Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

La mineraloj kaj la vegetaĵoj

585. Kion vi pensas pri la divido de la Naturo en tri regnojn aŭ pli bone, en du klasojn, nome, la organajn kaj la neorganajn estaĵojn? Kelkaj faras el la homa genro kvaran klason. Kiu nome el tiuj klasifikoj estas preferinda?

“Ĉiaj klasifikoj estas bonaj; tio dependas de la vidpunkto. El la materia vidpunkto, ekzistas nur organaj kaj neorganaj estaĵoj; el la morala, estas evidente kvar gradoj.”

Tiuj kvar gradoj havas ja distingiĝajn karakterojn, kvankam iliaj limoj ŝajne konfuziĝas. La inerta materio, kiu konsistigas la mineralan regnon, enhavas nur mekanikan forton; la vegetaĵoj, konsistantaj el inerta materio, estas dotitaj per vivipovo; la bestoj, konsistantaj el inerta materio, dotitaj per vivipovo, havas plie ian instinktan, limigitan intelekton, kaj konscias sian ekzistadon kaj individuecon; la homo, kun ĉio, kio estas trovata en la vegetaĵoj kaj bestoj, surperregas ĉiujn ceterajn klasojn per speciala, nedifinita intelekto, kiu havigas al li konscion pri sia estonteco, la percepton de la ekstermateriaj aferoj kaj la konon de Dio.

586. Ĉu la vegetaĵoj konscias sian ekzistadon?

“Ne, la vegetaĵoj ne pensas; ili havas nur la organan vivon.”

587. Ĉu la vegetaĵoj spertas sensacojn? ĉu ili suferas tiam, kiam ili estas stumpigataj?

“Ili ricevas fizikajn impresojn, kiuj efikas sur la materio, sed ili havas neniajn perceptojn; ili do ne spertas dolorsenton.”

588. Ĉu la forto, altiranta la vegetaĵojn unuj al aliaj, estas sendependa de ilia volo?

“Jes, ĉar ili ne pensas. Ĝi estas mekanika forto de la materio, aganta sur la materion kaj al kiu la vegetaĵoj ne povus kontraŭi.”

589. Iuj vegetaĵoj, kiaj, ekzemple, sensitivo kaj dioneo (“Dionoea muscipula”, dikotila vegetaĵo, ordo de la violaloj, genro drozera, familio de la drozeracoj. - La Trad.) havas movojn, kiuj elmontras grandan sentemecon kaj, en kelkaj okazoj, kvazaŭan volon; la dioneo havas lobojn, kiuj kaptas muŝon, eksidantan sur ĝi por ĉerpi ties sukon; ĝi ŝajne insidas kontraŭ la insekto, kiun ĝi poste mortigas. Ĉu tiuj vegetaĵoj estas dotitaj per pensokapablo? ĉu ili havas ian volon kaj formas apartan klason inter la vegetaĵa kaj la besta regno? ĉu ili estas transiĝa fazo de unu al la dua klaso?

“Ĉio estas transiĝo en la Naturo, ĝuste pro tio, ke ne ekzistas du egalaj aferoj, kvankam ĉiuj kune teniĝas. La vegetaĵoj ne pensas kaj do ne posedas volon. Nek la ostro, kiu malfermiĝas, nek iu ajn el la zoofitoj estas dotitaj per pensokapablo; en ili estas nur blinda, natura instinkto.”

La homa organismo liveras al ni ekzemplojn pri analogaj movoj sen partopreno de la volo, kiaj estas trovataj ĉe la digestaj kaj cirkuladaj funkcioj; la piloro kuntiriĝas ĉe kontakto de iuj korpoj, kiuj tial ne povas ĝin trapasi. Okazas probable io sama al la sensitivo, kies movoj neniel kondiĉas percepton kaj des malpli volon.

590. Ĉu la vegetaĵoj, kiel la bestoj, ne havas ian instinkton de memkonservado, kiu instigas ilin serĉi tion, kio povas esti al ili utilaj, kaj eviti tion, kio ilin povas malutili?

“La vegetaĵoj havas, se oni tiel povas diri, kvazaŭan instinkton; tio dependas de la amplekso, kiun oni asignas al tiu vorto; sed ĝi estas pure mekanika. Kiam, ĉe la kemiaj laboroj, vi vidas du korpojn kuniĝi, tio fariĝas pro tio, ke ili konvenas unu al la dua, tio estas, ĉar estas inter ili la tiel nomata kombiniĝemo; tion vi ne nomas instinkto.”

591. Ĉu, en la superaj mondoj, la vegetaĵoj estas, kiel la ceteraj individuoj, pli perfektaj?

“Ĉio estas pli perfekta; sed la vegetaĵoj estas ĉiam ankoraŭ vegetaĵoj, kiel la bestoj kaj la homoj ĉiam ankoraŭ bestoj kaj homoj.”