Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Spirito kaj materio

21. Ĉu la materio ekzistas ekde la tuta eterno, kiel Dio, aŭ ĉu ĝi estas iam kreita de Li?

“Dio sola scias tion. Tamen estas io, kion la prudento certe montras al vi, nome, ke Dio, modelo de amo kaj karitato, neniam estis senokupa. Kiom ajn malproksima vi prezentus al vi la komenciĝon de Lia agado, ĉu vi povas imagi Lin en neaktiveco eĉ unu sekundon?”

22. Oni ordinare difinas materion jene: ĉio, kio havas amplekson; ĉio, kio povas fari efikon sur niaj sentumoj; ĉio nepenetrebla; ĉu tiuj difinoj estas ekzaktaj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi parolas nur laŭ via scio; sed la materio ekzistas ankaŭ en statoj nekonataj de vi; ĝi povas, ekzemple, esti tiel etereca kaj subtila, ke ĝi neniel efikas al la sentumoj; kaj tamen ĝi estas ja materio, kvankam tion vi ne rigardas kiel materion.”

— Kiel vi povas difini materion?

“Materio estas la ligilo katenanta la spiriton; ĝi estas la ilo, lin servanta, kaj sur kiun, samtempe, li agas.”

El ĉi tiu vidpunkto, oni povas diri, ke la materio estas la elemento, la perilo, per kiu kaj sur kiun la spirito agas.

23. Kio estas spirito?

“La intelekta principo de la universo.”

— Kia estas la intima naturo de la spirito?

“Ne estas facile analizi ĝin en via lingvo. Por vi, ĝi estas nenio, ĉar la spirito ne estas io palpebla; sed por ni, ĝi estas io. Eksciu bone: la nenio estus la nulo, kaj la nulo ne ekzistas.”

24. Ĉu spirito estas sinonimo de intelekto?

“Intelekto estas esenca atributo de la spirito; sed ambaŭ konfuziĝas en komuna principo, kaj tial ambaŭ estas por vi kvazaŭ unu sola aĵo.”

25. Ĉu la spirito estas sendependa de la materio, aŭ ĉu li estas nura propreco de la materio, same kiel koloroj rilate al la lumo kaj sono al la aero?

“Spirito kaj materio estas malsamaj aferoj; sed la spirito devas kuniĝi kun la materio, por ke ĉi tiu ekhavu intelekton.”

— Ĉu tiu kuniĝo estas ankaŭ necesa, por ke la spirito povu sin manifesti? (Ni ĉi tie difinas spiriton kiel la principon de la intelekto, ne konsiderante la individuajn estulojn tiel nomatajn.)

“Por via kompreno, ĝi estas necesa, ĉar vi ne havas tian fiziologian organizaĵon, ke vi perceptus spiriton sen materio; viaj sentumoj ne estas faritaj por tio.”

26. Ĉu oni povas koncepti spiriton sen materio, kaj materion sen spirito?

“Sendube, per la penso.”

27. Ĉu do ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome: materio kaj spirito?

“Jes, kaj super ĉio Dio, la Kreinto, la Patro de ĉiuj estaĵoj. Tiuj tri elementoj estas la principo de ĉio, kio estas: ili formas la universan trion. Sed, al la materia elemento estas necese aldoni la universan fluidaĵon, kiu estas la perilo inter la spirito kaj la ĝustasenca materio, ĉar tiu ĉi estas tro maldelikata, por ke la spirito efiku sur ĝin. Kvankam, ĝis ioma grado, oni povas enklasigi la universan fluidaĵon en la materian elementon, tiu fluidaĵo tamen distingiĝas per apartaj proprecoj; se ĝi estus ja materio, ne estus motivo por tio, ke ankaŭ la spirito ne estus materio. Ĝi staras inter spirito kaj materio; per siaj nenombreblaj kombinoj kun la materio, kaj, sub la ago de la spirito, ĝi kapablas naski la senfinan plurecon de la ekzistaĵoj, de kiuj vi konas nur malgrandan parton. Kiel elemento, servanta al la spirito, la universa, primitiva aŭ elementa fluidaĵo estas la principo, sen kiu la materio ne nur troviĝus en konstanta disdividado, sed ankaŭ neniam havus la proprecojn, kiujn la pezoforto donas al la korpoj.”

— Ĉu tiu fluidaĵo estus tiu, kiun ni nomas elektro?

“Ni diris, ke ĝi povas sperti sennombrajn kombinojn; tio, kion vi nomas elektra fluidaĵo, magneta fluidaĵo, estas modifitaj formoj de la universa fluidaĵo, kiu, ĝustadire, estas nenio alia ol materio pli perfekta, pli subtila, kaj kiu povas esti konsiderata sendependa.” 

28. Ĉar la spirito estas mem io, ĉu ne estus do pli precize kaj pli kompreneble, se tiuj du ĝeneralaj elementoj estus nomataj: inerta materio kaj intelekta materio? 

“Vortoj al ni nemulte gravas: la vortaro de via lingvo koncernas vin, por ke vi interkompreniĝu. Viaj diskutoj ekestas preskaŭ ĉiam de la malsama maniero, en kiu vi komprenas samajn vortojn, ĉar via lingvo estas tro nekompleta por esprimi aferojn, kiuj ne tuŝas viajn sentumojn.”

Evidenta fakto superstaras ĉiujn hipotezojn: ni vidas materion, kiu ne estas intelekta, kaj intelektan principon sendependan de materio. La origino kaj la kunrilato de ĉi tiuj du aferoj estas de ni nekonataj. Ĉu ili havas aŭ ne iun komunan originon kaj punktojn de necesa kontakto; ĉu la intelekto havas propran ekziston, ĉu ĝi estas propreco aŭ nura efiko; ĉu ĝi estas, kiel opinias kelkaj homoj, elfluaĵo de Dio — jen, kion ni nescias. Super ĉio ĉi, ni vidas intelekton, kiu staras super ĉiuj ceteraj, kiu ilin regas kaj kiu de ili distingiĝas per esencaj atributoj. Tiu superega intelekto — jen, kion ni nomas Dio.