Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Parenceco, genealogia deveno

203. Ĉu la gepatroj transigas al siaj idoj iom de sia animo aŭ ĉu ili donas al tiuj nur la materian vivon, al kiu alia animo poste almetos la moralan vivon?

“La gepatroj donas al siaj idoj nur la materian vivon, ĉar la animo estas nedividebla. Stulta patro povas naskigi talentajn filojn, kaj kontraŭe.”

204. Ĉar ni havas plurajn ekzistadojn, ĉu tial nia parencaro havas sian originon trans la limoj de nia hodiaŭa ekzistado?

“Ne povas esti alie. La sinsekvado de la enkorpaj ekzistadoj estigas, inter la Spiritoj, ligilojn, kiuj havas sian originon en iliaj antaŭaj ekzistadoj; de tio ekestas ofte simpatioj inter vi kaj iuj Spiritoj ŝajne fremdaj al vi.”

205. En la okuloj de kelkaj personoj, la doktrino pri la reenkarniĝo ŝajnas detrui la familioligilojn, ĉar tiu doktrino asertas, ke tiuj ligiloj originas de tempo antaŭ la nuna ekzistado. . .

“Tiu doktrino plilongigas, ne rompas, tiujn ligilojn. Se la parenceco estas ja fondita sur antaŭaj estimoj, la ligiloj inter la anoj de unu sama familio estas do nepre pli firmaj. Tiu doktrino pliigas la devojn pri frateco, ĉar en via najbaro aŭ en via servisto eble estas Spirito, iam ligita al vi per sama sango.” 

— Tamen malgrandiĝas la graveco, kiun kelkaj homoj atribuas al sia deveno, ĉar ni povas havi, kiel patron, viron, kies Spirito iam apartenis al tre malsama raso aŭ vivis en tute malsamaj kondiĉoj.

“Estas vere, sed tia graveco havas kiel fundamenton la malhumilecon: kion la plimulto opinias honorinda ĉe siaj prauloj, tio estas la titoloj, la pozicio kaj la riĉeco. Iu hontus, ke lia avo estis honesta ŝuisto; sed li fierus, se li devenus de diboĉa nobelo. Tamen, kion ajn oni diras aŭ faras, neniu malhelpos, ke la aferoj estu tiaj, kiaj ili estas, ĉar Dio ne konformigis la leĝojn de la Naturo al la vantamo de la homoj.”

206. Ĉar ekzistas nenia devenrilato inter la Spiritoj de la anoj de unu sama familio, ĉu la kulto por la prapatroj estas do ridinda afero?

“Certe ne, ĉar estas ĉiam agrable aparteni al familio, en kiun enkarniĝis altaj Spiritoj. Kvankam la Spiritoj ne devenas unuj de aliaj, tamen ili nepre estimas tiujn, al ili altenatajn per familioligiloj; ilin ofte altiras al iu familio simpatio aŭ antaŭaj ligiloj; sed, estu certaj, la Spiritojn de viaj prapatroj neniom honoras la kulto, kiun vi al ili faras pro fiero; iliaj meritoj falas sur vin nur tiam, kiam vi klopodas por sekvi la bonajn ekzemplojn, kiujn ili donis al vi; nur tiam via memoro povas esti al ili ne nur plaĉa, sed ankaŭ utila.”