Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Kuniĝo de animo kun korpo. Aborto

344. Ĉe kiu momento la animo kuniĝas kun la korpo?

“Tiu kuniĝo ekestas en la sama momento de la embriigo, sed ĝi estas kompleta nur ĉe naskiĝo. Tuj de post la embriigo, la Spirito elektita por loĝi iun korpon, sin tenas ĉe tiu ĉi per fluideca ligilo, kiu ĉiam pli streĉiĝas ĝis la momento, kiam la infano venas en lumon; la krio, kiun tiam la ĵusnaskito ellasas, anoncas, ke tiu apartenas al la rondo de l’ vivantoj kaj de l’ servantoj de Dio.”

345. Ĉu la ligiteco de Spirito al korpo estas definitiva, de post la momento de la embriigo? Ĉu dum tiu unua fazo la Spirito povus rezigni la korpon al li asignitan?

“La ligiteco estas definitiva laŭ tio, ke alia Spirito ne povas anstataŭi tiun asignitan al tiu korpo; sed, ĉar la ligiloj de tiu kuneco estas ankoraŭ tre malfortaj, tial ili facile ŝiriĝas kaj eĉ povas ŝiriĝi pro la volo de la Spirito, se ĉi tiu ŝanĝas sian decidon fronte al la elektitaj provoj; sed, tiam, la infano ne vivos.”

346. Kion faras la Spirito, se la elektita korpo mortas antaŭ ol veni en lumon?

“Li elektas alian korpon.”

— Kiu estas la utileco de tiuj tro fruaj mortoj?

“Ili preskaŭ ĉiam havas kiel kaŭzon la neperfektaĵojn de la materio.”

347. Kiel utila povas esti al la Spirito enkarniĝo en korpon, kiu mortas malmultajn tagojn post sia naskiĝo?

“La estulo ne konscias pri la daŭro de sia ekzistado, kaj tial la morto apenaŭ valoras; preskaŭ ĉiam, kiel ni diris, tio estas provo por la gepatroj.”

348. Ĉu la Spirito antaŭscias, ke la elektita korpo ne havas probablecon vivi?

“Kelkafoje li scias; sed, se li ĝin elektis pro tiu sola motivo, tio signifas, ke li malkuraĝas antaŭ la provo.”

349. Kiam al la Spirito pro ia motivo malprosperas iu enkarniĝo, ĉu tiu ĉi estas tuj anstataŭita de alia ekzistado?

“Ne ĉiam tuj; la Spirito devas havi la tempon necesan al nova elekto, escepte se estis antaŭe decidite, ke li devos tuj reenkarniĝi.”

350. Ĉu povas okazi, ke, sin definitive liginte al iu infankorpo, kaj jam ne povante rompi sian promeson, la Spirito pentas sian elekton?

“Ĉu vi volas demandi, ĉu, kiel homo, li plendas pro sia vivo? Ĉu li dezirus, ke ĝi estu alia? jes; ĉu li bedaŭras sian elekton? ne; li ne scias, ke li faris tian elekton. La Spirito, en iu korpo, ne povas penti elekton, kiun li ne konscias; sed li povas trovi la ŝarĝon tro peza; kaj, se li ĝin kredas super liaj fortoj, jen li sin mortigas.”

351. Ĉu, dum la tempo de post embriigo ĝis naskiĝo, la Spirito plene posedas ĉiujn siajn kapablojn?

“Pli aŭ malpli, laŭ la tempo da gravedeco, ĉar tiam li ankoraŭ ne estas enkarniĝinta, sed nur alligita. Konfuzo komencas posedi la Spiriton jam de post la momento de la embriigo; tio avertas al li, ke alvenis la horo komenci novan ekzistadon. Tiu konfuzo ĉiam pliiĝas ĝis la naskiĝo: dum tiu intertempo, lia stato estas simila al tiu de enkarniĝinta Spirito dum la dormado de l’ korpo. Proporcie kiel la horo de naskiĝo alproksimiĝas, liaj ideoj kaj lia memoro pri la pasinteco iom post iom forviŝiĝas; kiel homo, li jam tute ne konscias pri sia pasinteco, sed tiu memoro iom post iom revenas, kiam li estas denove en la spirita mondo.”

352. Ĉu, en la momento de l’ naskiĝo, la Spirito tuj reekhavas plene siajn kapablojn?

“Ne; la kapabloj disvolviĝas laŭgrade, kun la organoj. Ĝi estas por li nova ekzistado, kaj li bezonas lerni uzi siajn ilojn: liaj ideoj revenas al li iom post iom, kiel okazas al homo, kiu, eliĝinte el dormado, troviĝas en pozicio malsama ol tiu, en kiu li kuŝiĝis la antaŭan nokton.”

353. Pro tio, ke la ligiteco de Spirito al korpo estas kompleta kaj definitiva nur post naskiĝo, ĉu do ni konsideru feton animhava estaĵo?

“La Spirito, ĝin devanta animi, troviĝas ekster ĝi; sekve, ĝustadire, feto ne havas animon, ĉar enkarniĝo estas ankoraŭ farota; tamen la Spirito jam estas ligita al la estaĵo, kiun li devas okupi.”

354. Kiel klarigi la vivon en utero?

“Ĝi estas, kia la vivo de vegetaĵo. La ido vivas tiam bestan vivon. La homo havas en si la bestan kaj la vegetan vivon, kiujn li kompletigas per la spirita.”

355. Ĉu, kiel asertas la scienco, estas infanoj, kiuj jam en la patrina ventro, ne estas vivipovaj? Se estas tiel, por kiu celo tio okazas?

“Tio ofte fariĝas; Dio ĝin permesas, kiel provon, ne nur por la gepatroj, sed ankaŭ por la Spirito, difinita por tiu enkarniĝo.”

356. Ĉu el mortnaskitaj infanoj, kelkaj eble ne estis difinitaj por enkarniĝo de Spiritoj?

“Jes, estas kelkaj, por kiuj neniu Spirito estis difinita: por tiuj, nenio devus elrealiĝi. Nur pro la gepatroj do tiu infano venis al la mondo.”

— Ĉu tia estaĵo povas naskiĝi post laŭregula tempo?

“Jes, kelkafoje, sed ĝi ne povas vivi.”

— Ĉu ĉiu infano, postvivanta sian naskiĝon, havas nepre en si enkarniĝintan Spiriton?

“Kio ĝi estus sen Spirito? Ĝi ne estus homo.”

357. Kiaj estas por la Spirito la sekvoj de aborto?

“Ĝi estas nula ekzistado, kiun li devas rekomenci.”

358. Ĉu memvola aborto estas krimo, kiel ajn longa la tempo, pasinta de post la embriigo?

“Malobeo je la leĝo de Dio estas ĉiam krimo. La patrino, aŭ iu alia persono, faros ĉiam krimon senigante je vivo idon antaŭ ties naskiĝo, ĉar tio malebligas al iu animo sperti la provojn, kies ilo estus la korpo de la naskiĝonto.”

359. Ĉu, en la okazo, se la vivo de patrino estus en danĝero pro la naskiĝo de sia ido, estas krimo pereigi ĉi tiun por savi ŝin?

“Estas preferinde pereigi la ankoraŭ ne ekzistantan estaĵon, ol tiun jam vivantan.”

360. Ĉu estas pravigeble, ke oni konsideras feton tiel atentinda kiel la korpon de infano, postvivinta sian naskiĝon?

“Vidu en ĉio ĉi la volon kaj faron de Dio; ne traktu malserioze aferojn, kiujn vi devas respekti. Kial ne respekti la kreaĵojn, kelkafoje nekompletajn laŭ la volo mem de Dio? Tio estas parto de Liaj projektoj, kiujn neniu rajtas prijuĝi.