Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Denaskaj ideoj

218. Ĉu la enkarniĝinta Spirito ne konservas ian memoron de siaj perceptoj kaj konoj el antaŭaj ekzistadoj?

“Restas ĉe li nebuleca memoro, kiu havigas al li tion, kion oni nomas denaskaj ideoj.”

— Ĉu do la teorio pri la denaskaj ideoj ne estas ia himero?

“Ne; la konoj, akiritaj en ĉiu ekzistado, ne perdiĝas; la Spirito, liberigite el la materio, ilin ĉiam memoras. En la karno li povas, provizore, ilin parte forgesi, sed lia intuicio pri ili helpas lian progresadon; se ne estus tiel, li devus ĉiam denove rekomenci. En ĉiu nova ekzistado, la Spirito prenas kiel deirpunkton tiun, kie li haltis en sia antaŭa ekzistado.”

— Devas do esti granda interrilato inter du sinsekvaj ekzistadoj, ĉu ne?

“Ne ĉiam tiel granda, kiel vi povus kredi, ĉar la pozicioj estas iafoje tre malsamaj, kaj la Spirito eble progresis dum la tempo inter la du ekzistadoj.” (216)

219. Kiu estas la origino de la eksterordinaraj kapabloj de individuoj, kiuj, sen antaŭa studado, kvazaŭ havas ian intuicion pri certaj konoj, kiaj la lingvoj, la kalkulado k. s.?

“Memoro de la pasinteco; antaŭa progreso de la animo, sed pri kiu la individuo ne konscias. El kio, laŭ via opinio, venus tiaj kapabloj? La korpo ŝanĝiĝas, sed la Spirito estas la sama, kvankam li ŝanĝas sian veston.”

220. Kiam iu Spirito translokiĝas en alian korpon, ĉu li povas perdi iujn intelektajn kapablojn, ekzemple: jam ne senti guston por la artoj?

“Jes, tiam, kiam li malnobligis aŭ misuzis tiujn kapablojn. Krom tio, iu kapablo povas dormeti dum unu ekzistado, pro tio ke la Spirito deziras disvolvi alian, sen ia rilato kun la unua; ĉi tiu restas do en latenta stato, kaj estonte reaperos.”

221. Ĉu, pro ia memoro, la homo havas, eĉ kiel sovaĝulo, instinktan senton pri la ekzisto de Dio kaj la antaŭsenton pri la estonta vivo?

“Jes, memoro, kiun li konservis pri tio, kion li sciis kiel Spirito, antaŭ ol enkarniĝi; sed fiero ofte sufokas tian senton.”

— Ĉu ne devenas de tiu sama memoro certaj kredoj rilataj al la spiritisma doktrino, kiujn oni trovas en ĉiuj popoloj?

“Tiu doktrino estas tiel malnova kiel la mondo, kaj pro tio ĝi estas ĉie trovata; tio estas pruvo pri ĝia vereco. Konservante la intuicion pri sia spirita stato, la Spirito havas instinktan konscion pri la ekzisto de la nevidebla mondo; sed tiu konscio estas ofte difektita de antaŭjuĝoj, kaj malklereco tien enmiksas superstiĉon.”