Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Beno kaj malbeno

557. Ĉu beno kaj malbeno povas altiri bonon aŭ malbonon al la personoj, al kiuj ili estas direktataj?

“Dio ne aŭdas nejustan malbenon, kaj ties eldiranto fariĝas kulpa en Liaj okuloj. Ĉar ni havas du sin reciproke kontraŭantajn naturojn, nome bonon kaj malbonon, tial malbeno povas momente influi eĉ sur la materion; sed tiu influo povas fariĝi nur laŭ la volo de Dio kaj kiel ankoraŭ unu provo por tiu, kiun ĝi celas. Cetere, oni enkomune malbenas la malbonajn kaj benas la bonajn. Beno kaj malbeno neniam deturnas la Providencon for de la vojo de justeco; malbeno falas sur iun, se li estas ja malica, kaj beno kovros per sia mantelo nur tiun, kiu ĝin indas.”