Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj

536. Ĉu la grandaj naturaj fenomenoj, tiuj, kiujn vi konsideras malordo de la elementoj, devenas de hazardaj kaŭzoj aŭ havas, senescepte, providencan celon?

“Ĉio havas pravon de ekzisto, ĉar nenio okazas sen permeso de Dio.”

— Ĉu tiuj fenomenoj celas ĉiam la homon?

“Iafoje ili ekestas, celante rekte la homon; sed, plej ofte, ili celas nur la restarigon de la ekvilibro kaj de la harmonio inter la fizikaj fortoj de l’ Naturo.”

— Ni perfekte konceptas, ke la volo de Dio estas la primara kaŭzo, ĉe tiu ĉi kiel ĉe ĉiuj aferoj; sed, ĉar ni scias, ke la Spiritoj agas sur la materion kaj estas la perantoj de la volo de Dio, tial ni demandas, ĉu kelkaj el ili ne influas sur la elementojn por ĉi tiujn eksciti, kvietigi aŭ direkti?

“Evidente; ne povus esti alie; Dio ne agas mem sur la materion; Li havas sindonajn perantojn sur ĉiuj ŝtupoj de la monda hierarkio.”

537. La mitologio de la antikvuloj estis tute fondita sur la spiritismaj ideoj, kun la diferenco, ke la antikvuloj rigardis la Spiritojn kiel diojn; nu, ili prezentas al ni tiujn diojn aŭ Spiritojn kun specialaj atributoj: iuj prenis sur sin la regadon de la ventoj, aliaj, de la fulmo, ankoraŭ aliaj la direktadon de la vegetaĵaro, ktp. Ĉu tiu kredo estis senfundamenta?

“Ne; ĝi havas fundamenton, tamen ĝi neniel atingas la tutan veron.”

— Ĉu, pro sama motivo, povus do ekzisti Spiritoj, kiuj loĝus la internon de la Tero kaj direktus la geologiajn fenomenojn?

“Tiuj Spiritoj ne loĝas ĝustadire la Teron, sed direktas tiujn fenomenojn, laŭ siaj fakoj. Iam vi ekhavos la klarigon pri ĉiuj tiuj fenomenoj, kaj tiam vi ilin pli bone komprenos.”

538. Ĉu la Spiritoj, direktantaj la naturajn fenomenojn, konsistigas apartan kategorion en la spirita mondo? Cu ili estas apartaj estuloj aŭ Spiritoj, kiuj iam enkarniĝis, kiel ni?

“Kiuj iam enkarniĝis aŭ enkarniĝos.”

— Ĉu tiuj Spiritoj apartenas al la superaj aŭ la malsuperaj ordoj de la spirita hierarkio?

“Tio dependas de ilia pli aŭ malpli materiala aŭ intelekta rolo: unuj ordonas, aliaj obeas; tiuj, kiuj plenumas materialajn aferojn, estas ĉiam malaltrangaj, tiel ĉe la Spiritoj, kiel ĉe la homoj.”

539. Ĉu dum la fariĝo de fenomenoj, ekzemple, dum ŝtormoj, agas unu sola Spirito aŭ kolekto da Spiritoj?

“Multnombra kolekto da ili.”

540. Ĉu la Spiritoj, agantaj sur la naturajn fenomenojn, tion faras konscie, laŭ sia libera volo, aŭ laŭ instinkta aŭ senpripensa ekmovo?

“En malsamaj manieroj. Ni faru komparon: prezentu al vi tiujn miriadojn da bestetoj, kiuj iom post iom elkreskigas el la maro insulojn kaj arkipelagojn; ĉu vi kredas, ke en tio ne estas ia providenca celo kaj ke tiu aliiĝo de la globosupraĵo ne estas necesa al la ĝenerala harmonio? Tamen tiun laboregon faras mikroskopaj bestetoj, kiuj, samtempe kiam ili kontentigas siajn vivbezonojn, estas, senkonscie, iloj de Dio. Nu, en sama maniero la Spiritoj, eĉ la malplej progresintaj, estas utilaj al la tuto; dum ili faras sian provon sur la vivoscenejo, kaj antaŭ ol plene konscii siajn farojn kaj havi liberan volon, ili kunhelpas por iuj fenomenoj, kies senkonsciaj faktoroj ili estas; ili komence plenumas; poste kiam ilia intelekto estos pli elvolviĝinta, ili ordonos kaj direktos la aferojn de la materia mondo. Tiel, ĉio estas utila, ekde la primitiva atomo ĝis la ĉefanĝelo, kiu ankaŭ komenciĝis de la atomo; mirinda leĝo de harmonio, kies tutaĵon via malvasta spirito ne povas ĉirkaŭpreni.”