Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. “Eternaj duonoj”

291. Ĉu, krom la ĝenerala simpatio pro simileco, la Spiritoj portas reciproke aliajn apartajn inklinojn?

“Jes, kiel ĉe la homoj; sed la inklino, interliganta la Spiritojn, estas pli forta, kiam la korpo forestas, ĉar tiam la Spiritoj jam ne troviĝas sub la potenco de la pasioj.”

292. Ĉu la Spiritoj portas reciprokan malamon?

“Malamo estas nur inter nepuraj Spiritoj, kaj ĝuste tiuj blovas inter la homojn malamikecon kaj disiĝojn.”

293. Ĉu du homoj, iamaj malamikoj sur la Tero, konservas resentojn en la spirita mondo?

“Ne; ili komprenas, ke ilia reciproka malamo estis stulta, kaj infaneca ties motivo. Nur la neperfektaj Spiritoj konservas ian resenton, dum ili sin ne purigas. Se ilin disigis nur materiala intereso, eĉ se ili estas malmulte liberigitaj el la materio, ili ne ekpensos plu pri tio. Se ne ekzistas la antipatio inter ili kaj se estos malaperinta la motivo de l’ malpaco, ili povas plezure restarigi siajn interrilatojn.”

Tiel same du lernantoj, atinginte la aĝon de prudento, rekonas la bagatelecon de la demandoj, pro kiuj ili malpacis dum sia infaneco, kaj ne plu nutras reciprokan malbonan senton.

294. Ĉu la memoro pri la malbonaj agoj, kiujn du homoj faris unu kontraŭ la dua, estas malhelpo al ilia reciproka simpatio?

“Jes; ĝi igas ilin sin deturni unu de la dua.”

295. Kian senton havas, post la morto, tiuj, al kiuj ni malutilis sur la Tero?

“Kiam bonaj, ili pardonas, laŭ via pento. Kiam malbonaj, ili povas konservi resenton kaj, iafoje, persekuti vin eĉ dum alia ekzistado. Dio povas permesi tion, kiel punon.”

296. Ĉu la individua korinklino de la Spiritoj estas aliiĝema?

“Ne, ĉar pri tio ili ne povas erari; ili jam ne havas la maskon, post kiu hipokriteco sin kaŝas, kaj tial la korinklino de la puraj Spiritoj estas nevariema. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de superega feliĉo.”

297. Ĉu la korinklino, kiun du homoj dediĉis unu al la alia sur la Tero, ĉiam daŭras plu en la mondo de la Spiritoj?

“Sendube, kiam fondita sur vera simpatio; sed, se la fizikaj kaŭzoj havas en tiu inklino pli grandan parton ol la simpatio, tiam tiu inklino malaperas kun sia kaŭzo. La alligiteco inter Spiritoj estas pli solida kaj daŭra ol sur la Tero, ĉar ĝi ne troviĝas sub la kaprico de materiaj interesoj kaj de memamo.”

298. Ĉu la animoj, devantaj kuniĝi unu kun la dua, estas, ekde sia origino, antaŭdestinitaj por kuniĝo? Ĉu ĉiu el ni havas, ie en la universo, sian duonon, kun kiu ĉiu estas iam fatale kuniĝonta?

“Ne; nenia aparta kaj fatala kuniĝo estas inter du animoj. Kuniĝo ekzistas inter ĉiuj Spiritoj, sed malsamgrada, laŭ la respektivaj rangoj, tio estas, laŭ iliaj gradoj da perfektiĝo; ju pli perfektaj, des pli forte kunigitaj. El malkonkordo naskiĝas ĉiaj doloroj de la homaro, kaj el konkordo rezultas plena feliĉo.”

299. Laŭ kiu senco devas esti konsiderata la vorto duono, kiun iuj Spiritoj uzas, por nomi la sin reciproke simpatiantajn Spiritojn?

“Tiu esprimo estas neĝusta; se unu Spirito estus la duono de alia, tiam, kiam ili ne estus kune, ĉiu el ili estus nekompleta.”

300. Ĉu du Spiritoj perfekte simpatiantaj unu la duan, kiam kuniĝintaj, restos tiel por eterne, aŭ ĉu ili povos disiĝi, por kuniĝi kun aliaj Spiritoj?

“Ĉiuj Spiritoj estas kunigitaj unuj kun la aliaj; mi parolas pri tiuj, kiuj jam atingis la perfektecon. En la malsuperaj sferoj, kiam iu Spirito plialtiĝas, li ne plu sentas simpation por tiuj, kiujn li forlasis.”

301. Ĉu du, sin reciproke simpatiantaj Spiritoj estas la alplenigaĵo unu de la dua, aŭ ĉu tiu simpatio estas nura rezultato de perfekta identeco?

“La simpatio, altiranta iun Spiriton al alia, rezultas de perfekta akordeco de inklinoj kaj instinktoj; se unu devus kompletigi la duan, li do perdus sian individuecon.”

302. Ĉu la identeco, necesa al perfekta simpatio, konsistas nur en simileco de pensoj kaj sentoj, aŭ ankaŭ en egaleco de la akiritaj konoj?

“En egaleco de niveloj en la hierarkio.”

303. Ĉu la Spiritoj, hodiaŭ sin ne reciproke simpatiantaj, povos iam simpatii unu la duan?

“Jes; ĉiuj sin reciproke simpatios. Spirito, hodiaŭ troviĝanta en malsupera sfero, venos, per sia perfektiĝo, en la sferon, kie loĝas alian. Ilia renkontiĝo okazos pli frue, se la pli evoluinta Spirito, nevolonte elportante siajn provojn, restos en la sama stato.”

— Ĉu du sin reciproke simpatiantaj Spiritoj povas ne plu simpatii unu la duan?

“Certe, se unu el ili estas maldiligenta.”

La teorio pri la “eternaj duonoj” estas figuro pri la kuniĝo de du sin reciproke simpatiantaj Spiritoj; tio estas esprimo, uzata eĉ en la vulgara parolo, kaj tial ni ĝin ne prenu laŭlitere; certe, la Spiritoj, ĝin uzantaj, ne apartenas al alta ordo; la sfero de ties ideoj estas, tute certe, malvasta, kaj ili esprimas sian penson per vortoj, kiujn ili uzadis dum sia enkorpa vivo. Devas do esti flanken metita la ideo, ke du Spiritoj estas kreitaj unu por la dua kaj ke ili iam nepre kuniĝos por la tuta eterna tempo, post pli aŭ malpli daŭra diseco.