Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn

459. Ĉu la Spiritoj influas sur niajn pensojn kaj farojn?

“En ĉi tiu rilato ilia influo estas pli granda, ol kiel vi supozas, ĉar vi estas direktataj ĝuste de la Spiritoj.”

460. Ĉu ni havas do pensojn proprajn kaj pensojn inspiratajn?

“Via animo estas pensanta Spirito; vi ja scias, ke multaj pensoj, ofte tre kontraŭantaj unuj aliajn, venas al vi samtempe pri la sama afero; nu, unuj naskiĝas en vi mem, aliaj estas enblovataj de ni; tio estigas ĉe vi necertecon, ĉar vi troviĝas antaŭ du sin reciproke kontraŭantaj ideoj.”

461. Kiel distingi la pensojn proprajn je tiuj inspirataj?

“Kiam iu penso estas inspirata, ĝi estas kvazaŭ voĉo vin alparolanta. La pensoj propraj estas, ordinare, tiuj venantaj ĉe la unua momento. Cetere, por vi tiu distingo ne estas tre interesa, kaj ofte estas eĉ utile ne povi ĝin fari: tiel, la homo agas pli libere; se li prenas la bonan vojon, li tion faras pli volonte; se la malbonan vojon, pli granda estos do lia respondeco.”

462. Ĉu la intelektuloj kaj geniuloj ĉerpas siajn ideojn ĉiam el sia propra memo?

“Iafoje la ideoj venas de la propra Spirito; sed ofte ili estas inspirataj de aliaj Spiritoj, kiuj opinias tiujn homojn kapablaj kompreni kaj indaj diskonigi tiujn ideojn. Kiam tiuj personoj ne trovas ideojn ĉe si mem, ili petas pri inspiro; tio estas nekonscia elvoko.”

Se estus iel utila al ni la kapablo klare distingi niajn pensojn proprajn je tiuj inspirataj, Dio estus doninta al ni rimedojn por tiu distingo, same kiel Li tiujn donis, por ke ni distingu lumtagon je nokto. Se io estas malpreciza, tia ĝi estas por nia profito.

463. Oni iafoje diras, ke la unua ekmovo estas ĉiam bona; ĉu tio estas ĝusta?

“Ĝi povas esti bona aŭ malbona, laŭ la naturo de la enkarniĝinta spirito. Ĝi estas ĉiam bona tiam, kiam la koncernata persono aŭdas la bonajn inspirojn.”

464. Kiel distingi, ĉu iun penson inspiras al ni bona aŭ malbona Spirito?

“Studu la aferon; la bonaj Spiritoj konsilas nur la bonon; koncernas vin la distingo.”

465. Por kia celo la neperfektaj Spiritoj enpuŝas nin en malbonon?

“Por igi vin suferi, kiel ili.”

— Ĉu tio malpliigas ilian suferojn?

“Ne; sed ili tiel agas pro envio, ke ili vidas pli feliĉajn estulojn.”

— Kiajn suferojn ili volas, ke ni travivu?

“Tiajn, konformajn al situacio malsupera kaj malproksima de Dio.”

466. Kial Dio permesas, ke Spiritoj venas instigi nin al malbono?

“La neperfektaj Spiritoj estas iloj, destinitaj elprovi fidon kaj konstantecon de la homoj en la farado de bono. Kiel Spirito, vi devas progresi pri la senlimoscienco, kaj ĝuste tial vi trapasas la provojn de malbono, por atingi bonon. Nia misio estas meti vin sur la bonan vojon; kaj malbonaj influoj agas sur vin nur tiam, kiam vi ilin altiras per la deziro al malbono, ĉar la malsuperaj Spiritoj venas kunhelpi vin por malbono, kiam vi volas ĉi tiun fari; ili povas kunagi kun vi por tiu celo nur tiam, kiam vi deziras malbonon. Se vi estas inklina al murdo, nu! vi havas tutan nubon da Spiritoj, nutrantaj tiun penson ĉe vi; sed vi havas ĉe vi ankaŭ aliajn, kiuj plej penas enblovi bonajn inspirojn; tio reestigas la egalpezon kaj lasas vin solan decidi.”

Tiel Dio lasas al nia konscienco la elekton de la vojo, kiun konvenas al ni sekvi, kaj la liberecon cedi al tiu aŭ tiu alia el la sin interkontraŭaj influoj, agantaj sur nin.

467. Ĉu ni povas eviti la influon de la Spiritoj, instigantaj nin al malbono?

“Jes, ĉar tiuj sin alligas nur al homoj, ilin alvokantaj per siaj deziroj aŭ altirantaj per siaj pensoj.”

468. Ĉu la Spiritoj, kies influo estas forpuŝata de mia volo, rezignas siajn provojn?

“Kion vi volas, ke ili faru? Se nenio estas farebla, ili do cedas sian lokon; sed ili spionas la oportunan momenton, kiel kato pacience spionas muson.”

469. Per kia rimedo ni povas nuligi la influon de la malbonaj Spiritoj?

“Farante bonon kaj metante vian tutan fidon sur Dion, vi forpelas la influon de la malsuperaj Spiritoj kaj eldetruas la potencon, kiun ili intencas super vi. Gardu vin, ke vi ne atentu la sugestojn de la Spiritoj, inspirantaj al vi malbonajn pensojn, enblovantaj malpacon en vian rondon kaj flamigantaj en vi ĉiajn malnoblajn pasiojn. Malfidu precipe tiujn, kiuj ekscitas vian fieron, ĉar tiuj ekprenas vin je via malforta flanko. Jen, kial Jesuo instruis al vi: Sinjoro! ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.”

470. Ĉu la Spiritoj, kiuj penas igi nin peki kaj kiuj, tiel, provas nian firmecon pri la farado de bono, ricevis ja mision tion fari? Kaj, se tio estas misio, kiun ili plenumas, ĉu ili respondas por tia ago?

“Neniu Spirito ricevas la mision fari malbonon; kiam li ĝin faras, tiel li agas propravole, kaj, sekve, li suferas la sekvojn el sia ago. Dio povas permesi al iu Spirito tian konduton, por vin elprovi, sed Li tion ne ordonas al tiu Spirito; vian liberan volon koncernas forpuŝi lin.”

471. Kiam ni spertas senton de korpremateco, de nedifinebla maltrankvilego aŭ de intima ĝojo sen ia konata kaŭzo, ĉu ĝi venas nur de iu okaza humoro? 

“Ĝi estas, efektive, ĉiam efiko de la komunikaĵoj, kiujn vi senkonscie ricevas de la Spiritoj, aŭ kiujn vi interŝanĝis kun ili dum via dormo.”

472. Ĉu la Spiritoj, dezirantaj igi nin peki, nur profitas la cirkonstancojn, en kiuj ni troviĝas, aŭ ĉu ili povas naski tiujn cirkonstancojn?

“Ili profitas la cirkonstancojn, sed ili, ofte, ankaŭ estigas la okazojn, enpelante vin, sen via konscio, en la objekton de via deziro. Ekzemple: iu homo trovas sur sia vojo kelkan monsumon; ne kredu, ke ĉi tiun alportis la Spiritoj al tiu loko; sed ili povas venigi al la homo la penson iri en tiu direkto kaj, tiam, ili enblovas la deziron ekposedi la trovitaĵon, dum aliaj Spiritoj inspiras al li la penson redoni tiun sumon al ties laŭrajta posedanto. Same okazas al ĉiuj ceteraj tentoj.”