Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Kontraktoj

549. Ĉu estas io vera pri la tiel nomataj kontraktoj kun la malbonaj Spiritoj?

“Ne, ne ekzistas tiaj kontraktoj, sed simpatio de malica temperamento por malbonaj Spiritoj. Ekzemple: vi volas turmenti vian najbaron, sed ne scias, kiel tion fari; vi do alvokas malsuperajn spiritojn, kiuj, kiel vi, volas nur malbonon, kaj kiuj, por vin helpi, volas, ke ankaŭ vi kunhelpu ilin por iliaj pereigaj intencoj; sed el tio ne sekvas, ke via najbaro ne povas sin liberigi de ili per kontraŭa sorĉa elpelo kaj per sia volo. Tiu, kiu volas plenumi malbonan faron, petas, pro tio mem, malbonajn Spiritojn pri helpo; li estas de tiam devigita ilin servi, kiel ili servas tiun personon, ĉar ili ankaŭ bezonas ties helpon, kiel ilon de la malbono, kiun ili intencas fari. Nur en tio konsistas la kontrakto.”

La dependeco, en kiu la homo iafoje troviĝas, de la malsuperaj Spiritoj, venas de lia sindoneco al la malbonaj pensoj inspirataj de ili, kaj ne de ia ajn interkonsento inter li kaj tiuj Spiritoj. Tia interkonsento estas alegorio, reprezentanta la simpation de malbona temperamento por malicaj Spiritoj.

550. Kiu estas la senco de la fantaziaj legendoj, laŭ kiuj individuoj vendas sian animon al Satano, por de ĉi tiu ekhavi certajn favorojn?

“Ĉiaj fabeloj entenas instruon kaj moralan signifon; via eraro kuŝas sur tio, ke vi ilin interpretas laŭlitere. Tiu estas ankaŭ alegorio, kiu povas esti klarigita jene: homo, kiu elvokas Spiritojn por kunhelpo, por de ili ricevi riĉecon aŭ iun alian favoron, murmuras kontraŭ la Providenco; li rezignas la mision, kiun li ricevis, kaj la suferojn, kiujn li devas travivi sur la Tero, kaj li do nepre elportos, en estonta vivo, la sekvojn de tiu rezigno. Tio ne rezultigas, ke lia animo estas destinita por ĉiam al pereo; sed, ĉar, anstataý liberiĝi de la materio, li pli kaj pli al ĝi alkroĉiĝas, tial, la plezurojn, kiujn li ĝuos sur la Tero, li ne ĝuos en la mondo de la Spiritoj; tio daŭras, ĝis li elaĉetos siajn erarojn per novaj suferoj, eble pli grandaj kaj pli penigaj. Pro sia amo al la materiaj plezuroj, li sin metas sub la arbitron de malpuraj Spiritoj; tio estas ja senparola kontrakto, kiu trenas lin en perdon, sed kiun li facile rompos per kunhelpo de bonaj Spiritoj, se li tion firme volas.”