Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Penetrado de la Spiritoj en nian penson

456. Ĉu la Spiritoj vidas ĉion, kion ni faras?

“Jes, ili povas, ĉar vi estas konstante ĉirkaŭitaj de ili; sed ĉiu vidas nur la aferojn, kiujn li aparte atentas; pri la aferoj al ili indiferentaj ili sin tute ne okupas.”

457. Ĉu la Spiritoj povas koni niajn plej sekretajn pensojn?

“Ofte ill konas eĉ tion, kion vi dezirus kaŝi de vi mem; nek faroj, nek pensoj povas esti kaŝitaj antaŭ ili.”

— Se estas tiel, ŝajnas pli facile kaŝi ion al vivanta persono, ol al tiu sama persono post ties morto, ĉu ne?

“Certe; kaj kiam vi kredas, ke vi estas kaŝitaj, vi tiam havas ofte ĉe vi amason da Spiritoj, vin observantaj.”

458. Kion pensas pri ni la Spiritoj, nin ĉirkaŭantaj kaj observantaj?

“Tio dependas. La petolemaj Spiritoj ridas je la ĉagrenetoj, kiujn ili suferigas al vi, kaj mokas viajn momentojn da senpacienco; la seriozaj Spiritoj bedaŭras viajn malsukcesojn kaj klopodas por helpi vin.”