sia konsterniteco, ĉiu iras iun direkton kaj atentas nur tiujn, kiuj lin aparte interesas.