Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj

257. La korpo estas la sidejo de l’doloro; de ĉiu tiu ĝi estas, se ne la primara, almenaŭ la senpera kaŭzo. La animo havas percepton pri tiu doloro: tiu percepto estas la efiko. La memoro, kiun la animo konservas pri ĝi, povas esti tre peniga, sed ne povas agi fizike. Efektive, varmo kaj malvarmo ne povas difekti la histojn de la animo; la animo povas nek frostiĝi, nek brulkonsumiĝi. Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke la memoro aŭ la timo pri ia malsano faras tian efikon, kian la realo, kaj eĉ okazigas morton? Ĉiu scias, ke la personoj, el kiuj estas amputita iu membro, sentas dolorojn en tiu jam neekzistanta parto de la korpo. Certe, ne tiu membro estas la sidejo, eĉ ne la deirpunkto de la doloro: okazas nura impreso, konservata de la cerbo – nenio pli. Oni povas do kredi, ke io simila fariĝas pri la suferoj de la Spirito post la morto de l’ korpo. Pli profunda studado pri la perispirito, kiu ludas tiel gravan rolon en ĉiuj spiritismaj fenomenoj, kiaj la vaporecaj aŭ la palpeblaj aperaĵoj; la stato de la spirito ĉe la momento de la morto; lia tiel ofta sento, ke li ankoraŭ vivas; la tiel impresa bildo pri la memmortigintoj, pri la ekzekutitoj, pri tiuj vivintaj en la ŝlimo de l’materiaj ĝuoj, kaj multaj aliaj faktoj – ĵetis lumon sur ĉi tiun demandon kaj donis okazon por klarigoj, kies resumo estas jena: 

La perispirito estas ligilo, kuniganta la Spiriton kun la materio de l’ korpo; ĝi estas ĉerpata el la ĉirkaua medio, el la universa fluidaĵo, kaj havas komunajn proprecojn kun la elektro, kun la magneta fluidaĵo kaj, ĝis ioma grado, kun la inerta materio. Oni povus diri, ke ĝi estas la kvintesenco de la materio. Ĝi estas la principo de la organa vivo, sed ne de la intelekta vivo: la intelekta vivo kuŝas en la Spirito. Krom tio, ĝi estas la sidejo de la eksteraj sensacoj. En la korpo, tiuj sensacoj estas lokitaj en la organoj, kiuj servas al ili kiel kanaloj. Tuj kiam la korpo estas eldetruita, la sensacoj sin manifestas ĉie. Jen, kial la Spirito ne diras, ke li suferas ĉe la kapo aŭ ĉe la piedoj. Estas grave ne konfuzi la sensacojn de la perispirito, kiam ĉi tiu estas libera, kun tiuj de la korpo: ĉi tiujn lastajn ni povas preni nur por komparo, neniam pro analogio. Liberigite el la korpo, la Spirito povas suferi, sed tia sufero ne estas korpa, nek, ankaŭ, ekskluzive morala, kia la konsciencoriproĉo, ĉar li ja plendas pro varmo aŭ malvarmo; la Spirito ne suferas pli dum vintro ol dum somero: ni jam vidis ilin trapasi flamojn, sentante nenion penigan; ni do konkludas, ke temperaturo kaŭzas al ili nenian impreson. La doloro, kiun ili spertas, ne estas doloro ĝustadire fizika, sed ia nedifinita intima sento, kiun la Spirito mem ne ĉiam povas kompreni, ĝuste pro tio, ke tia doloro havas neniun difinitan lokon kaj ne estas kaŭzata de eksteraj faktoroj: ĝi estas pli imaga ol reala; sed, eĉ tia, ĝi ja turmentas. Tamen ĝi kelkafoje estas pli ol memoro, kiel ni baldaŭ vidos.

La sperto diras al ni, ke ĉe la momento de la morto, la perispirito pli aŭ malpli rapide liberiĝas de la korpo; dum la unuaj momentoj, la Spirito ne povas klarigi al si sian situacion; li ne kredas, ke li mortis; li sentas, ke li vivas; li vidas sian korpon, li scias, ke ĝi apartenas al li, sed li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; tia stato daŭras dum ekzistas ligiteco inter la korpo kaj la perispirito. Unu memmortiginto iam diris al ni: Ne, mi ne estas mortinta; kaj li diris plu: tamen mi sentas, ke la vermoj dismordas min. Nu, certe la vermoj ne estis dismordantaj lian perispiriton, kaj des malpli la Spiriton: ili mordadis nur lian korpon. Sed, ĉar la disiĝo de la korpo je la perispirito ne estis kompleta, tial ekzistis ia morala refrapo, transiganta al la Spirito tion, kio okazadis en la korpo. Refrapo ankoraŭ ne estas la ĝusta vorto, ĉar ĝi povas kredigi tro materialan efikon: la Spirito havis antaŭ si, prefere, la vizion pri tio, kio okazadis en la korpo, al kiu li estis ankoraŭ ligita per la perispirito; kaj tiun iluzion li prenis kiel realaĵon. Lia sento ne estis ankaŭ memoro, ĉar, dum sia vivo, li estis neniam dismordata de vermoj: ĝi estis tiumomenta sensaco.

Oni do vidas la konkludojn, kiujn oni povas tiri el la faktoj, kiam ĉi tiuj estas atente observataj. Dum sia vivo, la korpo ricevas la eksterajn impresojn kaj ilin transigas al la Spirito pere de la perispirito, kiu estas probable, tio, kion oni nomas nerva fluidaĵo. La mortinta korpo nenion sentas, ĉar en ĝi jam ne estas Spirito nek perispirito. La perispirito, liberigite el la korpo, ricevas la sensacon; sed, ĉar ĉi tiu ne venas per iu difinita organo, tial ĝi disetendiĝas en la tutan perispiriton. Nu, la perispirito estas ja nenio alia ol transigilo, ĉar ja nur la Spirito konscias pri sensacoj; se povus do ekzisti perispirito sen Spirito, ĝi ne sentus pli ol la mortinta korpo; tiel same, se la Spirito ne havus perispiriton, lin tuŝus nenia ajn peniga sensaco: ĝuste tio okazas al la tute elpurigitaj Spiritoj. Ni scias, ke, ju pli puraj la Spirito fariĝas, des pli etereca la esenco de la perispirito; el tio sekvas, ke la influo de la materio malpliiĝas, laŭmezure kiel la Spirito progresas; alivorte, laŭ tio, kiel lia perispirito fariĝas malpli kruda.

Sed, oni diros, tiel la agrablaj, kiel la malagrablaj sensacoj, estas transigataj de la perispirito al la Spirito; nu, se la pura Spirito estas neatingebla por unuj, li devas esti ankaŭ netuŝebla por aliaj. Jes, certe, rilate al sensacoj, venantaj nur de la influo de la materio, kiun ni konas; la sono de niaj muzikinstrumentoj, la parfumo de niaj floroj faras ĉe la Spirito nenian impreson, kaj tamen estas en li intimaj, nedireble ĉarmaj sensacoj, pri kiuj ni povas fari nenian ideon, ĉar tiujn sensacojn ni difinus tiel bone, kiel denaskaj blinduloj la lumon; ni scias, ke tio fariĝas, sed kiel? Ni scio tion ne trafas. Ni scias, ke en la Spirito ekzistas percepto, sensaco, adado kaj vidado; ke tiuj kapabloj estas atributoj de lia tuta memo, kaj ne, kiel en la homo, de parto de la individuo; sed, ni ree demandas, per kia perilo? Ni tion ne scias. La Spiritoj mem tion ne povus klarigi al ni, ĉar nia lingvo ne taŭgas por esprimi ideojn, kiajn ni ne havas; tiel same, la lingvo de sovaĝuloj ne havas vortojn por reprezenti niajn artojn, niajn sciencojn kaj niajn filozofiajn doktrinojn.

Kiam ni diras, ke la Spiritojn ne tuŝas la impresoj de nia materio, ni parolas pri la tre superaj Spiritoj, kies etereca envolvaĵo havas nenion analogan sur la Tero. Tio ne okazas kun tiuj, kies perispirito estas pli densa; ĉi tiuj perceptas niajn sonojn kaj odorojn, sed ne per parto de sia memo, kiel tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj. Oni povus diri, ke la molekulaj vibroj estas sentataj de ilia tuta memo; tial, la vibroj atingas la sensorium commune, kiu estas la Spirito mem, kvankam ili tie alprenas novan formon, kaj eble ankaŭ faras malsaman impreson; tio do modifas ilian percepton. Ili aŭdas la sonon de nia voĉo, kaj tamen ili nin komprenas sen helpo de parolo, per nura pensotransiĝo; kaj apogas nian aserton la fakto, ke tiu penetro estas des pli facila, ju pli liberigita el la materio troviĝas la Spirito.

Koncerne la vidpovon de la Spiritoj, ĝi ne dependas de nia lumo. La vidkapablo estas esenca atributo de la animo: por ĉi tiu ne ekzistas mallumo; tamen tiu kapablo estas pli ampleksa kaj akra ĉe la plipurigitaj animoj. La animo, aŭ Spirito, enhavas do en si mem ĉiujn perceptokapablojn; dum la korpa vivo la perceptoj estas malhelpataj de la maldelikata materio de niaj organoj; dum la eksterkorpa vivo tiu malhelpo iom post iom neniiĝas, proporcie kiel la duonmateria envolvaĵo malplidensiĝas.

Tiu envolvaĵo, eligita el la medio, diversas laŭ la naturo de la mondoj. Transpasante de unu al alia mondo, la Spiritoj ŝanĝas sia envolvaĵon, same kiel ni ŝanĝas nian veston pasante de vintro al somero, aŭ de l’ poluso al la ekvatoro. Kiam ili venas vizite al ni, la pli altrangaj Spiritoj prenas la teran perispiriton, kaj tiam iliaj perceptoj fariĝas tiel, kiel ĉe niaj vulgaraj Spiritoj; sed ili ĉiuj, superaj aŭ malsuperaj, aŭdas kaj sentas nur tion, kion ili volas aŭdi kaj senti. Kvankam la Spiritoj ne havas sensorganojn, tamen ili povas laŭvole fari siajn perceptojn aktivaj aŭ nulaj; la sola, kion ili estas devigataj aŭdi, estas la konsiloj de la bonaj Spiritoj. La vidpovo estas ĉiam akra, sed ili povas reciproke fariĝi nevideblaj por aliaj. Laŭ sia rango, ili povas sin kaŝi de tiuj, kiuj estas malsuperaj ol ili, sed neniam de siaj superuloj. Ĉe la unuaj momentoj, sekvantaj la morton, la vidado de la Spirito estas ĉiam malklara kaj konfuza; ĝi klariĝas, laŭmezure kiel la Spirito sin liberigas, kaj povas ekhavi tian saman klarecon, kian ĝi havis dum la vivo, krom ankaŭ la penetrado en korpojn maldiafanajn por ni. Koncerne la trafpovon de la vidado tra la senlima spaco, en la estontecon kaj la pasintecon, tio dependas de la pureco kaj rango de la Spirto.

Tiu teorio, oni diros, estas nemulte trankviliga. Ni pensis, ke, liberigite el nia maldelikata envolvaĵo – sidejo de niaj doloroj –, niaj suferoj tuj forfiniĝus; sed, jen vi diras al ni, ke ni suferados plu; ĉu en tiu aŭ en tiu alia maniero, ni entute suferos. Ve! Jes, ni eble ankoraŭ suferados multe kaj longan tempon; sed ni povas ankaŭ ne plu suferi, eĉ de post la momento, kiam ni lasas la enkorpan vivon.

La suferoj en ĉi tiu mondo estas kelkafoje nedependaj de ni, sed multaj estas rezultatoj de nia volo mem. Oni reen paŝu al ilia origino, kaj oni konstatos, ke la plimulto el ili devenas de kaŭzoj, kiujn oni povus eviti. Kiom da suferoj, kiom da malsanoj la homo ricevas el siaj ekscesoj, el sia ambicio, unuvorte, el siaj malnoblaj pasioj! La homo, kiu ĉiam sobre vivus, kiu nenion trouzus, kaj kiu estus ĉiam simpla pri siaj gustoj kaj modesta pri siaj deziroj, evitigus al si multajn ĉagrenojn. Tio sama okazas al la Spirito: liaj suferoj estas ĉiam rezultato de la maniero, kiel li vivis sur la Tero; certe, li jam ne suferos de podagro aŭ de reumatismo, sed li spertos aliajn suferojn, ne pli mildajn ol tiuj. Ni jam vidis, ke liaj suferoj estas rezultato de la ligiteco, ankoraŭ ekzistanta inter li kaj la materio; ke, ju pli liberigita li estas el la influo de la materio, aŭ alivorte, ju pli malbrutigita, des malpli da penigaj sensacoj li havas; nu, dependas de li mem liberigi sin de tiu influo, tuj ekde ĉi tiu vivo; li havas liberan volon, kaj do la povon fari aŭ ne fari; li bridu siajn bestajn pasiojn, li forpuŝu de si malamon, ĵaluzon kaj fieron; lin ne sklavigu egoismo; li purigo sian animon per bonaj sentoj; li praktiku bonon; li ne atribuu al la ĉimondaj aferoj gravecon pli grandan, ol kian ili indas; kaj, tiel farante, eĉ ankoraŭ en la korpa tegaĵo, li estos jam purigita kaj liberigita el la materio, kaj lasante tiun tegaĵon, li jam ne ricevos ties influon. Se li tiel kondutos, la suferoj, kiujn li iam travivis, postlasos ĉe li nenian penigan memoron; pri tiuj restos ĉe li nenia malagrabla impreso, ĉar ili tuŝis nur la korpon, ne la Spiriton: li ĝojas, ke li vidas sin libera de ili, kaj la trankvileco de lia konscienco lin antaŭgardos kontraŭ ĉia morala sufero. Ni demandis milojn da Spiritojn , el ĉiuj klasoj de la socio, el ĉiuj sociaj pozicioj; ni studadis ilin dum ĉiuj fazoj de ilia spirita vivo, ekde la momento, kiam ili forlasis la korpon; ni sekvis ilin, paŝo post paŝo, en tiu transtomba vivo, por observi la ŝanĝojn, okazantajn ĉe ili, ĉe iliaj ideoj, ĉe iliaj sensacoj; kaj, en ĉi tiu rilato, ne la plej vulgaraj homoj liveris al ni malplej valorajn studotemojn. Nu, ni ĉiam vidis, ke la suferoj estas kunrilataj kun la konduto, kies sekvojn la Spiritoj elportas, kaj ke tiu nova ekzistado estas fonto de nedirebla feliĉo por tiuj, laŭirintaj la bonan vojon; de tio sekvas, ke tiuj, kiuj suferas, tion mem volis, kaj ke, tiel en la alia mondo, kiel en ĉi tiu, ili devas plendi nur kaj sole kontraŭ si mem.