Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Justeco de la enkarniĝo

171. Sur kio sin bazas la dogmo de reenkarniĝo?

“Sur la justeco de Dio kaj sur la revelacio, ĉar, kiel ni diris, bona patro ĉiam lasas al siaj idoj pordon malfermitan al la pento. Ĉu la prudento ne diras al vi, ke estus nejuste rifuzi por ĉiam la eternan feliĉon al tiuj, de kiuj ne dependis ilia pliboniĝo mem? Ĉu ĉiuj homoj ne estas idoj de Dio? Nur ĉe la egoistoj sin trovas la maljusteco, la necedema malamo kaj la nepardoneblaj krimoj.” 

Ĉiuj spiritoj inklinas al perfekteco, kaj Dio liveras al ili la rimedojn ĝin atingi per la provoj de la enkorpa vivo; per Sia justeco, Li donas al ili la eblon fari, en novaj ekzistadoj, tion, kion ili ne povis fari aŭ elplenumi ĉe unua provo.

Ne harmonius kun la justeco, nek kun la boneco de Dio, forpuŝi por ĉiam tiujn, kies pliboniĝo eble renkontis barojn, nedependajn de ilia volo kaj devenantajn de la medio mem, en kiu ili troviĝas. Se la sorto de la homo estus neŝanĝeble fiksita post la morto, Dio do ne taksus ĉies agojn per sama pesilo kaj ne traktus ĉiujn senpartie. 

La doktrino pri la reenkarniĝo, tio estas, tiu, laŭ kiu estas konsentataj pluraj sinsekvaj ekzistadoj al la homo, estas la sola konforma al la ideo, kiun ni faras pri la justeco de Dio rilate al la homoj starantaj sur malsupera morala nivelo; la sola, kiu povas klarigi al ni la estontecon kaj firmigi niajn esperojn, ĉar ĝi havigas al ni la rimedon por elpago de niaj eraroj per novaj provoj. Tion la prudento montras kaj la Spiritoj instruas al ni.

La homo, konscianta pri sia nesupereco, trovas en la doktrino pri reenkarniĝo konsolantan esperon. Se li kredas la justecon de Dio, li do ne devas esperi, ke Dio donos al li pozicion egalan al tiu de la homoj, kiuj faris pli ol li; sed la ideo, ke tiu nesupereco ne por ĉiam malebligas al li ricevi la superegan bonon, kiun li povos ricevi per novaj klopodoj, subtenas lin kaj revigligas lian kuraĝon. Kiu, ĉe la fino de sia vojo, ne bedaŭras, ke li tro malfrue akiris sperton, el kiu li jam ne povas profiti? Tiu tro malfrua sperto ne estas perdita: li ĝin profitos en nova vivo.