Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Enkarniĝo en la diversaj mondoj

172. Ĉu ĉiuj niaj enkorpaj ekzistadoj okazas sur la Tero?

“Ne ĉiuj; ili okazas en diversaj mondoj; tiu sur la Tero ne estas la unua nek la lasta; ĝi estas unu el la plej materiecaj kaj malproksimaj de la perfekteco.”

173. Ĉu la animo, en ĉiu nova enkorpa ekzistado, pasas de unu al alia mondo, aŭ ĉu ĝi povas havi plurajn ekzistadojn sur la sama globo?

“Ĝi povas revivi plurajn fojojn sur la sama globo, se ĝi ne estos sufiĉe antaŭeniĝinta por transpasi al iu supera globo.”

— Ĉu ni do povas reaperadi plurajn fojojn sur la Tero?

“Certe.”

— Ĉu ni povas reveni al la Tero post vivoj en aliaj mondoj?

“Sendube; vi eble jam vivis en aliaj mondoj, kiel ankaŭ sur la Tero.”

174. — Ĉu revivi sur la Tero estas io necesa?

“Ne; sed, se vi ne progresos, vi povos iri en alian mondon ne pli bonan aŭ eĉ pli malbonan.”

175. Ĉu oni iel profitas el sia reveno sur la Teron?

“Oni ricevas nenian apartan profiton, escepte se oni venas por iu misio, per kiu oni progresas tie, kiel en alia ajn mondo.”

— Ĉu oni ne estus pli feliĉa, restante kiel Spirito?

“Ne, tute ne; oni restus sur la sama ŝtupo, kaj ĉiuj deziras paŝi al Dio.”

176. Ĉu, post sia enkarniĝo en aliaj mondoj, la Spiritoj povas enkarniĝi sur la Tero, kvankam ili ĉi tie neniam vivis antaŭe?

“Jes, tiel sur la Tero, kiel en aliaj mondoj. Ĉiuj mondoj estas solidaraj: kio ne fariĝas en unu, tio fariĝas en alia.”

— Ĉu do estas homoj, la unuan fojon vivantaj sur la Tero?

“Estas multaj kaj diversgradaj.”

— Ĉu ni povus, per ia signo, scii, kiam iu spirito aperas sian unuan fojon sur la Tero?

“Tio estus neniel utila.”

177. Ĉu, por atingi la perfektecon kaj la superegan feliĉecon, kiu estas la celo de ĉiuj homoj, la Spirito devas trapasi la vicon de ĉiuj mondoj de la universo?

“Ne, ĉar multaj mondoj troviĝas sur la sama progresonivelo, kaj do la Spirito tie nenion lernus.”

— Kiel do oni klarigu la plurecon de ekzistadoj sur la sama globo?

“Ĉiufoje, kiam li estas tie, la Spirito povas troviĝi en tre malsamaj situacioj, kiuj estos por li aliaj okazoj por lia plua spertiĝo.”

178. Ĉu la Spiritoj povas vivi korpe en mondoj malsuperaj ol tiuj, kie ili jam vivis?

Jes, tiam, kiam ili tien iras por iu progresomisio; en ĉi tiu okazo, ili plezure ricevas la suferojn de tiu ekzistado, ĉar tiuj suferoj havigas al ili rimedon por ilia evoluado.”

— Ĉu tio ne povas okazi kiel puno? Ĉu ne okazas, ke ribelemaj Spiritoj estas sendataj de Dio en malsuperajn mondojn?

“La Spiritoj povas resti sur la sama nivelo, sed ili neniam returne paŝas; ilia puno estas, ke ili ne antaŭeniras kaj devas rekomenci la misuzitajn ekzistadojn en medio konvena al ilia naturo.”

— Kiuj estas tiuj, devantaj rekomenci saman ekzistadon?

“Tiuj, kiuj ne plenumis sian mision aŭ ne venkis siajn provojn.”

179. Ĉu ĉiuj estuloj, loĝantaj ĉiun el la mondoj, havas saman gradon da perfekteco?

“Ne; okazas tiel, kiel sur la Tero; unuj estas pli, aliaj malpli progresintaj.”

180. Ĉu, pasante de unu al alia mondo, la Spirito konservas la intelekton, kiun li posedis?

“Sendube; intelekto ne pereas, sed la Spirito ne ĉiam disponas je samaj rimedoj por ĝin manifesti: tio dependas de lia supereco kaj de la korpo, kiun li ekprenos.” (Vidu Influo de la organismo.)

181. Ĉu la estuloj, loĝantaj la plurajn mondojn, havas korpojn similajn al la niaj?

“Sendube ili havas korpojn, ĉar estas nepre necese, ke la Spirito estu vestita per ia materio por agi sur la materion, sed tia envolvaĵo estas pli aŭ malpli kruda, laŭ la purecogrado atingita; tie estas la diferenco inter la mondoj, kiujn ni devas sinsekve loĝi: estas multe da loĝejoj en la domo de nia Patro, kaj, sekve, multe da ŝtupoj en la hierarkio de l’ perfektiĝo. Kelkaj scias tion, kaj pri tio konscias sur la Tero; same al aliaj tute ne okazas.”

182. Ĉu ni povas ekzakte koni la fizikan kaj moralan staton de aliaj mondoj?

“Ni, Spiritoj, povas respondi nur laŭ la ŝtupo, kie vi troviĝas; tio estas, ne bone estas, ke tiajn aferojn ni malkaŝu al ĉiuj, ĉar ne ĉiuj estas kapablaj ilin kompreni kaj tiu malkaŝo multajn konfuzus.”

Proporcie kiel la Spirito plipuriĝas, ankaŭ la korpo, kiu lin vestas, alproksimiĝas al la spirita naturo. La materio estas malpli densa kaj jam ne pene treniĝas sur la tersupraĵo; la fizikaj bezonoj estas malpli krudaj, kaj la vivaj estuloj ne bezonas sin reciproke buĉadi por sia nutrado. La Spirito estas pli libera kaj havas, pri malproksimaj aferoj, perceptojn de ni nekonatajn; li vidas per la korpaj okuloj tion, kion ni povas vidi nur per la penso.

La plipuriĝo de la Spiritoj portas moralan perfektiĝon al la homoj, en kiujn ili enkarniĝas. La bestaj pasioj malplifortiĝas kaj egoismo cedas lokon al frateca sento. Tial, en la mondoj superaj ol la Tero, militoj ne okazas; malamoj kaj malkonsentoj ne havas pravon de ekzisto, ĉar neniu pensas malutili sian similulon. Dank’ al intuicio pri la estonteco, al la trankvileco, kiun al ili ĝuigas konscienco sen iaj riproĉoj, morto kaŭzas al ili neniom da zorgo: ili vidas ĝin veni sen ia timo kaj ĝin rigardas kiel simplan aliiĝon. 

Ŝajnas, ke la daŭro de la vivo, en la mondoj, estas konforma al la fizika kaj morala supereco, kaj tio estas ja laŭracia. Ju malpli materieca estas la korpo, des malpli facile ĝi ricevas sortoŝanĝojn, kiuj ĝin malordigas; ju pli pura estas la Spirito, des malpli da pasioj lin konsumas. Tio estas ankoraŭ unu favoro de la Providenco, kiu en tiu maniero deziras malpliigi la suferojn de la Spirito. 

183. Ĉu, transirinte de unu al alia mondo, la Spirito ekvivas novan infanaĝon?

“La infanaĝo estas ĉie nepre necesa transiĝo, sed nenie ĝi estas tiel stulta, kiel ĉe vi.”

184. Ĉu la Spirito rajtas elekti la mondon, kiun li devas loĝi?

“Ne ĉiam; sed li povas tion peti kaj sukcesi, se li ĝin meritas, ĉar la Spiritoj povas veni en mondojn nur konformajn al la grado de ties progreso.”

— Se la Spirito petas nenion, kio difinas la mondon, kie li enkarniĝos?

“La grado de lia progreso.”

185. Ĉu la fizika kaj la morala statoj de la vivaj estuloj estas ĉiam la sama sur ĉiu globo?

“Ne, ankaŭ la mondoj estas submetitaj al la leĝo de progreso. Ĉiuj komenciĝis kiel la via, en malsupera stato, kaj la Tero trapasos similan aliiĝon; ĝi estos paradizo, kiam ĉiuj homoj estos bonaj.”

Tiel, la hodiaŭaj rasoj de la Tero iam malaperos kaj estos anstataŭataj de ĉiam pli perfektaj estuloj; tiuj progresintaj rasoj sekvos la nunan, same kiel ĉi tiu venis post aliaj malpli alte starantaj.

186. Ĉu estas mondoj, kie la Spirito, ĉesante loĝi materian korpon, havas kiel envolvaĵon nur la perispiriton?

“Jes; tiu envolvaĵo mem fariĝas tiel etereca, ke, por vi, ĝi kvazaŭ ne ekzistus; tiu estas la stato de la puraj Spiritoj.”

— De tio, laŭŝajne, rezultas, ke ekzistas nenia difinita limo inter la stato ĉe la lastaj enkarniĝoj kaj tiu de pura Spirito. . .

“Jes, tia limo ne ekzistas; la diferenco iom post iom forviŝiĝas kaj fariĝas nesentebla, kia estas la transiĝo de nokto en lumtagon.”

187. Ĉu la substanco de la perispirito estas la sama sur ĉiuj globoj?

“Ne; ĝi estas pli aŭ malpli etereca. Pasante de unu al alia mondo, la Spirito sin tegas per la materio propra al ĉiu el tiuj mondoj, tiel rapide kiel fulmo.”

188. Ĉu la puraj Spiritoj loĝas specialajn mondojn, aŭ ĉu ili troviĝas en la universa spaco, ne devante restadi sur difinitaj globoj?

“La puraj Spiritoj loĝas certajn mondojn, sed ili tie ne devas restadi, kiel la homoj sur la Tero; ili povas, pli bone ol la ceteraj, esti tie, kie ili volas.” (Laŭ la Spiritoj, el ĉiuj globoj, konsistigantaj nian planedan sistemon, la Tero estas unu el tiuj, kiuj havas fizike kaj morale malpli progresintajn loĝantojn; Marso estas malsupera ol ĝi kaj Jupitero tre supera, el ĉiuj vidpunktoj. La Suno ne estas mondo loĝata de korpaj estaĵoj, sed kunvenejo de Superaj Spiritoj, kiuj el tie disradias, per la penso, al la aliaj mondoj, kiujn ili regas pere de malpli alte starantaj Spiritoj; kun tiuj ĉi ili komunikiĝas per la universa fluidaĵo. Laŭ sia fizika strukturo, la suno estus fonto de elektro; ŝajnas, ke ĉiuj aliaj sunoj troviĝas en identaj kondiĉoj. La volumenoj kaj la distancoj, en kiuj tiuj mondoj troviĝas for de la suno, havas nenian nepran rilaton kun ilia rango, ĉar, se estus tiel, Venuso estus pli progresinta ol la Tero, aj Saturno malpli ol Jupitero. Multaj Spiritoj, animintaj personojn konatajn sur la Tero, diris, ke ili reenkarniĝis en Jupitero, unu el la mondoj plej proksimaj al la perfekteco, kaj miris, ke ili vidis, sur tiu tiel altnivela planedo, homojn, kiujn la ĝenerala opinio, sur la Tero, ne lokis sur la saman ŝtupon. Tio havas nenion surprizan, se oni pripensas, ke kelkaj Spiritoj, loĝantaj Jupiteron, eble estis senditaj al la Tero por misio, kiu, el la socia vidpunkto, ne havigus al ili la unuan rangon; due, ke, inter sia ekzistado sur la Tero kaj sia nuna en Jupitero, eble ili havis aliajn, per kiuj ili progresis; trie, fine, ke en tiu mondo, kiel en la nia, ekzistas pluraj gradoj da disvolviĝo, kaj ke inter tiuj gradoj povas esti tia distanco, kia, ĉe ni, inter sovaĝulo kaj civilizita homo. Ĉar iu Spirito loĝas Jupiteron, de tio do ne sekvas, ke li estas sur la nivelo de la plej altaj estuloj de tiu mondo, same kiel oni ne staras nepre sur la nivelo de akademiano nur pro tio, ke oni vivas en Parizo. La kondiĉoj pri grandaĝeco ankaŭ ne estas ĉie la samaj, kiaj sur la Tero, kaj la aĝoj ankaŭ ne estas kompareblaj. La Spirito de iu persono mortinta jam de multaj jaroj diris, ke li estas enkarniĝinta, de ses monatoj, en mondo, kies nomon ni ne konas. Demandite, kian aĝon li havas en tiu mondo, li respondis: “Mi ne povas kalkuli ĝin, ĉar ni ne kalkulas kiel vi; cetere, la vivmaniero ne estas la sama; oni æi tie elvolviĝas multe pli rapide; tamen, kvankam mi estas tie jam de ses el viaj monatoj, mi povas diri, ke, rilate la intelekton, mi havas tridek jarojn laŭ la kalkulmaniero sur la Tero.” Multaj analogaj respondoj estas donitaj de aliaj Spiritoj, kaj tio estas neniel neverŝajna. Ĉu ni ne vidas sur la Tero, ke tiom da bestoj ricevas en kelkaj monatoj sian normalan disvolviĝon? Kial ne okazus same al la homo en aliaj sferoj? Ni rimarkigu, plie, ke la elvolviĝo, kiun la surteraj homoj havas aĝante tridek jarojn, eble estas nur ia infanaĝo, kompare kun la kresko, kiun li devas atingi. Estas signo de forta miopeco, pri ĉio preni nin por tipoj de la kreitaĵaro, kaj estas sur tre malaltan nivelon loki Dion, kredi, ke, krom ni, nenio ekzistas, kio estus ebla al Li.