Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Forgeso pri la pasinteco

392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri sia pasinteco?

“La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de sia pasinteco, li pli bone konservas sian memon.”

393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?

“En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono. Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon.”

Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion. Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti.

394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate , estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato. Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ian pli malaltan ekzistadon por fari komparon?

“Al tio estas necese doni du malsamajn respondojn. El tiuj mondoj, pri kiuj vi parolas, estas kelkaj, kies loĝantoj tre klare kaj precize memoras siajn pasintajn ekzistadojn; vi komprenas, ke tiuj estuloj povas kaj scias taksi la feliĉon, kiun Dio permesas al ili ĝui; sed estas aliaj mondoj, kies loĝantoj, starantaj, kiel vi diras, en kondiĉoj pli bonaj ol viaj, ne havas malpli da ĉagrenoj, eĉ ne malpli da malfeliĉaĵoj; tiuj ne taksas sian feliĉon, ĉar ili ne memoras ankoraŭ pli malfeliĉan staton. Tamen, se ili ĝin ne tasas kiel homoj, ili ĝin taksas kiel Spiritoj.”

Ĉu tiu forgeso pri la pasintaj ekzistadoj, precipe tiam, kiam ili estis penigaj, ne estas io providenca, en kio elmontriĝas la Dia saĝeco? Nur en la superaj mondoj, kie la memoro pri la malfeliĉaj ekzistadoj estas nur malbela sonĝo, ili estas revokataj. Ĉu, en la malsuperaj mondoj, la unuaj malfeliĉaĵoj ne estus pliakrigitaj per la memoro pri ĉiuj, kiujn ni jam elportis? Ni do konkludu, ke ĉio, kion Dio faris, estas bone farita, kaj ke ne koncernas nin kritiki Liajn faritaĵojn nek diri la manieron, en kiu Li devus direkti la universon.

La memoro pri niaj antaŭaj individuecoj kunportus tre gravajn malutilojn; ĝi povus, ĉe iuj okazoj, nin treege humiligi; ĉe aliaj, flamigi nian fieron kaj, tial, bridi nian liberan volon. Dio donis al ni, por nia perfektiĝo, tion ĝuste necesan kaj sufiĉan, nome la voĉon de l’ konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li forprenis de ni nur tion, kio povus nin malutili. Ni ankoraŭ aldiru, ke, se ni memorus niajn antaŭajn farojn, ni do ankaŭ memorus tiujn de aliulo, kaj ke tiu ekkono povus plej malagrable efiki sur la sociaj interrilatoj; ĉar nia pasinteco ne ĉiam havigas al ni motivojn por gloro, tial ni ofte devas ĝoji, ke vualo estas sternita sur ĝi. Tio akordas perfekte kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj, kie regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniom dolora, kaj tial iliaj loĝantoj memoras siajn antaŭajn ekzistadojn, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ. Ilia vivo en la malsuperaj mondoj, kiel ni diris, estas por ili nenio pli ol malbela sonĝo.

395. Ĉu ni povas ekhavi iujn informojn pri niaj antaŭaj ekzistadoj?

“Ne ĉiam. Tamen kelkaj homoj scias, kio ili estis kaj kion ili faris; se estus al ili permesite tion diri, ili konigus kuriozajn aferojn pri sia pasinteco.”

396. Kelkaj personoj kredas, ke ili neprecize memoras ian nekonatan pasintan tempon, kiu sin prezentas al ili kiel forpasanta sonĝobildo, kiun oni vane penas kapti. Ĉu tiu ideo ne estas nura iluzio?

“Iafoje ĝi estas reala, sed preskaŭ ĉiam iluzio, kontraŭ kiu oni devas sin gardi, ĉar ĝi povas esti efiko de superekscitita imagpovo.”

397. Ĉu, en la enkorpaj ekzistadoj pli altaj ol la nia, la memoro pri antaŭaj ekzistadoj estas pli ĝusta?

“Jes; ju malpli materieca estas la korpo, des pli bone oni memoras. La memoro pri la pasinteco estas pli klara ĉe la loĝantoj de superordaj mondoj.”

398. Ĉar la instinktaj inklinoj de la homo estas memoro pri lia pasinta tempo, ĉu tial sekvas, ke, studante tiujn inklinojn, li povas ekkoni la erarojn, kiujn li faris?

“Sendube, ĝis certa grado; sed estas necese alkalkuli la eventualan pliboniĝon de la Spirito kaj la decidojn, kiujn li prenis dum sia vagado en la spaco; la nuna ekzistado povas esti multe pli bona ol la antaŭa.”

— Kaj, ĉu ĝi povas esti pli malbona? Tio estas, ĉu la homo povas, en iu ekzistado, fari erarojn, kiujn li ne faris dum sia antaŭa ekzistado?

“Tio dependas de la nivelo de lia Spirito; se ĉi tiu ne kapablas venki la provon, li do povas esti kondukata al novaj eraroj, kiuj rezultas el la elektita pozicio; sed, entute, tiuj eraroj elmontras prefere haltostaton ol postenpaŝon, ĉar la Spirito povas antaŭenmarŝi aŭ halti, neniam inversiri.”

399. Ĉar la sortovicoj de la enkorpa vivo estas samtempe elaĉeto de la pasintaj eraroj kaj provoj por la estonteco, ĉu tial sekvas, ke, el la speco de tiuj sortovicoj, oni povas dedukti la specon de la antaŭa ekzistado?

“Tre ofte, ĉar ĉiu estas punata laŭ sia peko; tamen ne prenu tion kiel absolutan regulon; la instinktaj inklinoj estas pli certa signo, ĉar la provoj, kiujn la Spirito spertas, rilatas tiel kun la estonteco, kiel kun la pasinteco.”

Atinginte la limtempon difinitan de la Providenco por lia vaga vivo, la Spirito elektas mem la provojn, al kiuj li volas sin submeti, por plirapidigi sian progreson; tio estas, li elektas la specon de ekzistado, kiun li opinias plej taŭga por tiu celo; tiuj provoj ĉiam rilatas kun la eraroj, kiujn li devas kompensi. Se li venkas, li altiĝas; se li falas, li devas rekomenci.

La Spirito ĉiam mastras sian liberan volon; dank’al tiu libereco, li, en sia spirita stato, elektas la provojn de sia enkorpa vivo, kaj, en homa korpo, li prenas siajn decidojn, por bono aŭ por malbono. Rifuzi al la homo la liberan volon estus redukti lin al maŝino.

De kiam li reeniras la enkorpan vivon, la Spirito perdas provizore memoron pri siaj antaŭaj ekzistadoj, kiel se ia vualo ilin kaŝus; tamen li iafoje ilin neprecize konscias, kaj, ĉe iuj cirkonstancoj, ili povas ja esti malkaŝitaj al li; sed tio okazas nur laŭ la volo de Superaj Spiritoj, kiuj tion faras propramove, por utila celo, kaj neniam por kontentigo de vanta scivolemo.

La estontaj ekzistadoj povas en nenia ajn okazo esti konigitaj pro tio, ke ili dependas de la maniero, kiel estas plenumata la nuna ekzistado, kaj de la posta elekto de la Spirito.

La forgeso pri la faritaj eraroj ne estas malhelpo al la plibonigo de la Spirito, ĉar, kvankam ĉi tiu ilin ne ĝuste memoras, tamen la fakto, ke li, en sia tempo de vagado, konis tiujn erarojn, kaj lia decidita deziro ilin elpagi, lin intuicie gvidas kaj inspiras al li la penson, kontraŭstari la malbonon; tiu penso estas la voĉo de lia konscienco, kaj por tio li estas helpata de sindonaj Spirito, se li obeas ties bonajn inspirojn.

Kvankam la homo ne detale konas siajn agojn dum siaj antaŭaj ekzistadoj, li tamen ĉiam povas scii, pri kia speco de eraroj li kulpas kaj kiu estis ties ĉefa karaktero. Li nur studu sin mem, kaj li povas ekscii, kio li estis, ne laŭ tio, kio li estas, sed laŭ siaj inklinoj.

La sortovicoj de la enkorpa vivo estas samtempe puno pro la pasintaj eraroj kaj provoj por la estonteco. Ili nin plipurigas kaj altigas, se ni ilin nur elportas kun rezignacio kaj sen murmuro.

La speco de la sortoŝanĝoj kaj provoj, kiujn ni spertas, povas ankaŭ klarigi al ni, kio ni estis kaj kion ni faris, same kiel, sur la Tero, ni taksas la kulpecon de krimulo laŭ la puno, kiun la leĝo diktas al li. Tiel, fierulo ricevos, kiel humiligan punon, subalternan ekzistadon; avarulo kaj riĉulo, misuzinta siajn havaĵojn, estos punitaj per mizero; tiu, kiu estis nehumana kontraŭ siaj similuloj, per kruelaĵoj; tirano, per sklaveco; malbona filo, per sendankeco de siaj idoj; maldiligentulo, per peza laborado, ktp.