Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Memoro pri la enkorpa ekzistado

304. Ĉu la Spirito memoras sian enkorpan ekzistadon?

“Jes, tio estas, vivinte plurajn fojojn kiel homo, li memoras, kio li estis, kaj mi asertas al vi, ke li iafoje ridas kaj bedaŭras sin mem.”

Tute same, kiel matura homo ridas siajn junulajn frenezaĵojn aŭ siajn infanjarajn senvaloraĵojn.

305. Ĉu la memoro pri la enkorpa ekzistado sin prezentas al la Spirito komplete kaj subite post la morto?

“Ne; ĝi venas iom post iom, kiel io sin elŝovanta el nebulego, kaj proporcie kiel li streĉas sian atenton al gi.”

306. Ĉu la Spirito memoras detale ĉiujn okazojn de sia vivo; ĉu li ĝin tutan ĉirkaŭprenas per retrospektiva rigardo?

“Li memoras la aferojn laŭ la sekvoj, kiujn ili alportis al lia spiritostato; sed vi komprenas, ke al kelkaj faktoj li donas neniom da valoro, kaj tiujn memori li tute ne ekpensas.”

— Sed, ĉu li povus ilin memori, se li volus?

“Li povas, sen ia manko, memori ĉiajn detalojn kaj malgravaĵojn, tiel de la okazoj kiel de la pensoj; sed, kiam tio estas neniel utila, li tion ne faras.”

— Ĉu li vidas la celon de la surtera vivado rilate la estontan vivon?

“Certe li tiun celon vidas kaj komprenas pli bone, ol tiam, kiam li troviĝis en karno; li komprenas la neceson de l’

puriĝo por la atingo de la supro; kaj li scias, ke en ĉiu ekzistado li seniĝas je kelkaj malpuraĵoj.”

307. Kiel la pasinta vivo de iu Spirito estas stampita sur lia memoro? Ĉu tio fariĝas per penado de lia imagpovo aŭ kiel bildo antaŭ liaj okuloj?

“Ambaŭ aferoj okazas; ĉiuj faktoj, kies memoro interesas lin, kvazaŭ ĉeestas; la ceteraj troviĝas en pli aŭ malpli densa nebulo ĉe lia penso, aŭ estas tute forgesitaj. Ju pli liberigita el la materio, des malpli gravaj la Spirito konsideras la materialajn aferojn. Vi ofte elvokas vagantan Spiriton, kiu ĵus forlasis la Teron kaj kiu tamen ne memoras la nomojn de la homoj, kiujn li amis, nek multajn aliajn apartajn aferojn, kiuj ŝajnas al vi gravaj: tiel okazas pro tio, ke ili havas por li malmultan valoron kaj, tial, ili falas en forgeson. Tio, kion li bone memoras, estas la ĉefaj faktoj, kontribuintaj por lia plialtiĝo.”

308. Ĉu la Spirito memoras ĉiujn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiun ĵus finitan?

“Lia tuta pasinteco sterniĝas antaŭ li, kiel antaŭ vojaĝanto liaj marŝaj distancoj; sed, kiel ni diris, la Spirito ne tute memoras ĉiujn siajn agojn; li ilin memoras laŭ ties influo sur lia nuna stato. Koncerne liajn unuajn ekzistadojn, – kiuj povas esti konsiderataj la infanaĝo de la Spirito – tiuj perdiĝas en la spaco, malaperas en la forgesonokto.”

309. Kia la Spirito opinias la korpon, kiun li ĵus forlasis?

“Senvalora vesto, kiu lin ĝenis, kaj li ĝojas vidante sin sen tia ŝarĝo.”

— Kian senton li havas, vidante sian korpon putranta?

“Tio preskaŭ ĉiam estas al li indiferenta: ĝi estas io, tute negrava al li.”

310. Cu, post kelka tempo, la Spirito rekonas la ostojn aŭ iun alian objekton, iam apartenintan al li?

“Kelkafoje; tio dependas de la pli aŭ malpli alta vidpunkto, el kiu li observas la surterajn aferojn.”

311. Ĉu la respekto, kiun ni havas por la materiaj aĵoj apartenintaj al la Spirito, altiras lian atenton al tiuj objektoj kaj lin plezurigas?

“Ĉiam plaĉas al la Spirito, ke oni memoras lin; liaj iamaj objektoj, kiujn vi konservas, revenigas lin al via memoro; tamen ne tiuj objektoj, sed la penso, altiras lin al vi.”

312. Ĉu la Spiritoj konservas memoron pri siaj suferoj en sia lasta ekzistado?

“Ofte, kaj tiu memoro igas ilin pli bone taksi la valoron de l’ feliĉo, kiun ili povas ĝui kiel Spiritoj.”

313. Ĉu homo, kiu estis feliĉa sur la Tero, bedaŭras, forirante de tie, ke li perdis la plezurojn, kiujn li ĝuadis?

“Nur la malsuperaj Spiritoj bedaŭras la perdon de plezuroj, kiuj respondas al la nepureco de ilia naturo kaj kiujn ili nun pagas per suferoj. Por la Superaj Spiritoj, la eterna feliĉo estas miloble preferinda, ol la momentaj plezuroj sur la Tero.”

Tiel ankaŭ, matura homo malŝatas tion, kio ĉarmis liajn infanajn jarojn.

314. Ĉu homo, kiu komencis grandajn laborojn por utila celo kaj ilin vidas interrompitaj de la morto, bedaŭras, en la transtomba mondo, ke li lasis ilin nekompletaj?

“Ne, car li vidas, ke aliaj estas destinitaj por fini tiujn laborojn. Anstataŭ bedaŭri, li klopodas por admoni aliajn noblasentajn Spiritojn ilin pluigi. Lia celo, sur la Tero, estis la bono de la homaro: nu, tiu celo pluas en la spirita mondo.”

315. Ĉu tiu, kiu postlasis artajn aŭ literaturajn verkojn, konservas al tiuj la saman amon, kian li havas al ili dum sia vivo?

“Li rigardas tiun el alia vidpunkto kaj laŭ sia rango; iafoje li malaprobas tion, kion li plej admiris.”

316. Ĉu la Spirito ankoraŭ interesiĝas pri la laboroj, farataj sur la Tero por la progresado de la artoj kaj de la sciencoj?

“Tio dependas de lia rango aŭ de la misio, kiun li estas plenumonta. Tio, kio ŝajnas al vi mirinda, iafoje tre malmulte valoras por iuj Siritoj; ĉi tiuj ĝin rigardas tiel, kiel klerulo taksas verkon de senspertulo. Li ekzamenas tion, kio elmontras noblecon kaj progresojn de la enkarniĝintaj Spiritoj.”

317. Ĉu la Spiritoj konservas, post la morto amon al sia patrolando?

“La sama principo ĉi tie valoras: por la Superaj Spiritoj, patrolando estas la universo; sur la Tero, ilia patrolando estas tie, kie ili trovas pli da simpatiaj personoj.”

La situacio de la Spiritoj kaj ilia maniero taksi la aferojn diversas senfine, laŭ la grado da morala kaj intelekta elvolviĝo. Ordinare, la superklasaj Spiritoj nedaŭre haltas sur la Tero; ĉio, kio tie okazas, estas tiel bagatela, kompare kun la grandiozaj aferoj en la senlima spaco; ĉio, kion la homoj juĝas plej grava, estas por tiuj Spiritoj tiel infaneca, ke ili trovas en nia mondo malmultajn allogaĵojn, escepte, se ili estas ĉi tien vokitaj por helpi la progresadon de la homaro. La mezklasaj Spiritoj ofte restadas ĉe ni pli da tempo, kvankam ili konsideras la aferojn el vidpunkto pli alta ol tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj. La vulgaraj Spiritoj, se tiel diri, trovas ĉi tie sian hejmon, kaj estas la plimulto de l’ loĝantaro de la nevidebla mondo; ili havas proksimume, la samajn ideojn, la samajn gustojn, la samajn inklinojn, kiujn ili havis en la korpa envolvaĵo; ili enmiksiĝas en niajn kunvenojn, en niajn negocojn kaj amuzojn, kaj en tiuj ili pli aŭ malpli aktive partoprenas, laŭ sia karaktero. Ne povante kontentigi siajn pasiojn, ili ĝuigas kaj instigas la homojn, sin donantajn al tiuj pasioj. El tiaj Spiritoj estas kelkaj pli seriozaj, kiuj vidas kaj observas la aferojn de nia mondo, por instrui sin kaj perfektiĝi.

318. Ĉu la ideoj de la Spiritoj sin modifas en la spirita mondo?

“Jes, la ideoj sin forte modifas, proporcie kiel la Spirito estas malpli ligita al la materio. Li povas, ĉe kelkaj okazoj, longe konservadi siajn ideojn, sed la influo de la materio iom post iom malpliiĝas por sin plibonigi.”

319. Se la Spirito jam vivis la spiritan vivon, antaŭ ol enkarniĝi, kial do lia miro de lia reveno en la spiritan mondon?

“Tio estas unuamomenta efiko kaj malklareco, sekvanta la vekiĝon; poste li plene rekonsciiĝas, laŭgrade, kiel revenas al li la memoro pri la pasinteco kaj kiel estingiĝas la impreso pri la surtera vivo.” (163 kaj sekvantaj.)