Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Formado de la vivantaj estaĵoj

43. Kiam la Tero komencis esti loĝata?

“En la komenco ĉio estas ĥaoso; la elementoj estis interkonfuzitaj. Iom post iom, ĉiu aĵo eksidis sur sia loko kaj, tiam, aperis la vivantaj estaĵoj, konformaj al la stato de la globo.”

44. El kie venis tiuj vivantaj estaĵoj sur la Teron?

“Ili jam ekzistadis tie en ĝermformo kaj nur atendis la momenton favoran al ilia elkoviĝo. La organaj principoj kuniĝis tuj, kiam ĉesis la forto, kiu tenis ilin disigitaj, kaj estigis la ĝermojn de ĉiuj vivantaj estaĵoj; la ĝermoj konservis sin en latenta kaj inerta stato, kiel la krizalido kaj la semoj de la vegetaĵoj, ĝis la momento favora al la elvolviĝo de ĉiu speco; tiam, la estaĵoj de ĉiu speco kuniĝis kaj multobliĝis.”

45. Kie troviĝis la organaj elementoj antaŭ la formado de la tero?

“Ili troviĝis en kvazaŭa fluida stato, en la spaco, meze inter la Spiritoj aŭ en aliaj planedoj, atendante la kreadon de la Tero, por komenci novan ekzistadon sur nova globo.”

La kemio montras al ni, ke la molekuloj de la neorganikaj korpoj kuniĝas por formi kristalojn kun konstanta reguleco, laŭ ĉiu speco, tuj kiam ili troviĝas en la postulataj kondiĉoj. La malplej granda aliiĝo de tiuj kondiĉoj sufiĉas por malhelpi la kuniĝon de la elementoj aŭ, almenaŭ, la regulan kunaranĝon, kiu formas la kristalon. Kial ne okazus same kun la organaj elementoj? Ni konservas dum jaroj plantosemojn, kiuj elvolviĝas nur en iu difinita temperaturo kaj en favora medio; oni vidis grajnojn de tritiko ĝermi post multaj jarcentoj. Ekzistas do en tiuj semoj ia latenta vivoprincipo, atendanta nur la oportunan okazon por sia elvolviĝo. Ĉu tio, kio ĉiutage okazadas antaŭ niaj okuloj, ne povus fariĝi ekde la origino de l’ terglobo? Ĉu tia formado de la vivaj estaĵoj, elirintaj el la ĥaoso per la forto mem de la Naturo, iel malpliigus la grandecon de Dio? Kontraŭe: ĝi plikonformiĝas al la ideo, kiun ni havas pri Lia potenco, kiu agas sur sennombrajn mondojn laŭ eternaj leĝoj. Tiu teorio, en vereco, ne solvas la demandon pri la origino de la elementoj de la vivo; sed Dio havas Siajn misterojn kaj difinis limojn al niaj esploroj.

46. Ĉu ankoraŭ hodiaŭ spontanee naskiĝas estaĵoj?

“Jes; sed la primitiva ĝermo jam ekzistadis en latenta stato. Ĉiutage vi atestas tiun fenomenon. Ĉu la histoj de la homo kaj bestoj ne enhavas ĝermojn de grandega nombro da vermoj, atendantaj, por sia elkresko, nur la putran fermentadon necesan al ilia ekzistado? Ĝi estas malgranda mondo, kiu dormadas kaj kiu venas en la vivon.”

47. Ĉu la homa genro ankaŭ troviĝis inter la organaj elementoj entenataj en la tera globo?

“Jes, kaj ĝi ekaperis ĉe sia momento; ĝuste pro tio oni diras, ke la homo estas formita el ŝlimo de la Tero.”

48. Ĉu ni povas scii la momenton, kiam aperis la homo kaj aliaj estaĵoj vivantaj sur la Tero?

“Ne; ĉiuj viaj kalkuloj estas ĥimeroj.”

49. Se la ĝermo de la homa specaro troviĝis inter la organaj elementoj de la terglobo, kial ne ekestas hodiaŭ, memvole, homoj, kiel ĉe sia origino?

“La principo de la ekzistaĵoj kuŝas en la sekretoj de Dio; tamen, oni povas diri, ke la homoj, tuj post sia disvastiĝo sur la Tero, ensorbis la elementojn necesajn al ilia formado, kaj transigas tiujn elementojn pluen, laŭ la leĝoj de reproduktado. Io sama okazis al la ceteraj specoj de vivantaj estaĵoj.”