Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj

484. Ĉu la Spiritoj alligiĝas prefere al iuj personoj?

“La bonaj Spiritoj simpatias kun la homoj virtaj, aŭ plibonigeblaj; la malsuperaj inkliniĝas al la malvirtaj aŭ tiuj, kiuj povos fariĝi tiaj; de tiu simpatio naskiĝas ilia alligiteco, sekvo de simileco inter sentoj.”

485. Ĉu la alligiteco de la Spiritoj al iuj personoj estas nur kaj sole morala?

“La vera alligiteco havas nenian karnan karakteron; sed, kiam iu Spirito alkroĉiĝas al iu persono, tion li faras ne ĉiam pro amo, ĉar kun tiu alligiteco povas miksiĝi memoro pri la homaj pasioj.”

486. Ĉu la Spiritoj interesiĝas pri niaj malfeliĉaĵoj kaj prospero? Ĉu tiuj, kiuj nin amas, sentas ĉagrenon pro la malbonaĵoj, nin vundantaj dum nia vivo?

“La bonaj Spiritoj faras ĉian bonon, kiu estas ebla al ili, kaj ĝojas pri viaj ĝojoj. Ili ĉagreniĝas pro viaj suferoj, kiam vi tiujn ne rezignacie eltenas, ĉar, tiam, la suferoj estas por vi senrezultaj; en ĉi tiu okazo, vi estas kiel malsanulo, forĵetanta la maldolĉan medikamenton, kiu povus lin resanigi.”

487. Kiaj estas niaj suferoj, plej afliktantaj la Spiritojn: ĉu la fizikaj aŭ la moralaj?

“Via egoismo kaj la malmoleco de via koro: de tio devenas ĉio. La Spiritoj ridas la suferojn pro imago, naskiĝantajn el fiero kaj ambicio, kaj ĝojas pro tiuj, kiuj havas kiel efikon la mallongigon de via provotempo.”

Ĉar ili scias, ke la enkorpa vivo estas pasema kaj ke la ĉagrenoj, ĝin akompanantaj, estas rimedoj, kiujn havas la homo por atingi pli bonan staton, tial la Spiritoj pli afliktiĝas pro la moralaj kaŭzoj, nin tenantaj malproksime de tiu stato, ol pro niaj fizikaj suferoj, kiuj estas nur momentaj. La Spiritoj konsideras ne tre gravaj la suferojn, kiuj tuŝas nur niajn mondajn ideojn, same kiel ni koncerne la bagatelajn ĉagrenojn de nia infanaĝo.

La Spirito, kiu vidas en la ĉagrenoj de la vivo rimedon por nia progreso, konsideras tiujn la momenta krizo, kiu savos la malsanulon. Li partoprenas en niaj suferoj, kiel ni en tiuj de niaj amikoj; sed, ĉar li vidas la aferojn el pli alta vidpunkto, li ilin taksas en maniero malsama ol ni; la bonaj Spiritoj relevas nian kuraĝon pro intereso pri nia estonteco, sed la malbonaj nin ekscitas ĝis malespero, celante kompromiti nian venontan situacion.

488. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj , nin antaŭintaj en la transtomba vivo, simpatias kun ni pli, ol la Spiritoj fremdaj al ni?

“Sendube, kaj ili ofte protektas vin kiel Spiritoj, laŭ sia povo.”

—Kaj, ĉu ilin tuŝas la amo, kiun ni portas plu por li?

“Ĝi ilin profunde tuŝas, sed, aliflanke, ili forgesas tiujn, kiuj ilin forgesas.”