Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Disiĝo de la animo je la korpo

154. Ĉu la disiĝo de la animo je la korpo estas dolora?

“Ne; ofte la korpo suferas pli multe dum la vivo ol ĉe la momento de la morto; la animo neniel partoprenas en tio. La suferoj, kiujn oni iafoje elportas ĉe la momento de la morto, estas ĝuado por la Spirito, kiu vidas tiel veni la finon de sia ekzilo.”

Ĉe la natura morto, kiu okazas sekve de elĉerpiĝo de la organoj, kaŭzata de maljuneco, la homo preterkonscie forlasas la vivon; li estas kvazaŭ lampo estingiĝanta pro manko de oleo.

155. Kiel fariĝas la disiĝo de la animo je la korpo?

“Kiam rompiĝis la ligiloj, ĝin tenantaj ĉe la korpo, la animo forliberiĝas.”

— Ĉu la disiĝo okazas subite? Ĉu estas ia klare difinita limo inter vivo kaj morto?

“Ne; la animo malligiĝas iom post iom kaj ne liberiĝas kvazaŭ enkaĝigita birdo, subite redonita al libereco. Tiuj du statoj tuŝas unu alian kaj konfuziĝas; tiel, la Spirito iom post iom malimplikiĝas el siaj ligiloj; ĉi tiuj malstreĉiĝas, ne, ĝustadire, ŝiriĝas.”

Dum la vivo la Spirito estas ligita al la korpo per sia duonmateria envolvaĵo – la perispirito; la morto estas detruo nur de la korpo, kaj ne de tiu dua envolvaĵo, kiu disiĝas de la korpo, kiam tie ĉesas la organa vivo. La observado pruvas, ke, ĉe la momento de morto, la liberiĝo de la perispirito ne estas tuj kompleta; ĝi okazas laŭgrade kaj pli aŭ malpli rapide, laŭ la individuo; ĉe kelkaj tiu liberiĝo estas tre rapida, kaj oni povas diri, ke la momento de la morto estas ankaŭ tiu de la liberiĝo, kun intertempo de kelkaj horoj; ĉe aliaj, precipe ĉe tiuj, kies vivo estis tre materieca kaj voluptama, tiu ellaso estas tre malrapida kaj daŭras iafoje tagojn, semajnojn kaj eĉ monatojn; tio tamen ne signifas, ke en la korpo ankoraŭ restas ia vivoforto, aŭ ke reveno al la vivo estas ebla, sed nuran inklinon reciprokan inter la korpo kaj la Spirito; tiu inklino estas ĉiam proporcia al la graveco, kiun, dum la vivo, la Spirito alligis al la materio. Estas, en efektiveco, logike kompreni, ke, ju pli la Spirito identiĝas kun la materio, des pli malfacile li ĝin forlasas; kaj ke la intelekta kaj morala aktiveco, la nobleco de la pensoj, estigas ian komencon de liberiĝo eĉ dum la vivo de l’korpo: kiam la morto alvenas, tiam la liberiĝo okazas preskaŭ tuj. Jen la rezultato de studoj, faritaj ĉe ĉiuj individuoj, observitaj en la momento de ilia morto.

Tiuj observoj ankoraŭ pruvas, ke la ligiteco, en iuj individuoj, inter animo kaj korpo, estas iafoje tre peniga, ĉar la Spiritoj povas eksenti timegon de malkomponiĝo. Ĉi tiu okazo estas escepta kaj propra al iuj manieroj vivi kaj al iuj manieroj morti; ĝi sin prezentas ĉe kelkaj memmortigintoj.

156. Ĉu la definitiva disiĝo de la animo je la korpo povas efektiviĝi antaŭ la absoluta ĉeso de la organa vivo?

“Ĉe la agonio, la animo kelkafoje jam forlasis la korpon; al ĉi tiu restas nur la organa vivo. La homo jam ne konscias pri si kaj tamen ankoraŭ restas al li vivbloveto. La korpo estas maŝino, kiun la koro funkciigas; ĝi ekzistas dum la koro circuligas la sangon en la vejnoj, kaj por tio ĝi ne bezonas animon.”

157. Ĉu, en la momento de la morto, la animo havas ian aspiron aŭ ekstazon, kiu igas ĝin duonvidi la mondon, kien ĝi estas transironta?

“Ofte la animo sentas, ke kvazaŭ ŝiriĝas la ligiloj, ĝin tenantaj ĉe la korpo; ĝi tiam kiel eble klopodas por ilin tute ŝiri. Jam parte liberigite el la materio, ĝi vidas la estontecon, etendiĝantan antaŭ ĝi, kaj anticipe ĝuas la staton de Spirito.”

158. Ĉu la ekzemplo pri la raŭpo, kiu unue treniĝas sur la tero, poste sin enfermas en la krizalidon en stato de ŝajna morto, post kiu ĝi renaskiĝas por brila ekzistado, povas havigi al ni ian ideon pri la surtera vivo, la tombo kaj, fine, nia nova ekzistado?

“En malgrandaj mezuroj. La figuro estas bona; tamen ne prenu ĝin laŭlitere, kiel vi tiel ofte faras.”

159. Kian impreson ricevas la animo ĉe la momento, kiam ĝi konstatas, ke ĝi estas jam en la mondo de la Spiritoj?

“Tio dependas; se vi faris malbonon kun la deziro ĝin fari, vi tuj, ĉe la unua momento, forte hontas pro tio. Por justulo, estas malsame: lia animo sentas sin kvazaŭ senigita de granda pezo, ĉar ĝi timas neniun rigardon, kiu ĝin ekzamenus.”

160. Ĉu la Spirito tuj renkontas la personojn, kiujn li konadis sur la Tero kaj kiuj mortis pli frue?

“Jes, laŭ la estimo reciproka; ofte ili venas lin akcepti ĉe lia eniro en la mondon de la Spiritoj kaj lin helpas demeti la materiajn vindojn; li ankaŭ renkontas denove multajn konatojn, kiujn li jam de longe ne vidis dum sia restado sur la Tero; li vidas tiujn, kiujn erarvagadas, kaj iras vizite al la fratoj ankoraŭ enkarniĝintaj.”

161. Ĉe la perforta kaj akcidenta morto, tiam, kiam la organoj ankoraŭ ne estas malfortiĝintaj pro la aĝo aŭ pro malsanoj, ĉu la disiĝo de la animo kaj la ĉeso de la vivo estas samtempaj?

“Ordinare tiel estas; sed, ĉe ĉiuj okazoj, la tempo inter la du okazoj estas tre mallonga.”

162. Ĉu post senkapigo, ekzemple, la homo konservas, dum kelkaj momentoj, la konscion pri si?

“Ofte li ĝin konservas kelkajn minutojn, ĝis la organa vivo tute estingiĝos. Sed ankaŭ, aliajn fojojn, lia maltrankvileco pri la morto igas lin perdi sian konscion antaŭ la momento de la ekzekuto.”

Temas ĉi tie pri la konscio , kiun la kondamnito povas havi pri si mem kiel homo kaj pere de siaj organoj, ne kiel Spirito. Se li ne perdis la konscion antaŭ la ekzekuto, li tamen povas ĝin konservi dum malmultaj momentoj, kiuj nepre forpasas, kiam ĉesas la organa vivo de la cerbo; sed tio ne signifas, ke la perispirito estas tute liberigita el la korpo; kontraŭe, ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto, tio estas, kiam la morto ne estas sekvo de la iompostioma estingiĝo de la vivofortoj, la ligiloj, kunigantaj la korpon kun la perispirito, estas pli persistaj, kaj malpli rapida la kompleta liberiĝo.