Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj

489. Ĉu estas Spiritoj, sin dediĉantaj aparte al ĉiu individuo por lin protekti?

“Jes, la spirita frato; li estas tiu, kiun vi nomas la bona Spirito aŭ la bona genio.”

490. Kion oni devas kompreni kiel gardantan anĝelon?

“Altrangan protektantan Spiriton.”

491. Kiu estas la misio de la protektanta Spirito?

“Tiu sama, kia tiu de patro por siaj filoj: konduki sian protektaton sur la bona vojo, helpi lin per siaj konsiloj, lin konsoli ĉe liaj ĉagrenoj, subteni lian kuraĝon ĉe la suferoj de la vivo.”

492. Ĉu la protektanta Spirito sin donas al la persono de post ties naskiĝo?

“De post ties naskiĝo ĝis ties morto, kaj, ofte, post ties morto, la protektanto lin sekvas dum la spirita vivo kaj eĉ dum pluraj enkorpaj ekzistadoj, ĉar tiuj ĉi estas nur tre maldaŭraj fazoj kompare kun la vivo de la Spirito.”

493. Ĉu la misio de la protektanta Spirito estas memvola aŭ deviga?

“Tia Spirito estas devigita prizorgi vin, ĉar li ja akceptis tiun taskon, sed li elektas laŭvole la estulojn, kun kiuj li simpatias. Por unuj, ĝi estas plezuro; por aliaj, misio aŭ devo.”

— Ĉar li sin ligas al iu persono, ĉu tiu Spirito rezignas tial protekti aliajn individuojn?

“Ne, sed tiujn li protektas en malpli sindona maniero.”

494. Ĉu la protektanta Spirito estas fatale ligita al la estulo, konfidita al lia gardo?

“Okazas ofte, ke iuj Spiritoj lasas tiun pozicion, por plenumi plurajn misiojn, sed tiam aliaj ilin anstataŭas.”

495. Ĉu la protektanta Spirito iafoje ne forlasas sian zorgaton, kiam ĉi tiu ribelas kontraŭ liaj konsiloj?

“Li foriĝas, kiam li vidas, ke liaj konsiloj estas vanaj, kaj kiam li konstatas, ke lia zorgato pli volonte ricevas la influon de malsuperaj Spiritoj; sian zorgaton li neniam forlasas, kaj ĉiam al li parolas, sed la homo ŝtopas al si la orelojn. La protektanto revenas tuj, kiam alvokita.

“Jen doktrino, kiu, pro siaj ĉarmo kaj dolĉeco, devus konverti la plej nekredemajn homojn: la doktrino pri la gardantaj anĝeloj. Pensi, ke vi havas ĉiam ĉe vi estulojn superajn ol vi, ĉiam pretajn vin konsili, vin kuraĝigi helpi vin surgrimpi la krutan monton de bono; scii, ke ili estas amikoj pli certaj kaj sindonaj, ol la plej intimaj amikoj, kiujn vi povus ekhavi sur la Tero; ĉu ĝi ne estas tre konsolanta ideo? Tiuj estuloj troviĝas tie laŭ ordono de Dio, kiu ilin starigis ĉe vi; pro amo al Li ili tie restadas kaj plenumas sian belan, kvankam penigan, mision. Kie ajn vi estas, tie estas ja via gardanta anĝelo ĉe vi: en karceroj, en hospitaloj, en diboĉejoj, en via soleco, nenio disigas vin je tiu amiko, kiun vi ne povas vidi, sed el kiu via animo ricevas la plej dolĉan admonojn kaj aŭdas saĝajn konsilojn.

“Ha, se vi pli bone konus tiun veraĵon! Kiel ofte ĝi vin helpus ĉe viaj krizaj momentoj; kiom da fojoj ĝi vin forsavus de malbonaj Spiritoj! Sed, en la granda tago, tiu bonanĝelo al multaj el vi diros: “Ĉu mi ne diris al vi tion? Sed vi ĝin ne faris; ĉu mi ne montris al vi la abismon? Sed vi vin ĵetis en ĝin; ĉu mi ne igis vian konsciencon aŭdi la voĉon de vero? kaj, ĉu vi ne obeis la konsilojn de mensogo?” Ha! Demandu viajn gardanĝelojn; starigu inter vi kaj ili tiun dolĉan intimecon, regantan inter bonaj amikoj. Ne ekpensu kaŝi de ili ion ajn, ĉar ili vidas per la okuloj de Dio, kaj vi ne povas ilin trompi. Pensu pri la estonteco; penu antaŭeniri dum ĉi tiu vivo, kaj viaj suferoj estos malpli daŭraj, viaj ekzistadoj estos pli feliĉaj. Nu, fratoj, kuraĝon! Forĵetu, unu fojon por ĉiam, la antaŭjuĝojn kaj la kaŝitajn pensojn; ekpaŝu sur la nova vojo, etendiĝanta antaŭ vi; iradu, iradu! vi havas gvidantojn, sekvu ilin; la celon vi ne povos maltrafi, ĉar tiu celo estas Dio mem.

“Al tiuj, kiuj kredus neeble, ke vere altrangaj Spiritoj altrudus al si tiel penigan kaj ĉiumomentan taskon, ni diros, ke ni influas viajn animojn, eĉ se multajn milionojn da mejloj ni staras for de vi; por ni, la spaco estas kiel nenio, kaj, kvankam ni loĝas alian mondon, tamen niaj Spiritoj konservas ligitecon kun la via. Ni ĝuas kvalitojn, kiajn vi ne povas kompreni; sed estu certaj, ke Dio ne trudis al ni taskon superan al niaj fortoj, kaj ne forlasis vin, sur la Tero, solaj, sen amikoj kaj protekto. Ĉiu gardanĝelo havas sian protektaton, kiun li prizorgas, kiel patro sian infanon: li estas feliĉa, vidante sian idon sur la bona vojo, kaj malĝojas, kiam liaj konsiloj ne estas ĝuste komprenataj.

“Ne timu lacigi nin per viaj demandoj: kontraŭe, penu esti ĉiam en rilato kun ni; tiel vi estos pli fortaj kaj pli feliĉaj. Ĝuste tiuj komunikaĵoj de ĉiu homo kun sia familiara Spirito faras ĉiujn homojn mediumoj, mediumoj hodiaŭ nekonataj, sed kiuj iam sin evidente montros kaj disiros, kiel senlima oceano, por subpremi nekredemon kaj neklerecon. Homoj, vi kiuj estas instruitaj, instruu; vi, talentuloj, eduku viajn fratojn. Ĉu vi scias, kiun verkon vi tiel faras? tiun de la Kristo, tiun, kiun Dio ordonas al vi. Por kio alia Li dotis vin per intelekto kaj scio, krom por tio, ke vi ilin disdonu al viaj fratoj, por ke ĉi tiuj antaŭenpaŝu sur la vojo al la eterna feliĉego?

Skta Ludoviko, Skta Aŭgusteno.

La doktrino pri la gardantaj anĝeloj, prizorgantaj siajn protektatojn malgraŭ la distanco inter la mondoj, estas neniel neverŝajna; kontraŭe, ĝi estas granda kaj superbela. Ĉu vi ne vidas, sur la Tero, patron gvidi sian filon, kvankam for de li, kaj lin helpi per siaj konsiloj, pere de korespondado?

Kio do stranga estus, ke Spiritoj povas gvidi la homojn, kiujn ili ekprenis sub sian protekton, de unu al alia mondo, se, por ili, la intermondaj distancoj estas malpli grandaj ol, sur la Tero, tiuj interkontinentaj? Ĉu ili, cetere, ne disponas je la universa fluidaĵo, interliganta la mondojn kaj faranta ĉi tiujn solidaraj, granda transportilo de la pensoj, kiel, ĉe ni, la aero transportas la sonon?

496. Ĉu la Spirito, kiu forlasas sian zorgaton kaj kiu do ne plu faras al li bonon, povas lin malutili?

“La bonaj Spiritoj neniam malutilas; tion fari ili lasas al siaj anstataŭantoj; tiam vi kulpigas la sorton pro la malfeliĉaĵoj, vin frakasantaj, kaj tamen vi mem estas la sola kulpa.”

497. Ĉu la protektanta Spirito povas lasi sian zorgaton sub la arbitro de Spirito, kiu povus tiun malutili?

“La malbonaj Spiritoj kunligiĝas, por nuligi la agadon de la bonaj; sed, se la zorgato volas, li ĉiel kunhelpas sian bonan Spiriton. La bona Spirito eble trovas aliloke iun bonvolulon, kiu bezonas helpon, kaj tiam li profitas tiun bonvolon, dum li atendas la momenton reveni al sia protektato.”

498. Ĉu la fakto, ke protektanta Spirito lasas sian zorgaton erari en la vivo, signifas, ke li ne povas kontraŭstari la malicajn Spiritojn?

“Ne tion, ke li ne povas, sed ke li ne volas; li scias, ke lia zorgato elvenos el tiuj provoj pli perfekta kaj pli instruita; li ne ĉesigas siajn konsilojn per bonaj pensoj, kiujn li inspiras, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ĉiam estas aŭdataj. Nur la malforteco, la senzorgeco kaj la fiero de la homo havigas forton al la malbonaj Spiritoj; la potenco de ĉi tiuj super vi originas nur de via nerezisto.”

499. Ĉu la protektanta Spirito staras ĉiam ĉe sia zorgato? Ĉu en neniu momento la zorgato, kvankam ne forlasita de sia protektanto, estas for de ties rigardo?

“Estas momentoj, kiam la protektanta Spirito ne bezonas stari ĉe sia zorgato.”

500. Ĉu estos iu momento, kiam la Spirito jam ne bezonas sian gardanĝelon?

“Jes: kiam li atingos tian gradon, ke li povas konduki sin mem, same kiel al lernanto ankaŭ venas tempo, kiam li jam ne bezonas instruiston; sed tio ne okazas sur via Tero.”

501. Kial la influo de la Spiritoj sur nian ekzistadon estas kaŝita, kaj kial, protektante nin, ili tion ne faras en klare perceptebla maniero?

“Se vi kalkulus je ilia apogo, vi ne agus per propra ekmovo, kaj via Spirito ne progresus. La Spirito bezonas sperton por antaŭeniri , kaj, ofte, estas necese, ke li ekhavu tiun sperton per sia propra penado; estas necese, ke li ekzercu siajn fortojn, ĉar, alie, li estus kiel infano, kiun oni neniam lasus iri sola. La agado de la Spiritoj, dezirantaj al vi bonon, estas ĉiam tia, ke ĝi lasas al vi liberan volon; ĉar, se vi ne respondus por via konduto, vi do ne antaŭenpaŝus sur la vojo, kiu devas konduki vin al Dio. Ne vidante iun, kiu lin subtenus, la homo konfidas sian iradon al siaj fortoj mem; tamen lia gvidanto prizorgas lin kaj de tempo al tempo atentigas lin al danĝero.”

502. Ĉu la protektanta Spirito, sukcesinta konduki sian zorgaton sur la bona vojo, ricevas el tio ian profiton?

“Tio estas merito, kiu estas al li kreditita, ne nur por lia progreso mem, sed ankaŭ por lia feliĉo. Li estas feliĉa vidante, ke sukceso kronas liajn prizorgojn; li triumfas, kiel guvernisto triumfas pro la progresoj de sia edukato.”

— Kaj, ĉu li estas priresponda, kiam tio ne prosperas al li?

“Ne, ĉar li faris tion, kio de li dependis.”

503. Ĉu la protektanta Spirito, vidante sian zorgaton sur la malbona vojo, spite al siaj admonoj, ĉagreniĝas pro tio; kaj ĉu tio ne nubigas lian feliĉon?

“Li ĉagreniĝas pro la eraroj de sia zorgato kaj lin bedaŭras; sed lia ĉagreno ne similas la korprematecon de iu patro sur la Tero, ĉar li scias, ke tiuj faletoj estas ripareblaj kaj ke tio, kio ne estas farita hodiaŭ, estos farita morgaŭ.”

504. Ĉu ni povas ĉiam scii la nomon de nia protektanta Spirito aŭ gardanĝelo?

“Kiel vi volas scii nomojn, ne ekzistantajn por vi? Ĉu vi do pensas, ke ekzistas nur Spiritoj konataj de vi?”

— Kiel do lin alvoki, se oni lin ne konas?

“Nomu lin, kiel ajn vi volas: elektu nomon de Supera Spirito, por kiu vi portas simpation aŭ plej altan respekton; via protektanta Spirito alkuros al vi, ĉar ĉiuj bonaj Spiritoj estas fratoj kaj sin reciproke helpas.”

505. Ĉu la protektantaj Spiritoj, kiuj sin prezentas kun konataj nomoj, estas ja ĉiam la Spiritoj, kiuj estis tiel nomataj?

“Ne, sed Spiritoj, ĝuantaj iliajn simpatiojn kaj, ofte, venantaj laŭ ilia ordono. Ĉar vi bezonas iun nomon, tial ili alprenas iun, kiu indas vian fidon. Kiam vi ne povas mem plenumi iun mision, vi kutime irigas personon, kiu agas en via nomo.”

506. Kiam ni estos en la spirita vivo, ĉu ni rekonos nian protektantan Spiriton?

“Jes, ĉar ofte vi lin konis, antaŭ ol enkarniĝi.”

507. Ĉu ĉiuj protektantaj Spiritoj apartenas al la klaso de la Superaj Spiritoj? Ĉu kelkaj el ili povas esti mezklasaj? Ĉu, ekzemple, patro povas fariĝi la protektanta Spirito de sia filo?

“Jes, sed protekto kondiĉas certan gradon da supereco, kaj plian povon aŭ virton donacitan de Dio. Patro, kiu protektas sian filon, povas esti mem helpata de pli altranga Spirito.”

508. Ĉu la Spiritoj, foririntaj de ĉi tiu mondo en favoraj kondiĉoj, povas ĉiam protekti tiujn, kiujn ili amas kaj kiuj ilin postvivas? 

“La povo de tiuj Spiritoj estas ne tre alta; ilia pozicio ne ĉiam havigas al ili tutan liberecon de agado.”

509. Ĉu la homoj, ankoraŭ en stato sovaĝa aŭ de morala malsupereco, havas ankaŭ siajn protektantajn Spiritojn? Kaj en ĉi tiu okazo, ĉu tiuj protektantoj estas tiel altrangaj, kiel tiuj de la tre progresintaj homoj?

“Ĉiu homo havas ĉe si Spiriton, kiu lin prizorgas; sed la misioj rilatas kun sia celo. Al infano, komencanta lerni legadon, vi ne donas profesoron pri filozofio. La grado da progreso de la familiara Spirito estas konforma al tiu de la protektata Spirito. Same kiel vin prizorgas iu Supera Spirito, tiel vi povas, viavice, esti la protektanto de alia malsupera al vi; kaj la progresoj, kiujn vi lin helpos fari, utilos por via plialtiĝo. Dio postulas de Spirito nenion pli, ol tion rilatan al ties naturo kaj nivelo.”

510. Kiam patro, Spirito prizorganta sian idon, enkarniĝas, ĉu li ĉi tiun prizorgos plu?

“Tio estas pli malfacila; sed, ĉe momento de libereco, li petas Spiriton, kun kiu li simpatias, ke tiu lin helpu ĉe tiu misio. Cetere, la Spiritoj akceptas nur misiojn, kiujn ili povas tute elplenumi.” 

“La enkarniĝinta Spirito, precipe en la mondoj, kie la ekzistado estas materieca, estas tro katenita al la korpo, por povi sin tute dediĉi, tio estas, persone prizorgi alian; tial, tiuj ne sufiĉe altrangaj estas, siavice, helpataj de Spiritoj al ili superaj, tiel ke, se unu, pro ia motivo, tion ne faras, li estas anstataŭata de alia.”

511. Ĉu, krom la protektanto, ne estas ankaŭ iu malbona Spirito ligita al ĉiu homo, por lin enpuŝi en malbonon kaj havigi al li okazon heziti inter la farado de bono kaj tiu de malbono?

“Ligita ne estas la ĝusta vorto. Estas ja vere, ke la malbonaj Spiritoj penas deturni nin de la bona vojo, ĉiam, kiam ili trovas oportunan okazon; sed, kiam unu el tiuj sin alligas al iu homo, li tion faras propramove, ĉar li esperas esti aŭdata; ekflagras, tiam, inter bono kaj malbono, batalo, en kiu venkas tiu, al kiu la homo cedas.”

512. Ĉu ni povas havi plurajn protektantajn Spiritojn?

“Ĉiu homo havas ĉe si pli aŭ malpli altrangajn Spiritojn, kiuj kun li simpatias, lin amas kaj por li interesiĝas, kiel ankaŭ aliajn, kiuj lin kunhelpas en la farado de malbono.”

513. Ĉu la simpatiantaj Spiritoj agas por misio?

“Iafoje ili plenumas provizoran mision, sed plej ofte ili estas altirataj de simileco de pensoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono.”

— Ĉu de tio, laŭŝajne, rezultas, ke la simpatiantaj Spiritoj povas esti bonaj aŭ malbonaj?

“Jes; la homo, kia ajn estas lia karaktero, ĉiam trovas Spiritojn, kiuj kun li simpatias.”

514. Ĉu la familiaraj Spiritoj estas tiuj samaj, kiujn ni nomas simpatiantaj kaj protektantaj Spiritoj?

“Estas multe da nuancoj en la protekto kaj en la simpatio; nomu ilin kiel vi volas. La familiara Spirito

estas, pli ĝustadire, la hejma amiko.”

El la supra faritaj klarigoj kaj el la observoj pri la naturo de la Spiritoj, sin alligantaj al la homo, oni povas tiri jenajn konkludojn:

La protektanta Spirito, gardanta anĝelo aŭ bona genio estas Spirito, havanta kiel mision akompanadi la homon dum ties vivo kaj helpi ties progresadon; li apartenas al rango ĉiam supera al tiu de la protektato.

La familiaraj Spiritoj aliĝas al iuj personoj per pli aŭ malpli daŭraj ligiloj, celante esti utilaj al ili, en la limoj de sia povo, cetere ofte negranda; ili estas bonaj, sed iafoje nemulte progresintaj kaj eĉ iom frivolaj; ili volonte okupiĝas pri la detaloj de la intima vivo kaj agas nur laŭ ordono aŭ permeso de la protektantaj Spiritoj.

La simpatiantaj Spiritoj estas tiuj, kiujn ni altiras per niaj apartaj inklinoj kaj per ia simileco de gustoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono. La daŭro de iliaj rilatoj kun ni preskaŭ ĉiam dependas de la cirkonstancoj.

La malbona genio estas neperfekta aŭ malica Spirito, kiu sin alkroĉas al la homo por deturni ĉi tiun de la bono, sed kiu agas propravole, kaj ne por misio. Lia alligiteco estas kunrilata kun la pli aŭ malpli granda facileco, kiun li trovas ĉe la individuo. Ĉi tiu ĉiam libere decidas mem lin aŭdi aŭ forpuŝi.

515. Kion ni pensu pri personoj, kiuj laŭŝajne alligiĝas al iuj homoj, por ilin fatale enpuŝi en perdon, aŭ por ilin gvidi sur la vojo de bono?

“Iuj personoj ja influas aliajn per kvazaŭa sorĉo, kiu ŝajnas nekontraŭebla. Kiam tio okazas en la direkto de malbono, ĝi estas faro da malbonaj Spiritoj, kiuj uzas la servon de enkarniĝintaj, ankaŭ malbonaj, Spiritoj, por pli bona subjugigo. Dio permesas tion por via elprovo.”

516. Ĉu nia bona kaj nia malbona genioj povus enkarniĝi, por nin akompani dum la vivo, en pli rekta maniero?

“Tio okazas kelkafoje; sed pli ofte ili komisias por tiu tasko aliajn enkarniĝintajn Spiritojn, kun kiuj ili simpatias.”

517. Ĉu estas Spiritoj, sin alligantaj al tuta familio por ĝin protekti?

“Iuj Spiritoj alligiĝas al la anoj de sama familio, komune vivantaj kaj kunigitaj per amo; sed ne kredu, ke Spiritoj protektus la fierecon de la rasoj.”

518. Ĉar al la individuoj la Spiritoj estas altirataj pro sia simpatio, ĉu al kolektoj da individuoj ili estas ankaŭ altirataj pro apartaj kaŭzoj?

“La Spiritoj iras prefere tien, kie estas aliaj al ili similaj; tie ili troviĝas pli komforte kaj estas pli certaj, ke ili estas aŭdataj. La homo altiras al si la Spiritojn laŭ siaj inklinoj, ĉu li estas sola aŭ li formas kolektivon, kiel socio, urbo aŭ popolo. Estas do socioj, urboj kaj popoloj, prizorgataj de pli aŭ malpli altrangaj Spiritoj, laŭ la karaktero kaj la pasioj, tie superregantaj. La neperfektaj Spiritoj foriras de tiuj, kiuj ilin kontraŭstaras; el tio rezultas, ke la morala pliperfektiĝo de la kolektivoj, kiel tiu de la individuoj, emas forpeli la malbonajn kaj altiri la bonajn Spiritojn; ĉi tiuj inspiras kaj nutras ĉe la amasoj la senton de bono, same kiel aliaj povas tien enblovi trivialajn pasiojn.”

519. Ĉu la amasoj da individuoj, kiaj socioj, urboj kaj nacioj, havas siajn apartajn protektantajn Spiritojn?

“Jes, ĉar tiuj amasoj estas kolektivoj, irantaj al komuna celo kaj do bezonantaj superan direktadon.”

520. Ĉu la protektantaj Spiritoj de la kolektivoj estas pli altrangaj ol tiuj, kiuj ligiĝas al la individuoj?

“Ĉio estas konforma al la progresostadio, tiel de la kolektivoj kiel de la individuoj.”

521. Ĉu kelkaj Spiritoj povas kunhelpi por la progresado de la artoj, protektante la homojn, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj?

“Ekzistas apartaj protektantaj Spiritoj, kiuj helpas tiujn, kiuj ilin elvokas, se ili opinias tiujn personojn indaj je ilia favoro; sed, kion vi volas, ke ili faru al homoj, havantaj pri si falsan opinion? Ili ne igas la blindulojn vidi, nek la surdulojn aŭdi.”

La antikvuloj faris el tiuj Spiritoj apartajn diojn; la Muzoj estis nenio alia ol alegoria personigo de la protektantaj Spiritoj de sciencoj kaj artoj, kaj la protektantajn Spiritojn de la familio ili nomis “lares” (En la latina kaj portugala lingvoj, “hejmo” estas lar, pl . lares – La Trad.)  aŭ hejmaj dioj. En la modernaj socioj, la artoj, industrioj, urboj kaj landoj havas siajn patronojn, kiuj estas ja Superaj Spiritoj, sed kun aliaj nomoj.

Ĉar ĉiu homo havas siajn simpatiantajn Spiritojn, tial rezultas, ke, en la kolektivoj, la plimulto de tiaj Spiritoj rilatas kun la plimulto de la individuoj; ke la fremdaj Spiritoj estas tien altirataj de la identeco de gustoj kaj de pensoj; unuvorte, ke tiuj kolektoj kiel ankaŭ la individuoj, estas pli aŭ malpli bone ĉirkaŭitaj, helpataj kaj influataj, laŭ la pensoj de la amaso.

Ĉe la popoloj, la faktoroj, altirantaj la Spiritojn, estas la moroj, la kutimoj, la superreganta karaktero, precipe la leĝoj, ĉar la karaktero de iu nacio troviĝas en ties leĝoj. La homoj, kiuj surtronigas justecon en sia medio, kontraŭbatalas la influon de la malbonaj Spiritoj. Ĉie, kie la leĝoj ordonas maljustaĵojn, kontraŭajn al humaneco, la bonaj Spiritoj estas malpli multaj; kaj la malbonaj, tien alkurantaj, nutras ĉe la popolo ties proprajn ideojn kaj paralizas la bonajn influojn, perditajn en la amaso, kiel spiko izolita meze de rubusujoj. Per studado de la moroj de la popoloj aŭ de iu ajn kolekto da homoj, estas do facile fari al si ideon pri la kaŝita loĝantaro, enmiksiĝanta en ties pensojn kaj agojn.