Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Loĝatigo de la Tero. Adamo

50. Ĉu la homa genro devenas de unu sola homo?

“Ne; tiu, kiun vi nomas Adamo, estis nek la unua, nek la sola, kiu loĝatigis la Teron.”

51. Ĉu ni povas scii, dum kiu epoko vivis Adamo?

“Proksimume dum tiu, kiun vi supozas: ĉirkaŭ kvar mil jarojn antaŭ la Kristo.”

La homo, kiun la tradicio nomas Adamo, estis unu el tiuj, postvivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo fariĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaj sur la Tero. La naturaj leĝoj kontraŭas al tio, ke la progresoj de la homaro, konstatitaj multe antaŭ la veno de la Kristo, povis fariĝi en kelkaj jarcentoj, kiel devus okazi, se la homo estus sur la tero nur de la tempo de la tiel nomata Adamo. Kelkaj personoj, pli prave, konsideras Adamon mito aŭ alegorio, reprezentanta la unuajn aĝojn de la mondo.