Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Surteraj simpatioj kaj antipatioj

386. Ĉu du homoj, kiuj sin reciproke konis kaj amis, povas denove renkontiĝi en alia enkorpa ekzistado kaj rekoni unu la duan?

“Rekoni unu la duan, ne; sed sin reciproke altiri, jes; multaj intimaj amikrilatoj, fonditaj sur sincera korinklino, havas ne alian kaŭzon. Du homoj reciproke alproksimiĝas pro ŝajne hazardaj cirkonstancoj, sed, vere, pro la altiro de du Spiritoj, serĉantaj unu la duan en la homamaso.”

— Ĉu estus por ili pli agrable, se ili sin reciproke rekonus?

“Ne ĉiam; la memoro pri la pasintaj ekzistadoj kunportus malutilon multe pli gravan, ol kiel vi supozas.

Post la morto ili sin reciproke rekonos kaj scios la tempon, kiun ili pasigis kune.” (392)

387. Ĉu simpatio havas ĉiam kiel komencon ian antaŭan konatecon?

“Ne; du Spiritoj, konvenantaj unu al la dua, sin reciproke serĉas kvazaŭ instinkte, eĉ se ili ne interkonataĝis kiel homoj.”

388. Ĉu niaj ŝajne hazardaj renkontoj kun iuj personoj ne estas ankaŭ efiko de ia speco de simpatiorilatoj?

“Estas inter la pensohavaj estuloj ligiloj, kiujn vi ankoraŭ ne konas. Magnetismo estas la piloto de tiu scienco, kiun poste vi pli bone komprenos.”

389. El kio naskiĝas la instinkta abomeno, kiun oni eksentas, ĉe la unua rigardo, kontraŭ iuj homoj?

“Antipatioj inter Spiritoj, kiuj sin reciproke divenas kaj rekonas, ne parolante unu al la dua.”

390. Ĉu la instinkta antipatio estas ĉiam signo de malbona naturo?

“Du Spiritoj ne estas nepre malbonaj nur pro tio, ke ili ne simpatias unu la duan; antipatio povas deveni de nesimileco de pensoj; sed laŭgrade, kiel la Spiritoj altiĝas, tiuj diferencoj estingiĝas kaj antipatio malaperas.”

391. Ĉu antipatio inter du personoj burĝonas unue en tiu, kies Spirito estas la pli malbona, aŭ la pli bona?

“Ĉe ambaŭ, sed kaŭzoj kaj efikoj estas malsamaj. Malbona Spirito antipatias ĉiun, kiu povas lin juĝi kaj senmaskigi; vidante iun, je la unua fojo, li tuj eksentas, ke tiu persono lin malŝatos; lia forpuŝo fariĝas malamo, ĵaluzo, kaj sufloras al li la deziron fari al tiu persono malbonon. La bona Spirito sentas naŭzon kontraŭ la malbona, ĉar li scias, ke ĉi tiu lin ne komprenos kaj ke ili ne havas komunajn sentojn; sed, forta pro sia supereco, li ne portas malamon nek ĵaluzon kontraŭ la malbona: ĉi tiun li nur evitas kaj bedaŭras.”