Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj.

551. Ĉu malica homo, helpate de malbona Spirito al li alligita, povas malutili al sia proksimulo?

“Ne; Dio tion ne permesus.”

552. Kion ni pensu pri la kredo je la povo, kiun iuj personoj havus, antaŭdiri sortojn?

“Iuj personoj havas tre grandan magnetan potencon, kiun ili misuzas, se ilia Spirito estas malbona, kaj tiam ili povas esti helpataj de aliaj malicaj Spiritoj; sed ne kredu tiun supozan magian potencon, kiu ekzistas nur en la imagemo de homoj superstiĉaj kaj nekonantaj la verajn leĝojn de la Naturo. La okazoj rakontataj estas faktoj naturaj, neĝuste observataj kaj, precipe, miskomprenataj.”

553. Kiu povas esti la efiko de formuloj kaj rimedoj, per kiuj iuj personoj flatas al si disponi je la volo de la Spiritoj?

“Ties efiko estas ridindigi tiujn personojn, se ili agas sincere; en la kontraŭa okazo, ili estas friponoj indaj je puno. Ĉiaj formuloj estas ĵonglaĵoj; nenia rita parolo, nenia kabala signo aŭ talismano havas ian influon sur la Spiritojn, ĉar ĉi tiuj estas altirataj nur de la penso, kaj ne de materiaj aĵoj.”

— Ĉu iuj Spiritoj ne diktis mem kabalajn formulojn?

“Jes, kelkaj Spiritoj indikas al vi signojn, strangajn vortojn, aŭ ordonas iujn agojn, per kiuj vi faras la tiel nomatajn sorĉelpelojn; sed konvinkiĝu, ke tiuj Spiritoj mokas vin kaj ekspluatas vian kredemon.”

554. Ĉu iu persono, kiu, prave aŭ malprave, fidas la tiel nomatan potencon de talismano, ne povas, pro tiu fido mem, altiri iun Spiriton; ĉar, tiam, agas la penso; la talismano estas nura simbolo, helpanta direkti la penson?

“Estas vere; sed la naturo de la altirata Spirito dependas de la pureco de la intenco kaj de la alteco de sentoj; nu, malofte homo, tiel naiva, ke li kredas la efikon de talismano, ne havas pli materialan, ol moralan celon; ĉiuokaze, tio elmontras bagatelecon kaj malfortecon de ideoj, kiuj enlasas neperfektajn kaj mokemajn Spiritojn.”

555. Kiun sencon ni atribuu al la kvalifiko sorĉisto?

“La homoj, kiujn vi tiaj nomas, estas, se sinceraj, dotitaj per iuj kapabloj, kiaj la magnetisma povo aŭ la duobla vidado; kaj, ĉar ili faras aferojn, kiujn vi ne komprenas, tial vi kredas, ke ili estas dotitaj per supernatura potenco. Ĉu viaj eminentaj scienculoj ne estas tiel ofte prenataj por sorĉistoj, en la okuloj de nekleraj homoj?”

Spiritismo kaj magnetismo havigas al ni la ŝlosilon de granda nombro da fenomenoj, pri kiuj la nekleruloj teksis nekalkuleblajn fabelojn, kie la faktoj estis troigataj de la imagemo. Perfekta konado de tiuj du sciencoj, kiuj, se tiel diri, estas unu sola, montras la realecon de la aferoj kaj ties veran kaŭzon; ĝi estas do la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la superstiĉaj ideoj, ĉar ĝi vidigas tion eblan kaj tion neeblan, tion, troviĝantan en la leĝoj de l’ Naturo, kaj tion, kio estas nura ridinda kredo.

556. Ĉu iuj personoj posedas ja la naturdoton resanigi per nura tuŝado?

“La magnetisma potenco povas atingi tiun gradon, kiam helpata de la pureco de sentoj kaj de la arda deziro fari bonon, ĉar tiam la bonaj Spiritoj kunhelpas; sed oni malfidu la manieron, kiel la aferoj estas rakontataj de tro kredemaj aŭ entuziasmaj personoj, ĉiam inklinaj vidi miregindecon ĉe plej simplaj kaj naturaj faktoj. Gardu vin ankaŭ kontraŭ tendencaj rakontoj, farataj de homoj, ekspluatantaj la kredemulojn por sia profito propra.”