Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj.

320. Ĉu la Spiritojn tuŝas la memoro de tiuj, kiujn ili amis sur la Tero?

“Multe pli, ol kiel vi pensas; tiu memoro pligrandigas ilian feliĉon, se ili estas jam feliĉaj; se ili estas malfeliĉaj, ĝi estas senpezigilo.”

321. Ĉu la tago de la Mortintoj havas por la Spiritoj ian pli solenan karakteron? Ĉu la Spiritoj sin pretigas por viziti la personojn, venantajn preĝi ĉe iliaj mortrestaĵoj?

“La spiritoj respondas la alvokon de via penso, en tiu tago, kiel en la ceteraj tagoj.”

— Ĉu en tiu tago ili venas renkonte al ni ĉe siaj tomboj?

“Ili alkuras tien pli multnombre en tiu tago, ĉar pli da personoj ilin vokas; sed ĉiu venas pro siaj amikoj, ne pro la amaso de la indiferentuloj.”

— Sub kiu formo ili sin prezentas en tiu loko, kaj kiel ni ilin vidus, en la okazo, se ili povus fariĝi videblaj?

“Sub la formo, en kiu ili estis konataj en sia vivo.”

322. Ĉu la forgesitaj Spiritoj, tiuj, kies tombojn neniu vizitas, ankaŭ ĉeestas malgraŭ tio, kaj sentas bedaŭron vidante, ke neniu amiko ilin memoras?

“Kian valoron la Tero havas por ili? Nur per la koro ili povas esti altirataj. Se amo ilin ne alvokas al la Tero, ili jam havas nenion, kio ligus ilin al ĝi; ili havas ĉe si la tutan universon.”

323. Ĉu vizito al lia tombo plezurigas la Spiriton pli ol hejma preĝo?

“Vizito al tombo estas maniero montri, ke oni pensas pri la forestanta Spirito: ĝi estas bildo. Mi jam diris al vi: nur preĝo sanktigas la agon memori; ne gravas loko, se preĝas koro.”

324. Ĉu la Spiritoj de la homoj, al kiuj estas starigitaj statuoj aŭ monumentoj, ĉeestas tiujn solenojn kaj ĉi tiujn plezure vidas?

“Multaj ĉeestas, kiam ili povas; sed ilin tuŝas malpli tiuj honoroj ol la memoro.”

325. Kiel klarigi la deziron de kelkaj personoj, ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian? Ĉu ili pli volonte venus al tiu loko post sia morto? Kaj, ĉu tiu graveco, ligita al materiala aĵo estus signo de malsupereco de la Spirito?

“Alligiteco de la Spirito al iuj lokoj: morala malsupereco. Al supera homo ne gravas unu loko sur la Tero pli ol alia. Ĉu li ne scias, ke lia animo iam kuniĝos kun siaj amatoj, eĉ se liaj ostoj kuŝas malproksime de ties ostoj?”

— Ĉu la kolekto, en unu sama loko, de la mortrestaĵoj de ĉiuj anoj de unu familio devas esti konsiderata io vanta?

“Ne; ĝi estas pia kutimo kaj atesto pri simpatio al la personoj, kiujn oni amis; kvankam tiu kunigo malmulte gravas al la Spiritoj, ĝi estas tamen utila al la homoj: la memoroj estas pli intime kolektitaj.”

326. Ĉu la animo, reveninta al la spirita vivo, estas tuŝata de la honoroj al ĝiaj mortrestaĵoj?

“Atinginte certan stadion, la Spirito jam ne portas la surterajn vantaĵojn kaj komprenas la bagatelecon de ĉiuj tiuj aferoj; sed, sciu, multaj Spiritoj, en la momentoj sekvantaj la materian morton, ekhavas grandan plezuron el la honoroj al ili farataj, aŭ tre ĉagreniĝas pro la forlaso de iliaj envolvaĵoj, ĉar ili ankoraŭ tenas kelkajn el la ĉimondaj konvencioj.”

327. Ĉu la Spirito alestas al siaj funebraj ceremonioj?

“Tio ofte okazas, sed kelkafoje li ne komprenas, kio fariĝas, se li ankoraŭ troviĝas konfuzita.”

— Ĉu lin flatas la kolektiĝo de ĉeestantoj ĉe liaj funebraj ceremonioj?

“Pli aŭ malpli, laŭ la sento, kiu alvenigas tiujn personojn.”

328. Ĉu la Spirito de homo ĵus mortinta ĉeestas la kunvenojn de siaj heredantoj?

“Preskaŭ ĉiam; Dio tiel volas, por lia instruo kaj por la puno de la kulpuloj. Tiam li taksas la valoron de iliaj certigoj pri estimo; ĉiuj sentoj estas malkaŝitaj antaŭ li, kaj lia elreviĝo, ĉe la senhonta avidegemo de tiuj, kiuj inter si distranĉas liajn havoĵojn, klarigas al li la sentojn de liaj heredantoj; sed, ties vico ankaŭ venos.” 

329. Ĉu la instinkta respekto, kiun la homo, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, havas por la mortintoj rezultas de lia intuicio pri la estonta vivo?

“Ĝi estas natura sekvo de tiu intuicio; sen ĉi tiu, la respekto por la mortintoj estus neniel pravigebla.”