Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Vagantaj Spiritoj

223. Ĉu la animo reenkarniĝas tuj post sia disiĝo je la korpo?

“Kelkafoje tuj, sed preskaŭ ĉiam post pli aŭ malpli longaj intertempoj. En la superaj mondoj la reenkarniĝo estas preskaŭ ĉiam senprokrasta; ĉar en tiuj mondoj la korpa materio estas malpli kruda, tial la enkarniĝinta Spirito ĝuas preskaŭ ĉiujn spiritajn kapablojn, ilia normala stato estas kvazaŭ tiu de la klarmensaj somnambuloj.”

224. Kio fariĝas la animo dum la intertempo de la enkarniĝoj?

“La animo estas tiam vaganta Spirito, aspiranta novan destinon; ĝi atendas.”

— Kiel longa estas la daŭro de tiuj intertempoj?

“De kelkaj horoj ĝis miloj da jarcentoj. Cetere, ĝustadire, estas nenia difinita limo por la tempo de vagado; tiu tempo povas longe daŭradi, sed ĝi estas neniam eterna; pli aŭ malpli frue, la Spirito nepre trovos necese rekomenci ekzistadon, kiu utilos al la purigo de liaj antaŭaj ekzistadoj.”

— Ĉu tiu daŭro dependas nur de la volo de la Spirito, aŭ ĉu ĝi povas esti al li ordonata por pekelpago?

“Ĝi estas decido de la libera volo; la Spiritoj tute klare scias, kion ili faras; sed ekzistas ankaŭ tiaj, por kiuj la vagado estas puno ordonita de Dio; aliaj petas, ke tiu intertempo estu plilongigita, por ke ili daŭrigu studojn, kiuj nur en la spiritostato povas esti farataj kun profito.”

225. Ĉu la vagado estas, per si mem, signo de malsupereco de la Spiritoj?

“Ne, ĉar ekzistas ĉiugradaj vagantaj Spiritoj. La enkarniĝo estas pasema stato, kiel ni jam diris; en sia normala stato, la Spirito havas nenian ligitecon kun la materio.”

226. Ĉu oni povas diri, ke ĉiuj ne enkarniĝintaj Spiritoj troviĝas en vagado?

“Tiuj devantaj reenkarniĝi, jes; sed la puraj Spiritoj, atingintaj la perfektecon, ne vagadas: ilia stato estas definitiva.”

El la vidpunkto de la intimaj kvalitoj, la Spiritoj apartenas al pluraj ordoj aŭ gradoj, kiujn ili sinsekve trapasas, laŭ tio, kiel ili puriĝas. Laŭ sia stato, ili povas esti: enkarniĝintaj, tio estas, ligitaj al iu korpo; vagantaj, aŭ neligitaj al materia korpo kaj atendantaj novan enkarniĝon por sin plibonigi; puraj Spiritoj, tio estas, perfektaj, jam ne bezonantaj enkarniĝon.

227. Kiel sin instruas la vagantaj Spiritoj? Certe ne same, kiel ni, ĉu ne?

“Ili studas sian pasintecon kaj serĉas rimedojn por altiĝi. Ili vidas, observas tion, kio okazas en la trakurataj lokoj; ili aŭdas la paroladojn de la kleruloj kaj la konsilojn de la Spiritoj superaj ol ili; kaj el tio ili rikoltas ideojn, kiujn ili ĝis tiam ne posedis.”

228. Ĉu la Spiritoj konservas kelkajn el la homaj pasioj?

“La Superaj Spiritoj forlasas kun sia envolvaĵo la malnoblajn pasiojn kaj konservas nur bonecon; sed la malsuperaj konservas tiujn pasiojn; alie, ili estus ankaŭ unuaordaj.”

229. Kial la Spiritoj, forirante de la Tero, tie ne forlasas tiujn fipasiojn, kvankam ili vidas ties malutilojn?

“Sur ĉi tiu mondo ekzistas treege enviemaj homoj; ĉu vi pensas, ke, tuj kiam ili ĝin lasas, ili perdas tian malvirton? Post ilia foriro de ĉi tie, precipe tiujn, kiuj havis fortajn pasiojn, ankoraŭ ĉirkaŭas ia atmosfero, kiu pluigas tiujn pasiojn, ĉar la Spirito ne estas tute liberigita el la influoj de la surtera vivo; nur dum momentoj li duonvidas la veron, kiu kvazaŭ indikas al li la bonan vojon.”

230. Ĉu la Spirito progresas en sia vagstato?

“Li povas multe pliboniĝi, ĉiam laŭ sia volo kaj deziro; sed nur en la enkorpa ekzistado li praktikas la novajn akiritajn ideojn.”

231. Ĉu la vagantaj Spiritoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

“Pli aŭ malpli, laŭ ĉies meritoj. Ili suferas pro la pasioj, kies guston ili konservas, aŭ estas feliĉaj laŭ tio, ĉi ili estas pli aŭ malpli liberigitaj el la materio. En sia vagstato, la Spirito duonvidas, kio mankas al li por la feliĉo; tiam, li serĉas la rimedojn por ĝin atingi; sed ne ĉiam estas al li permesite reenkarniĝi laŭ sia deziro, kaj tio estas do puno.”

232. Ĉu, en sia vagado, la Spiritoj povas iri al ĉiuj mondoj?

“Tio dependas; kiam la Spirito forlasas la korpon, li, pro tio, ne tute malligiĝas de la materio; li ankoraŭ apartenas al la mondo, kie li vivis, aŭ al samgrada mondo, escepte se li progresis dum sia vivo; tiu estas la celo, al kiu li devas direktiĝi, alie li neniam perfektiĝus. Tamen li povas iri al iuj superaj mondoj, sed tie li estas kvazaŭa fremdulo; oni povas diri, ke li ilin apenaŭ duonvidas, kaj ĝuste tio naskas ĉe li la deziron pliboniĝi, por indi la feliĉon ĝuatan en tiuj mondoj kaj la rajton ilin estonte loĝi.”

233. Ĉu la jam purigitaj Spiritoj iras al la malsuperaj mondoj?

“Ili tien iras ofte, por kunhelpi ilian progresadon; alie, la mondoj estus forlasitaj al si mem, sen gvidantoj, kiuj ilin kondukus.”