Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

KONSIDEROJ PRI LA PLURECO DE LA EKZISTADOJ

222. La dogmo de la reenkarniĝado, diras kelkaj personoj, ne estas nova; jam Pitagoro ĝin akceptis. Ni neniam diris, ke la spiritisma doktrino estas moderna elpensaĵo; kiel leĝo de la Naturo, Spiritismo certe ekzistas ekde la origino de la tempo, kaj ĉiam, en ĉi tiu libro, ni penadis elmontri, ke oni trovas postesignojn de tiu doktrino en la plej malproksima antikveco. Pitagoro, kiel sciate, ne estis la aŭtoro de la sistemo pri la metempsikozo; li ĉi tiun ektrovis ĉe la hindaj filozofoj kaj en Egiptujo, kie ĝi ekzistadis jam de nememorebla dato. La ideo pri la transmigrado de la animoj estis do vulgara kredo, akceptata de la plej eminentaj homoj. Kiel ĝi venis al ili? Ĉu per revelacio aŭ per intuicio? Ni tion ne scias; sed, ne grave kiel, iu ideo ne trapasas la aĝojn kaj ne sukcesas esti adoptata de eminentaj intelektuloj, se ĝi ne havas seriozan fundamenton. La malnoveco de tiu doktrino estas prefere pruvo, ol motivo por kontraŭdiro. Tamen, kiel ankaŭ sciate, ekzistas inter la metempsikozo, akceptata de la antikvuloj, kaj la hodiaŭa doktrino pri la reenkarniĝado granda diferenco, nome, ke la Spiritoj absolute malkonsentas la transmigradon de homo al bestoj, kaj reciproke.

Instruante la dogmon de la plureco de l’enkorpaj ekzistadoj, la Spiritoj do refreŝigas doktrinon jam ekzistantan dum la unua aĝo de la mondo kaj konservatan ĝis niaj tagoj en la intima penso de multaj homoj; sed la Spiritoj ĝin prezentas al ni de vidpunkto plu racia, pli konforma al la gradaj leĝoj de la Naturo kaj pli akorda kun la saĝeco de l’ Kreinto, sen la akcesoraĵoj de la superstiĉo. Notinda cirkonstanco estas tio, ke ne estas legata nur en ĉi tiu libro tio, kion ili instruadis en la laste pasintaj jaroj: antaŭ la publikigo de ĉi tiu verko, nombraj samspecaj komunikaĵoj estis ricevitaj en pluraj landoj, kaj ili poste refariĝadis en rimarkinda maniero. Estus nun eble la oportuna okazo por ĉi tie ekzameni, kial ne ĉiuj Spiritoj ŝajnas interakordi pri tiu ĉi punkto; ni poste revenos al ĝi.

Ni ekzamenu la aferon tra alia prismo, apartigante ĉian enmiksiĝon de Spiritoj. Ni flanken metu ĉi tiujn por unu momento: ni supozu ke ĉi tiu teorio ne venis al ni de ili, kaj ke pri Spiritoj neniam estis ia ajn parolo. Ni loku nin provizore sur neŭtrala kampo, tio estas, ni konsentu egalan probablecon al la hipotezo pri la plureco kaj al tiu pri la unueco de la enkorpaj ekzistadoj; kaj ni vidu, al kiu flanko nin klinos la racio kaj nia intereso mem.

Kelkaj personoj forpuŝas la ideon pri la reenkarniĝado pro la sola motivo, ke ĝi ne konvenas al ili: ili diras, ke jam al ili sufiĉas unu ekzistado kaj ke ili ne dezirus komenci alian similan; estas eĉ homoj, kiujn la sola ekpenso, reaperi sur la Tero, rabiigas de indignego. Nur pri unu afero ni ilin demandas, nome: ĉu ili pensas, ke Dio aŭdis ilian opinion kaj konsultis iliajn gustojn, por starigi la leĝojn de la universo. Nu, unu estas vera el la du jenaj hipotezoj: la reenkarniĝado aŭ ekzistas, aŭ ne ekzistas. Se ĝi ekzistas, oni do ĝin vane kontraŭbatalos; oni ja devas sin submeti al ĝi, kaj Dio petos nenies permeson por tiel agi. Ŝajnas al ni, ke ni aŭdas malsanulon diri: “hodiaŭ mi multe suferis, kaj mi ne volas morgaŭ suferi plu”. Kiom ajn granda estas lia malbona humoro, li devas ne malpli suferi la morgaŭon kaj la sekvantajn tagojn, ĝis li tute resaniĝos. Se tiuj personoj devas korpe revivi, ili nepre revivos kaj reenkarniĝos; ili vane ribelus, same kiel knabo, ne volanta iri al lernejo, aŭ kondamnito, en malliberejon, devas senrimede obei. Tiaj kontraŭdiroj estas tro naivaj por indi seriozan ekzamenon. Ni tamen diros al tiuj personoj, por ilin trankviligi, ke la spiritisma doktrino pri la reenkarniĝado ne estas tiel terura kiel ŝajnas, kaj ke, se ili ĝin profunde studus, ili ĝin ne tiel timus; ili scius, ke la kondiĉoj de tiu nova ekzistado dependas nur de ili mem: tiu ekzistado estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ iliaj faroj en tiu ĉi mondo; Kaj ke ili povas, en ĉi tiu vivo, leviĝi tiel alten, ke ili ne bezonas timi refali en la ŝlimon.

Ni supozas, ke ni parolas al personoj, kredantaj ian ajn estontecon post la morto, kaj ne al tiuj, preferantaj la nenion kiel perspektivon, nek al tiuj, asertantaj, ke la animo dissolviĝos en la universa tutaĵo, kiel la pluvogutoj en oceano, kio estas entute pli aŭ malpli la sama unu. Se do vi kredas ian ajn estontecon, vi certe ne akceptas, ke ĝi estas la sama por ĉiuj; alie, kia estus la utileco de la bono? Kial bridi sin mem? Kial ne kontentigi ĉiajn pasiojn, ĉiajn dezirojn, eĉ kun malutilo por alia homo, se la fina rezultato estus sama? Vi kredas, ke tiu estonteco estos ja pli aŭ malpli feliĉa, laŭ tio, kion vi estos farinta dum la vivo; se tiel estas, ĉu vi havas la deziron esti en tiu estonteco kiel eble plej feliĉa, ĉar tiu feliĉo dauros la eternan tempon? Ĉu vi flatus al vi esti unu el la plej perfektaj homoj, jam ekzistintaj sur la Tero, kaj, pro tio, vi pretendus tuj la eternan feliĉon de la elektitoj? Ne. Vi konsentas, ke estas homoj pli bonaj ol vi, kun rajto je pli bona loko; kaj tiel pensante, vi ne rigardas vin en la rondo de la sendignuloj. Nu! loku vin per la penso, por unu momento, en tiu meza pozicio, kiun vi rajtas, ĉar vi tion ja konsentas; kaj prezentu al vi, ke iu diras al vi: Vi suferas, vi ne estas tiel feliĉa, kiel vi povus esti, dum ĉe vi aliaj homoj ĝuas perfektan, kompletan feliĉon; ĉu vi volas interŝanĝi vian pozicion kontraŭ la ilia? — Sendube, vi respondos; kion mi faru por tio? — Tre malmulte: rekomencu tion, kion vi fuŝis, kaj klopodu por ĝin pli bone fari. — Ĉu vi hezitus ĝin akcepti, eĉ je la kosto de multe da ekzistadoj plenaj de suferoj? Ni faru pli prozan komparon. Se al homo, kiu, ne troviĝante en ekstrema mizero, suferus tamen pro la troa nesufiĉeco de siaj vivrimedoj, oni dirus: Jen grandega riĉaĵo; vi povas ĝin profiti, sed por tio vi devas penege labori dum unu minuto. Eĉ se li estus la plej maldiligenta homo sur la Tero, li ne hezitus diri: Mi laboru unu minuton, du minutojn, unu horon, tutan tagon, se tio estas necesa; kiom tio valoras kompare kun la abundeco ĝis la fino de mia vivo? Nu, kio estas la daŭro de enkorpa vivo rilate al la eterna tempo? Malpli ol unu minuto, malpli ol unu sekundo.

Ni jam aŭdis jenan rezonadon: Dio, kiu estas superege bona, ne devas trudi al la homo la rekomencon de vico da mizeroj kaj suferoj. Ĉu oni opinias, ke Li estus pli bona kondamnante la homon al eterna suferado pro kelke da momentoj da eraro, ol donante al la kreito la rimedojn por kompenso de eraroj? “Du fabrikistoj havis po unu laboristo, kiu povis aspiri al la pozicio de asociinto de sia mastro; sed okazis, ke foje tiuj du laboristoj tre malbone uzis sian tagon kaj meritis maldungon. Unu el la fabrikistoj ja maldungis sian laboriston, malgraŭ ĉiuj ties petegoj, kaj, ne ektrovinte plu laboron, la kompatinda mortis de mizero. La dua fabrikisto diris al la sia: Vi perdis unu tagon kaj, kiel kompenson, vi ŝuldas al mi alian; vi fuŝis vian laboron kaj vi ŝuldas al mi la kompenson de tiu malprofito; mi permesas al vi ĝin rekomenci; klopodu por ĝin bone plenumi, kaj vi ĉiam povos aspiri al la supera pozicio, kiun mi promesis al vi.” Ĉu estas necese demandi, kiu el la du fabrikistoj estis pli humana? Ĉu Dio, kiu estas la kompatemo mem, estus malpli elpetebla ol iu homo?

La penso, ke nia sorto estas por ĉiam fiksita laŭ la rezultato de kelke da provjaroj, eĉ tiam, kiam ne dependas de ni mem, atingi la perfektecon sur la Tero, estas ja frakasa, dum la kontraŭa ideo estas treege konsola: ĉi tiu lasas al ni la esperon. Ne deklarante nin por aŭ kontraŭ la plureco de la ekzistadoj, ne akceptante unu hipotezon plivole ol la duan, ni diras, ke, se oni devus elekti, neniu preferus senapelacian juĝon. Unu filozofo asertis, ke, se Dio ne ekzistus, estus necese elpensi Lin, por la feliĉo de la homa gento; ion saman oni povas diri pri la plureco de l’ ekzistadoj. Sed, kiel ni jam diris, Dio ne petas nian permeson, nek konsultas niajn gustojn; kaj la reenkarniĝado estas fakto aŭ ne. Ni vidu, ĉe kiu flanko troviĝas la probablecoj, kaj ni observu la demandon el alia vidpunkto, ankoraŭ sen ia konsidero pri la instruado de la Spiritoj, kaj rigardante ĝin nur kiel filozofian studon.

Se la reenkarniĝado ne ekzistas, estas evidente, ke la enkorpa ekzistado estas unu sola. Se nia nuna enkorpa ekzistado estas la sola, la animo de ĉiu individuo estas do kreita ĉe la momento mem de lia naskiĝo, escepte se oni konsentus, ke la animo antaŭekzistis; se tiel estas ni povus demandi, kio ĝi estis antaŭ la naskiĝo, kaj ĉu tiu stato ne estis mem ia ekzisto, kia ajn tiu ĉi estis. Krom la du jenaj ekzistas neniu hipotezo: la animo aŭ ekzistis antaŭ la korpo, aŭ ne; se ĝi jam antaŭe ekzistis, kiu nome estis ĝia situacio? Ĉu ĝi konsciis, aŭ ne, pri si? Se ĝi ne konsciis pri si, tio estus tio sama, kiel se ĝi ne ekzistus; se ĝi havis sian individuecon, ĉi tiu kreskis aŭ ne progresis; ĉiuokaze, en kia grado la animo venis kuniĝi kun la korpo? Akceptante, laŭ la vulgara kredo, ke la animo naskiĝas kun la korpo, aŭ — kio estas sama — ke antaŭ sia enkarniĝo ĝi posedas nur negativajn kapablojn, ni proponas jenajn demandojn:

1-a. Kial la animo elmontras kapablojn tiel diferencajn kaj nedependajn de la ideoj ricevitaj per edukado?

2-a. De kio devenas la eksternormala kapablo de iuj infanoj por tiu aŭ tiu alia scienco, dum aliaj infanoj restas malsuperaj aŭ mezbonaj sian tutan vivon?

3-a. Kial iuj havas denaskajn aŭ intuiciajn ideojn, ne ekzistantajn ĉe aliaj?

4-a. De kio venas, ĉe iuj infanoj, tiuj tro fruaj instinktoj de virtoj aŭ malvirtoj, tiuj denaskaj sentoj de digno aŭ malnobleco, kontrastantaj kun la medio, kie naskiĝis tiuj infanoj?

5-a. Kiel iuj homoj, sen ia rigardo je ilia edukiteco, estas pli progresintaj ol aliaj?

6-a. Kial ekzistas sovaĝaj kaj civilizitaj homoj?

Se vi adoptas hotentotan suĉinfanon, kaj se vi ĝin edukas en viaj plej famaj liceoj, ĉu vi iam faros ĝin ia Laplace aŭ ia Newton?

Ni demandas: kiu la filozofio, kiu la teozofio, kapabla solvi tiujn problemojn? La animoj, ĉe sia naskiĝo, estas aŭ egalaj, aŭ neegalaj: se ili estas egalaj, kial ili prezentas tiel malsamajn kapablojn? Ĉu oni dirus, ke tio dependas de la organismo? ĉi-okaze, tiu estas la plej monstra kaj la plej malmorala doktrino. La homo estas nenio alia ol maŝino, ol marioneto de la materio; li jam ne respondas pri sia faroj; ĉion li povas atribui al siaj fizikaj neperfektaĵoj. Se la animoj estas neegalaj, tio okazas, ĉar Dio ilin tiaj kreis; sed, kial do tiu denaska supereco favordonita al kelkaj? Ĉu tia partieco konformiĝas al la justeco kaj amo, kiun Li dediĉas egale al ĉiuj Siaj kreitoj?

Ni akceptu, kontraŭe, sinsekvadon de progresaj antaŭaj ekzistadoj, kaj ĉio estos klarigita. La homoj kunportas, ĉe sia naskiĝo, la intuicion pri tio, kion ili akiris; ili estas plu aŭ malpli progresintaj, laŭ la nombro de siaj ekzistadoj, laŭ tio, kiel ili troviĝas pli aŭ malpli proksimaj al sia deirpunkto, same kiel, en rondo el diversaĝaj individuoj, ĉiu havas disvolvitecon proporcian al la nombro da vivitaj jaroj; la sinsekvaj ekzistadoj estas, rilate al la vivo de la animo, tio, kio la jaroj estas rilate al la korpo. Kolektu iutage mil individuojn, aĝantajn ekde unu ĝis okdek jaroj; imagu, ke vualo estas ĵetita sur ĉiujn antauajn jarojn kaj ke vi opinias, ke ili ĉiuj naskiĝis en unu sama tago; vi kompreneble demandos, kial iuj estas altaj kaj aliaj malaltaj, iuj junaj kaj aliaj maljunaj, iuj instruitaj kaj aliaj malkleraj; sed, se la nubo, kaŝanta al vi la pasintecon, aerdisiĝos; se vi ekscios, ke iliaj vivoj estis ĝis tiam pli aŭ malpli longaj, — ĉio estos tuj klarigita. Dio, per Sia justeco, ne povus krei iujn animojn pli, kaj aliajn malpli perfektaj; sed, laŭ la doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj, la malegaleco, kiun ni konstatas inter la animoj, neniel kontraŭas la plej rigoran justecon: ni vidas nur la nunecon, sed ne la pasintecon. Ĉu tiu ĉi rezonado kuŝas sur ia sistemo, sur ia senbaza supozo? Ne; ni ekiras de nepridiskutebla, evidenta fakto, nome, de la malegaleco de la kapabloj kaj de la intelekta kaj morala nivelo; kaj ni konstatas, ke tiu fakto estas klarigebla per neniu ajn en la vulgaraj teorioj; kontraste kun ĉi tiuj, ilia klarigo estas simpla, natura kaj logika per la alia teorio. Ĉu estas racie preferi la teoriojn, kiuj ne klarigas la faktojn, ol tiun, kiu donas al ni pri tiuj faktoj logikan klarigon?

Koncerne la sesan demandon, oni sendube dirus, ke la hotentoto estas malsuperrasa; sed, ni demandus, ĉu la hotentoto estas homo aŭ ne? Se li estas homo, kial do Dio rifuzis al li kaj al liaj samrasuloj la privilegiojn, per kiuj Li favoris la blankan rason? Se li ne estas homo, kial oni do klopodas, por lin kristanigi? La spiritisma doktrino ampleksas pli vastajn horizontojn; por ĝi ne ekzistas pluraj specoj de homoj: ekzistas nur homoj, kies spiritoj estas pli aŭ malpli progresintaj, sed povantaj antaŭenpaŝi. Ĉu tio ne estas pli konforma al la justeco de Dio?

Ni ĵus ekzamenis la animon en ĝia pasinteco kaj nuneco; se ni gin konsideros en ĝia estonteco, ni troviĝos antau samaj malfacilaĵoj. 

1-e. Se nia nuna ekzistado, konsiderata kiel la sola, devas decidi pri nia sorto, kiuj estos do, en la venonta vivo, la respektivaj pozicioj de sovaĝulo kaj de civilizita homo? Ĉu ili staros sur la sama nivelo, aŭ ĉu ili havos malsaman kvanton da eterna felico?

2-e. Ĉu la homo, klopodanta sian tutan vivon por sin plibonigi, ekhavos la saman pozicion, kian tiu, kiu restis post la unua, ne pro sia kulpo mem, sed pro tio, ke mankis al li tempo kaj eblo sin ankaŭ plibonigi?

3-e. Ĉu la homo, faranta malbonon, ĉar li ne povis esti konvene instruita, devos respondi por iu situacio, kiu ne dependis de li mem?

4-e. Oni klopodas por instrui, moraligi, civilizi la homojn; sed, se unu estas instruita, aliflanke milionoj mortas ĉiutage, antaŭ ol la lumo atingis ilin; kia estos ilia sorto? Ĉu ili estos traktataj kiel sendignuloj? Se ne, kion do ili faris por indi troviĝi ĉe la sama rango kun la ceteraj?

5-e. Kia estas la sorto de l’infanoj mortantaj antaŭ ol ili povis fari bonon aŭ malbonon? Se ili estos lokitaj ĉe la elektitoj, kial do tia favoro donita al iu, nenion farinta por ĝin meriti? Per kia privilegio estos al ili þparataj la ĉagrenoj de la vivo?

Ĉu ekzistas iu doktrino, kapabla solvi ĉi tiujn problemojn? Konsentu pri la sinsekvaj ekzistadoj, kaj ĉio estos klarigita konforme al la justeco de Dio. Kion oni ne povis fari dum unu ekzistado, tion oni faros dum alia; tiel, neniu evitas la leĝon de progresado, ĉiu estas rekompencata laŭ sia reala merito, kaj neniu restas ekstere de la superega feliĉo, al kiu li povas aspiri, kiaj ajn la baroj, kiujn li renkontis sur sia vojo.

Ĉi tiuj demandoj povus esti senfine multigitaj, tiel multenombraj estas la psikologiaj kaj moralaj problemoj, kiuj trovas solvon nur en la doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj; ni limigas nin al la plej ĝeneralaj demandoj. 

Kvankam tio estas vera, eble oni dirus, tamen la doktrino pri la reenkarniĝado ne estas akceptita de la roma eklezio; tio estus la renverso de la religio. Ne estas nia celo pritrakti nun æi tiun demandon; sufiĉas al ni, ke ni ja pruvis, ke la teorio pri la reenkarniĝado estas eminente morala kaj racia, kaj tio, kio estas morala kaj racia, ne povas kontraŭi religion, kiu proklamas Dion kiel la plej altgradan bonecon kaj prudenton. Kio fariĝus la religio, se, kontraŭ la universala opinio kaj la atesto de la scienco, ĝi obstinus kontraŭ la evidenteco kaj forpuŝus de sia sino iun, kiu ne kredus la movadon de la suno kaj la ses tagojn de l’mondkreado? Kian krediton ĝi meritus, kian aŭtoritaton havus ĉe la kulturitaj popoloj iu religio fondita sur evidentaj eraroj, prezentataj kiel sanktaj dogmoj? Kiam la vero elmontriĝis, la eklezio saĝe akceptis la evidentecon. Se estas pruvite, ke tiom da ekzistantaj aferoj estus neeblaj sen la reenkarniĝado; se kelkaj dogmaj demandoj ne povas esti klarigitaj alie ol per ĉi tiu rimedo, urĝas do ĉi tiun akcepti, kaj rekoni, ke estas nur ŝajna la kontraŭeco inter ĉi tiu doktrino aj tiuj dogmoj. Poste ni montros, ke la religio estas eble malpli malproksima de tiu doktrino, ol kiel oni pensas; kaj ke pro tio la religio ne perdus pli, ol kiom ĝi perdis pro la konstato de l’ turniĝo de la Tero kaj de l’ geologiaj periodoj, kiuj, laŭ la unua ekrigardo, þajnis kontraŭi la sanktajn tekstojn. Krom tio, la principo de la reenkarniĝado elstaras el pluraj pecoj de la Sanktaj Skriboj, kaj troviĝas tute klare en la Evangelio: 

“Kaj dum ili malsupreniris de la monto (post la transfiguriĝo), Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de la homo releviĝos el la mortintoj. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaýe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.” (Mateo, ĉap. XVII, par 9 ĝis 13.) (El la sama Esperanto-trad. De ”Nova Testamento ” . – La Trad.)

Ĉar Johano, la Baptisto, estis Elija, tial la Spirito de Elija reenkarniĝis en la korpon de Johano, la Baptisto. 

Cetere, kia ajn estas la opinio, kiun ĉiu havas pri la reenkarniĝado, ĉu oni ĝin akceptas aŭ ne, oni ĝin devas nepre elporti en la okazo, se ĝi ekzistas, spite al ĉia kontraŭa kredo. La esenca punkto estas, ke la instruado de la Spiritoj estas eminente kristana, ĉar ĝi apogas sin sur la senmorteco de la animo, sur la estontaj sufero aŭ rekompencoj, sur la justeco de Dio, sur la libera volo de la homo kaj sur la moralo de la Kristo; tiu instruado ne estas do kontraŭreligia.

Ni rezonis, kiel ni diris, flanken metante la instruadon de la Spiritoj, instruadon, kiu, por iuj personoj, havas nenian aŭtoritaton. Ni, kaj multaj aliaj, adoptis la opinion pri la plureco de la ekzistadoj, ne sole pro tio, ke ĝi venis de la Spiritoj, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ŝajnis al ni la plej logika kaj ke ĝi estas la sola, kiu solvas demandojn, ĝis nun nesolvitajn.

Eĉ se ĝi estus veninta de simpla mortulo, mi ĝin estus tute same adoptinta, kaj por ĝi mi ne hezitus rezigni miajn ideojn mem; de tiam, kiam estas pruvite, ke iu ideo estas falsa, la digno pli perdos ol profitos, obstinante en la falsa ideo. Mi estus ĝin forpuŝinta, kvankam ĝi venus de la Spiritoj, se ĝi ŝajnus al mi kontraŭa al la racio, same kiel mi tiom da aliaj forĵetis; ĉar mi scias, laŭ propra sperto, ke ne devas esti blinde akceptata ĉio, kio venas de la Spiritoj, kiel ankaŭ ne ĉio estas akceptata, kio venas de la homoj. La unua merito de tiu opinio, laŭ mia juĝo, estas ĝia logikeco; alia merito estas, ke ĝi estas konfirmata de la faktoj, cetere faktoj pozitivaj kaj, se oni povas tiel diri, materiaj, kiujn atenta kaj metoda studado povas montri al iu ajn, kiu prenas sur sin la taskon ilin pacience kaj persiste observadi, kaj ĉe kiuj nenia dubo estas allasebla. Kiam tiuj faktoj estos tiel vulgarigitaj kiel la formado kaj la movado de la Tero, ĉiuj nepre devos kapitulaci antaŭ la evidenteco; kaj ties kontraŭantoj tiam vidos, ke estis nulaj ĉiuj iliaj argumentoj.

Resume, ni do konfesu, ke la doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj estas la sola, kiu klarigas tion, kio, sen ĝi, estas neklarigebla; ke ĝi estas treege konsola kaj konforma al la plej rigora justeco, tabulo de savo, kiun Dio, per Sia kompatemo, donis al la homo.

La vortoj mem de Jesuo allasas neniajn dubojn pri tio.

Jen, kio estas legata en la Evangelio laŭ Skta Johano, ĉap. 3, par. 3 ĝis 7:

“3. Jesuo respondis kaj diris al li (Nikodemo): Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. (Por la kursivo en ĉi tiu biblia teksto respondas la aŭtoro, tio estas, A. Kardec. – La Trad.)

4. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?

5. Jesuo respondis: Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

6. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.

7. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.” (Vidu § 1010: Reviviĝo de la karno.)