Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Sekso de la Spiritoj

200. Ĉu la Spiritoj havas sekson?

“Ne tian, kiel vi komprenas, ĉar sekso dependas de fiziologia konstruo. Ekzistas inter ili amo kaj simpatio, sed fonditaj sur simileco de sentoj.”

201. Ĉu la Spirito, animinta la korpon de viro, povas, en nova ekzistado, animi tiun de virino, kaj kontraŭe?

“Jes; samaj Spiritoj animas virojn kaj virinojn.”

202. Ĉu, kiam la Spirito estas nur Spirito, li preferas eniĝi en korpon de viro aŭ en tiun de virino?

“Tio malmulte tuŝas la Spiriton: ĝi dependas de la provoj, kiujn li devas elporti.”

La Spiritoj enkarniĝas en virojn aŭ virinojn pro tio, ke ili ne havas sekson; ĉar ili devas progresi en ĉiuj direktoj, tial ĉiu sekso, ĉiu socia pozicio havigas al ili provojn kaj devojn apartajn, kaj okazojn akiri sperton. Tiu, kiu estus ĉiam viro, scius nur tion, kio koncernas viron.