Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo

361. De kio venas la moralaj kapabloj de la homo, noblaj aŭ malnoblaj?

“Tiuj estas la kapabloj de la Spirito, en lin enkarniĝinta; ju pli pura estas la Spirito, des pli inklina al bono estas la homo.”

— Ĉu, laŭŝajne, el tio rezultas, ke en virta homo estas bona Spirito, kaj en malvirta homo estas malbona Spirito?

“Jes; sed diru, prefere, neperfekta Spirito, por ke oni ne pensu, ke ekzistas eterne malbonaj Spiritoj, kiujn vi nomas demonoj.”

362. Kiu estas la karaktero de la individuoj, en kiujn enkarniĝas gajpetolemaj kaj frivolaj Spiritoj?

“Tiuj homoj estas senpripensaj, ruzaj kaj, iafoje, malicaj.”

363. Ĉu la Spiritoj havas pasiojn aliajn ol la homajn?

“Ne, alie ili tion komunikus al vi.”

364. Ĉu la homo ricevas de sama Spirito siajn moralajn kaj intelektajn kapablojn?

“Certe, tiu estas la sama Spirito, kiu havigas al la homo tiujn kapablojn, laŭ sia rango. La homo ne enhavas du Spiritojn.”

365. Kial tre inteligentaj homoj – kio atestas, ke en ili estas Superaj Spiritoj – estas iafoje, samtempe, treege malvirtaj?

“Tio vidigas, ke la enkarniĝinta Spirito ne estas sufiĉe pura, kaj ke la homo cedas al la influo de aliaj pli neperfektaj Spiritoj. La Spirito suprenmarŝas per gradetaj paŝoj, sed lia progreso ne efektiviĝas samtempe en ĉiuj direktoj; dum iu fazo li povas antaŭeniri pri scio; dum alia, pri moralo.”

366. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la intelektaj kaj moralaj kvalitoj de la homo estas rezultato de pluraj Spiritoj en lin enkarniĝintaj, el kiuj ĉiuj havas iun specialan kapablon?

“Pripensante, oni ja rekonas, ke tio estas absurdo. La Spirito iam havos ĉiajn kapablojn; por povi progresi, li devas havi unu solan volon; se la homo estus kunmiksaĵo el Spiritoj, unu sola volo ja ne ekzistus; ne estus en li individueco, ĉar, en la momento de l’ morto, ĉiuj tiuj Spiritoj dispeliĝus, kvazaŭ bando da birdoj, forflugantaj el kaĝo. La homo ofte plendas pro tio, ke li ne komprenas iujn aferojn, kaj tamen estas kurioze vidi, kiel li multigas la malfacilaĵojn, kvankam li havas sub la mano klarigon tiel simplan, kiel naturan. Akcepti tiun opinion estus preni efikon por kaŭzo kaj pensi rilate al homo tion, kion la idolanoj pensadis rilate al Dio. La idolanoj kredis je tiom da dioj, kiom da fenomenoj ili observadis en la universo; sed, eĉ en ilia medio, la saĝaj vidis en tiuj fenomenoj nur efikojn kaŭzatajn de unu sola Dio.”

La fizika kaj la morala mondoj prezentas al ni, en ĉi tiu rilato, multenombrajn punktojn por komparo. Oni kredis la plurecon de la materio, dum oni observadis nur supraĵe la fenomenojn; hodiaŭ oni komprenas, ke tiuj tiel diversaspecaj fenomenoj povas ja esti nuraj modifoj de unu sola elementa materio. La pluraj kapabloj estas manifestiĝoj de unu sama kaŭzo, nome la animo aŭ la enkarniĝinta Spirito, kaj ne de pluraj animoj; tiel same, la sonoj de orgeno estas rezultato de l’ sama aero, kaj ne de tiom da specoj de aero, kiom da eligitaj sonoj. El tia sistemo rezultus, ke, kiam iu homo perdas aŭ akiras iujn kapablojn, iujn inklinojn, ĉi tiu fakto estus kaŭzita de la veno aŭ foriro de la Spiritoj, havantaj tiujn kvalitojn; tio farus el homo estaĵon kompleksan, sen individueco kaj do sen prirespondeco... Cetere, kontraŭas tiun teorion la multenombraj manifestiĝoj, per kiuj la Spiritoj pruvas al ni sian personecon kaj identecon.