Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo

525. Ĉu la Spiritoj havas ian influon sur la okazojn de la vivo?

“Certe, ĉar ili vin konsilas.”

— Ĉu tiu influo estas plenumata en alia maniero ol per la pensoj, kiujn ili inspiras al ni, tio estas, ĉu ili havas ian rektan agadon ĉe la efektivigo de la aferoj?

“Jes, sed ili neniam agas ekster la naturaj leĝoj.”

Ni erare prezentas al ni, ke la agado de la Spiritoj sin manifestas nur per eksterordinaraj fenomenoj; ni volus, ke ili venu al ni kun mirakloj, kaj ni ilin reprezentas ĉiam, kvazaŭ ili havus magian vergeton en la mano. Sed tiel ne okazas; jen kial ilia agado ŝajnas al ni kaŝita kaj kial tio, kio fariĝas per ilia helpo, ŝajnas al ni tute natura. Ekzemple, ili povas okazigi renkontiĝon de du homoj, kiuj ŝajne renkontis unu la alian pro nura hazardo; inspiri al iu persono la ideon pasi tra difinita loko; atentigi lin al iu punkto, se tiu rigardo havigos tion, kion ili deziras, ktp.; resume, ilia interhelpo fariĝas en tia maniero, ke la homo, kredante obei nur sian ekmovon mem, ĉiam tenadas sian liberan volon.

526. Ĉar la Spiritoj kapablas agi sur la materion, ĉu ili povas naski difinitajn efikojn por la realigo de iu okazaĵo? Ekzemple: iu homo devas morti; li supreniras ŝŝupetaron, ĉi tiu rompiĝas kaj la homo mortas; ĉu la ŝtupetaro rompiĝis per influo de la Spirtoj, por ke estu plenumita la destino de tiu homo?

“Estas ja vere, ke la Spiritoj agas sur la materion, sed nur por plenumi la naturajn leĝojn, ne por ĉi tiujn nuligi per la okazigo, en difinita momento, de fakto neatendita kaj kontraŭa al tiuj leĝoj. Rilate vian ekzemplon, la ŝtupetaro rompiĝis, ĉar ĝi estis vermokonsumita aŭ ne estis sufiĉe fortika, por elporti la pezon de la homo; se tiu homo estis destinita morti pro tiu kaŭzo, la Spiritoj povus inspiri al li la penson supreniri la ŝtupetaron, kiu, sub lia pezo, rompiĝos; tiam, la morto estos tute natura efiko, kaj nenia miraklo estas necesa por tiu celo.”

527. Ni ekprenu alian ekzemplon, kie la natura stato de la materio neniel partoprenas. Iu homo devas morti de fulmobato; li rifuĝas sub arbon, fulmo krakas kaj lin mortigas. Ĉu la Spiritoj eble elvokis la fulmon kaj ĉi tiun direktis sur la homon?

“Tio estas la sama afero. La fulmo falis sur tiun arbon kaj ĉe tiu momento, ĉar tiel devus okazi laŭ la naturaj leĝoj, ne pro tio, ke la homo staris sub la arbo; sed al la homo estis inspirata la ideo rifuĝi sub la arbon, kiun la fulmo frapos; la arbo estus nepre frapita de la fulmo, sendepende de tio, ĉu la homo estus, aŭ ne, sub ĝi.”

528. Malbone intencanta homo direktas ĵetaĵon kontraŭ iun personon, sed la ĵetaĵo ĉi tiun ne trafas. Ĉu bonfarema Spirito povus esti deturninta la objekton?

“Se la persono ne devas esti vundita, bonfarema Spirito inspiros al li la penson sin deturni, aŭ povos ankaŭ konfuzi lian malamikon, tiel, ke ĉi tiu ne ĝuste celu; ĉar, de post la momento, kiam ĝi ekmoviĝis, la ĵetaĵo nepre sekvos sian direkton.”

529. Kion ni pensu pri la sorĉitaj kugloj, pri kiuj iuj legendoj parolas kaj kiuj fatale trafas sian celon?

“Tio estas nura imagaĵo; la homo amas la miregindaĵojn kaj sin ne kontentigas kun tiuj de la Naturo.”

— Ĉu la Spiritoj, direktantaj la okazojn de la vivo, povas esti malhelpataj de aliaj, dezirantaj la kontraŭon?

“Kion Dio volas, tio nepre okazas; se estas iu malfruo aŭ malhelpo, tiu fariĝas laŭ Lia volo.”

530. Ĉu la frivolaj aŭ mokemaj Spiritoj ne povas starigi tiujn negravajn malhelpojn, kiuj kontraŭas niajn intencojn kaj embarasas niajn antaŭvidojn; unuvorte, ĉu estas ili la aŭtoroj de la vulgare tiel nomataj ĉikanetoj de la homa vivo?

“Ili plezuras pro tiaj turmentetoj, kiuj estas por vi elprovoj, per kiuj via pacienco ekzerciĝas; sed ili rezignas, konstatante sian malsukceson. Tamen ne estus juste nek ĝuste fari ilin respondaj por ĉiaj baroj, kiujn vi renkontas; tiujn ofte starigas precipe via nesingardemo; se via teleraro rompiĝas, tio estas prefere rezultato de via mallerteco, ol de ia influo de Spiritoj.”

— Ĉu la Spiritoj, elvokantaj ĉikanojn, agas instigite de persona malfavoremo, aŭ ĉu ili atakas la unuan homon antaŭ ili, sen ia difinita motivo, nur pro malicemo?

“Okazas ambaŭ faktoj; iafoje ili estas malamikoj, kiujn vi faris dum ĉi tiu aŭ alia vivo kaj kiuj vin persekutas; aliajn fojojn, ne estas motivo por tia konduto.”

531. Ĉu la malfavoremo de la homoj, kiuj faris al ni malbonon en ĉi tiu mondo, estingiĝas kun ties enkorpa vivo?

“Ili ofte rekonas sian maljustecon kaj la malbonon, kiun ili faras; sed, ankaŭ ofte, ili vin persekutas per sia malamikeco, se Dio tion permesas, por vin plu elprovadi.”

— Ĉu oni povas meti finon al tiu stato, kaj per kia rimedo?

“Jes, oni povas preĝi por ili; fari al ili bonon repage de malbono; ili fine komprenos siajn erarojn. Cetere, se oni scias stari super iliaj intrigoj, ili rezignas, vidante, ke ili neniom sukcesas.”

La sperto pruvas, ke iuj Spiritoj daŭrigas plu sian venĝon en sekvanta ekzistado, kaj ke oni tiel elpagas, pli aŭ malpli frue, la malutilojn, kiujn oni faris kontraŭ iu.

532. Ĉu la Spiritoj havas la povon deturni la malbonaĵojn for de iuj personoj kaj altiri al ĉi tiuj prosperon?

“Ne tute, ĉar kelkaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco; sed ili povas mildigi viajn dolorojn, donante al vi paciencon kaj rezignacion.

“Sciu ankaŭ, ke ofte dependas de vi tiujn malbonaĵojn forklini aŭ, almenaŭ, malpliakrigi; Dio dotis vin per intelekto, por ke vi ĝin uzu, kaj precipe pro tio la Spiritoj venas helpe al vi, kun inspirado de favoraj pensoj; sed ili helpas nur tiujn, kiuj scias helpi sin mem; ĉi tiu estas la senco de jenaj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi. (Mateo, ĉap. 7, par. 7. — La Trad.)

“Sciu, plie, ke tio, kio ŝajnas al vi malbono, ne ĉiam estas malbono; ofte devas veni de ĝi bono, kiu estos pli granda ol la malbono; kaj tion vi ne komprenas, ĉar vi pensas nur pri la nuna momento aŭ pri via persono mem.”

533. Ĉu la Spiritoj povas doni la favorojn de la riĉeco al iu, kiu tiujn petas de ili?

“Kelkafoje, kiel provon; sed ili ofte rifuzas tiujn favorojn, same kiel oni ne kontentigas infanon pri senpripensa peto.”

— Ĉu tiuj favoroj estas donataj de la bonaj aŭ de la malbonaj Spiritoj?

“De unuj kaj de aliaj; tio dependas de la intenco; sed plej ofte tiujn favorojn havigas la Spiritoj, dezirantaj treni vin en malbonon kaj trovantaj, por tiu celo, facilan rimedon en la plezuroj, kiujn la riĉeco ĝuigas.”

534. Kiam la malhelpoj ŝajnas fatale kontraŭi niajn projektojn, ĉu ilin kaŭzas la influo de iu Spirito?

“Kelkafoje Spiritoj, sed aliajn fojojn, ja pli ofte, via nekapablo. La pozicio kaj la karaktero tre influas. Se vi obstinas sur vojo, kiu ne estas la via, la Spiritoj havas kun tio nenion komunan: via malbona genio estas vi mem.”

535. Kiam io feliĉa okazas al ni, ĉu ni danku nian protektantan Spiriton?

“Danku, super ĉiuj, Dion, sen kies permeso nenio fariĝas, kaj poste la bonajn Spiritojn, Liajn adjutantojn.”

— Kio okazus, se ni ilin ne dankus?

“Tio, kio okazas al la sendankuloj.”

— Tamen estas homoj, kiuj ne petas nek dankas, kaj al kiuj ĉio prosperas...

“Jes, sed atendu la finon; ili pagos tre kare tiun nedaŭran feliĉon, kiun ili ne indas; ĉar, ju pli multe ili ricevis, des pli multe ili devos iam redoni.”