Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj

237. Ĉu la animo, en la mondo de la Spiritoj, havas ankoraŭ la perceptojn, kiujn ĝi havis en ĉi tiu vivo?

“Jes, kaj ankaŭ aliajn, kiujn ĝi ne havis, ĉar la korpo estis kvazaŭa vualo, ilin ombranta. La intelekto estas atributo de la Spirito, sed tiu atributo pli libere manifestiĝas tiam, kiam nenio ĝin malhelpas.”

238. Ĉu la Spiritoj havas senlimajn perceptojn kaj konojn, tio estas, ĉu ili scias ĉion?

“Ju pli ili alproksimiĝas al la perfekteco, des pli ili scias; se ili estas superaj, ili multe scias; la malsuperaj pli aŭ malpli bone scias ion pri ĉiuj aferoj.”

239. Ĉu la Spiritoj konas la principon de la ekzistaĵoj?

“Laŭ sia rango kaj pureco; la malsuperaj Spiritoj ne scias pli ol la homoj.”

240. Ĉu la Spiritoj komprenas la daŭron de la tempo, kiel ni?

“Ne, kaj ĝuste tio faras, ke vi ne ĉiam komprenas nin, kiam temas pri difino de datoj aŭ epokoj.”

La Spiritoj vivas ekster la tempo, kia ni ĝin komprenas; por ili, daŭro kvazaŭ nuliĝas; kaj la jarcentoj, tiel longaj por ni, estas por ili nur kvazaŭ momentoj perdiĝantaj en la eterno, same kiel la malegalaĵoj de grundo kvazaŭ ebeniĝas kaj malaperas antaŭ la okuloj de homo, kiu leviĝas en la spaco.

241. Ĉu la Spiritoj faras pri la nuneco ideon pli precizan kaj ĝustan ol ni?

“Proksimume tiel, kiel iu, kiu vidas klare, faras pri la aĵoj ideon pli precizan ol blindulo. La Spiritoj vidas tion, kion vi ne vidas; ili juĝas en malsama maniero ol vi; sed, mi ankoraŭfoje diras, tio dependas de ilia ordo.”

242. Kiel la Spiritoj ekkonas sian pasitencon? Ĉu tiu kono havas nenian limon por ili?

“La pasinteco, kiam ni nin okupas pri ĝi, estas nuneco, ĝuste tiel, kiel vi memoras ion, kio vin ĉagrenis dum via ekzilo. Estas nur tiu diferenco, ke ni, jam ne havante la materian vualon, kiu nebuligis nian intelekton, memoras aferojn, kiujn vi ne kapablas memori; sed ne ĉion la Spiritoj scias: en la unua vico estas ilia kreado.”

243. Ĉu la Spiritoj konas la estontecon?

“Tio ankaŭ dependas de ilia perfekteco; ili ofte ĝin apenaŭ duonvidas, sed estas ne ĉiam permesite al ili ĝin malkaŝi; kiam ili ĝin vidas, ĝi ŝajnas al ili kvazaŭ nuna. La Spirito vidas la estontecon ĉiam pli klare, proporcie kiel li altiĝas al Dio. Post la morto, la animo vidas kaj kaptas, per sola rigardo, siajn pasintajn migradojn, sed ĝi ne povas vidi, kion Dio al ĝi destinas; por tio, ĝi devas sin tute doni al Li post multe da ekzistadoj.”

— Ĉu la Spiritoj, atingintaj la perfektecon, havas plenan konon pri la estonteco?

“Plenan ne estas la ĝusta vorto, ĉar Dio sola estas la Superega Majstro, kaj neniu ajn povas Lin egali.”

244. Ĉu la Spiritoj vidas Dion?

“Nur la Superaj Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas.”

— Kiam malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ malpermesas al li ion, kiel do li scias, ke tiu ordono venos de Dio?

“Tiu Spirito ne vidas Dion, sed li sentas la Dian superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ iu vorto ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel intuicion, nevideblan averton, malpermesantan al li tion fari. Ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj estas ja sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion aŭ tion alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco, ke ĝi estas pli sentebla; vi ja komprenas, ke, ĉar la esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni pli bone povas ricevi la Diajn avertojn.”

— Ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas donata rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?

“Ĝi ne venas al ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio transsendas al ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj per instruiteco kaj perfekteco.”

245. Ĉu la vidpovo de la Spiritoj estas limigita, kia tiu de la korpaj estuloj?

“Ne; la vidpovo kuŝas en ili mem.”

246. Ĉu la Spiritoj bezonas lumon por vidi?

“Ili vidas per si mem, ne bezonante ian eksteran lumon; por ili ne ekzistas mallumo, escepte de tiu, en kiu ili eble troviĝas por kulpelpago.”

247. Ĉu la Spiritoj devas translokiĝi por vidi du malsamajn punktojn? Ĉu, ekzemple, ili povas vidi samtempe lokojn en ambaŭ hemisferoj de la terglobo?

“Ĉar la Spirito translokiĝas kun la rapideco de la penso, tial oni povas diri, ke li vidas ĉie samtempe; lia penso povas disradii kaj sin direkti samtempe al multaj lokoj; sed tiu kapablo dependas de lia rango; ju malpli pura li estas, des pli malgranda estas la trafpovo de lia rigardo; nur la Superaj Spiritoj kapablas unu tuton ampleksi.”

La vidkapablo de la Spiritoj estas propreco esenca de ilia naturo kaj ekzistanta en ilia memo, same kiel lumo enteniĝas en ĉiuj partoj de luma korpo; ĝi estas ia universa lumeco, etendiĝanta al ĉio, ampleksanta samtempe spacon, tempon kaj aĵojn, kaj por kiu ne ekzistas mallumo nek materiaj baroj. Oni ja komprenas, ke tiel devas okazi; ĉar, ĉe la homo, vidado fariĝas per funkciado de organo impresita de lumo, tial, kiam ĉi tiu mankas, la homo troviĝas en mallumo; ĉe la Spirito, ĉar la vidkapablo estas atributo propra al li, sen ia bezono de iu ekstera faktoro, tial vidado ne dependas de lumo. (Vidu Ĉieestado, § 92.)

248. Ĉu la Spirito vidas la aĵojn tiel distinge kiel ni?

“Pli distinge, ĉar lia rigardo penetras tion, kion la via ne kapablas penetri; nenio ĝin baras.”

249. Ĉu la Spirito perceptas la sonojn?

“Jes, kaj eĉ sonojn, nepercepteblajn por viaj obtuzaj oreloj.”

— Ĉu la aŭdkapablo troviĝas, kiel la vidkapablo, en li tuta?

“Ĉiuj perceptoj estas atributoj de la Spirito kaj estas nedisigeblaj partoj de lia memo; kiam lin tegas materia korpo, tiuj perceptoj venas al li nur pere de la organoj; sed, kiam li estas libera, ili jam ne estas lokitaj en difinita organo.”

250. Ĉar la perceptoj estas atributoj de la Spirito, ĉu tiu ĉi povas evitigi ilin al si?

“La Spirito vidas kaj aŭdas, kion li volas. Tio estas ĝenerala aserto, kaj precipe rilata al la Superaj Spiritoj, ĉar la neperfektaj aŭdas kaj vidas, ofte spite al sia volo, tion, kio povas esti utila al ilia pliboniĝo.”

251. Ĉu la Spiritoj kapablas senti muzikon?

“Ĉu vi parolas pri la tera muziko? Kiom ĝi valoras kompare kun la ĉiela muziko, kun tiu harmonio, pri kiu nenio sur la Tero povas havigi al vi ian ideon? Unu estas rilate al la dua, same kiel kanto de sovaĝulo rilate dolĉan melodion. Tamen la vulgaraj Spiritoj povas iom plezuri aŭdante vian muzikon, ĉar ili ankoraŭ ne estas kapablaj kompreni alian pli belan. La muziko prezentas al la Spiritoj supermezuran ĉarmon, ĉar ilia sentemo estas tre alta; ni povas aŭdi la ĉielan muzikon, kiu estas ĉio, kion la spirita imagemo povas koncepti pri io plej bela kaj milda.”

252. Ĉu la Spiritojn tuŝas la belaĵoj de la Naturo?

“La naturaj belaĵoj de la mondoj estas tiel diversaj ke ni tute ne kapablas ilin koni. Jes, tiuj belaĵoj tuŝas la Spiritojn, laŭ ties kapablo ilin taksi kaj kompreni; por la Superaj Spiritoj ekzistas tutobelaĵoj, ĉe kiuj, por tiel diri, malaperas la detalobelaĵoj.”

253. Ĉu la Spiritoj spertas niajn fizikajn bezonojn kaj suferojn?

“La Spiritoj konas ilin, ĉar ili jam travivis tiujn bezonojn kaj suferojn; sed ĉi tiujn ili ne elportas materie kiel vi: ili estas Spiritoj.”

254. Ĉu la Spiritoj spertas lacecon kaj bezonon de ripozo?

“Ili ne povas sperti lacecon tian, kia vi ĝin komprenas, kaj sekve ili ne bezonas korpan ripozon, ĉar ili ne havas organojn, kies forto devus esti restarigita; sed la Spirito ripozas laŭ tiu senco, ke li ne troviĝas en konstanta aktiveco. La Spirito ne agas en materiala maniero; lia ago estas tute intelekta kaj lia ripozo nur morala: tio signifas, ke ĉe kelkaj momentoj lia penso ne estas tiel aktiva nek sin fiksas sur ia difinita objekto; tio estas vera ripozo, kiun cetere oni ne povas kompari kun la korpa. La kvazaŭa laceco, kiun la Spiritoj povas senti, rilatas al ilia malsupereco, ĉar ju pli altrangaj ili estas, des malpli necesa al ili estas ripozo.”

255. Kiam iu Spirito diras, ke li suferas, kia estas tiu sufero?

“Moralaj angoroj, kiuj lin turmentas pli akre, ol la fizikaj suferoj.”

256. Kiel do oni klarigu, ke iuj Spiritoj plendas pro varmo aŭ malvarmo?

“Tio estas memoro pri tio, kion ili suferis dum sia vivo, memoro iafoje tiel peniga kiel la realo; ofte, ankaŭ, tio estas ia komparo, per kiu, manke de pli bonaj vortoj, ili esprimas sian situacion. Kiam ili memoras sian korpon, ili sentas ian impreson, same kiel homo, demetinte mantelon, kredas, kelkan tempon, ke li ĝin ankoraŭ surhavas.”