Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Konvulsiuloj

481. Ĉu la Spiritoj ludas ian rolon en la fenomenoj, fariĝantaj al la tiel nomataj konvulsiulo?

“Jes, tre gravan rolon, kiel ankaŭ magnetismo, kiu estas la ĉefa fonto de tiuj fenomenoj; sed la ĉarlatanoj ofte ekspluatis kaj trograndigis tiujn efikojn, kaj tial ĉi tiuj fariĝis mokataĵo.”

— Kiaj, ordinare, estas la Spiritoj, kunagantaj ĉe tiuj fenomenoj?

“Malaltklasaj; ĉu vi kredas, ke Superaj Spiritoj faras al si amuzon per tiaj aferoj?”

482. Kiel la nenormala stato de konvulsiuloj kaj de neŭrozuloj povas subite disetendiĝi ĉe tuta loĝantaro? 

“Efiko de reciproka simpatio; ĉe iuj okazoj, la moralaj inklinoj sin tre facile komunikas reciproke; al vi ne estas fremdaj la magnetismaj efikoj, ke vi tion ne komprenus, kaj la parto, kiun iuj Spiritoj devas preni en tiuj fenomenoj, pro la simpatio al la personoj, okazigantaj tiujn faktojn.”

El la strangaj kapabloj, kiujn oni rimarkas ĉe konvulsiuloj, oni facile rekonas kelkajn, pri kiuj somnambulismo kaj magnetismo prezentas al ni multenombrajn ekzemplojn: inter aliaj troviĝas la fizika nesentemo, la kono de aliulaj pensoj, la transsendo de doloroj pro simpatio k.a. Oni do ne povas pridubi, ke tiuj neŭrozuloj troviĝas en ia maldorma somnambulismo, naskita de reciproka influado. Tiuj personoj estas samtempe, kaj nekonscie, magnetizitoj kaj magnetizantoj.

483. Kiu estas la kaŭzo de la fiziologia nesentemo, kiun oni konstatas ĉe iuj konvulsiuloj, aŭ ĉe aliaj individuoj submetataj al la plej kruelaj turmentegoj?

“Ĉe kelkaj ĝi estas eksluzive magnetisma efiko, aganta, same kiel iuj substancoj, sur la nervan sistemon. Ĉe aliaj, la ekzaltiteco de la penso malakrigas la sentemon, ĉar ŝajnas, ke la vivo forlasis la korpon kaj koncentriĝas en la Spirito. Ĉu vi ne scias, ke, kiam la Spirito estas profunde okupita de iu afero, la korpo nenion sentas, nenion vidas, nenion aŭdas?”

La fanatika ekzaltiteco kaj la entuziasmo ofte prezentas, dum torturoj, ekzemplon pri la trankvileco kaj sangmalvarmeco, kiuj ne povus triumfi super akra doloro, se oni ne konsentus, ke la sentemo estas nuligita de ia anesteza efiko. Estas sciate, ke, en la ardo de batalo, oni ofte ne rimarkas gravan vundon, dum, en ordinaraj cirkonstancoj, simpla gratvundeto ektremigus.

Sed, ĉar tiuj fenomenoj dependas de fizika kaŭzo kaj de la ago de iuj Spiritoj, tial oni povus demandi, kiel, ĉe iuj okazoj, tiuj fenomenoj ĉesis pro la enmiksiĝo de aŭtoritatuloj. Ties klarigo estas simpla. La agado de la Spiritoj estas ĉi tie akcesora; ili faras nenion alian, ol profiti de natura humoro. La autoritatuloj nuligis ne tiun humoron, sed la kaŭzon, kiu ĝin tenadis kaj ekzaltadis; ili ĝin transigis de aktiva en latentan staton, kaj ili ĝuste decidis, ĉar de tio rezultadis ekscesoj kaj skandaloj. Cetere, oni scias, ke tiu enmiksiĝo estas senpotenca tiam, kiam la agado de la Spiritoj estas rekta kaj propramova.