Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

La bestoj kaj la homo

592. Se ni faras komparon inter la homo kaj la bestoj rilate la inteligentecon, ŝajnas malfacile streki iun limon, ĉar iuj bestoj estas, en ĉi tiu rilato, evidente superaj al iuj homoj. Ĉu tiu limlinio povas esti precize desegnita?

“Pri tiu punkto viaj filozofoj ankoraŭ ne akordas; unuj asertas, ke homo estas besto; aliaj, ke besto estas homo; ili ĉiuj malpravas; la homo estas aparta estulo; kiu iafoje tre malaltiĝas aŭ tre altiĝas. Koncerne la fiziologian organizaĵon, la homo estas tia, kiaj la bestoj, kaj malpli bone provizita, ol multaj el ĉi tiuj; la Naturo donis al la bestoj ĉion, kion la homo devas elpensi per sia intelekto, por kontentigi siajn vivbezonojn kaj sian konservadon; lia korpo eldetruiĝas, kiel tiu de la bestoj, estas vere, sed lia Spirito havas destinon, kiun nur li povas kompreni, ĉar nur la homo estas tute libera. Bedaŭrindaj homoj, vi, kiuj malaltiĝas ĝis sub la bruto! ĉu vi ne scias distingi vin mem de la bestoj? Distingu la homon per lia kapablo pensi pri Dio.”

593. Ĉu oni povas diri, ke la bestoj agas nur laŭ instinkto?

“Tio estas alia vidpunkto. Estas ja vere, ke instinkto superstaras ĉe la plimulto de la bestoj ; sed, ĉu vi ne vidas kelkajn, agantajn laŭ difinita volo? Tio estas intelekto, kvankam malgranda.”

Krom laŭ instinkto, oni ne povus ne akcepti, ke la bestoj kondutas ankaŭ laŭ kunordigitaj agoj, elmontrantaj volon en difinita direkto kaj laŭ la cirkonstancoj. Estas do ĉe ili ia intelekto, kies agado estas pli koncentrita sur la rimedojn kontentigi la fiziologiajn bezonojn kaj prizorgi la memkonservadon. Inter ili, estas rimarkata nenia eltrovaĵo, nenia plibonigo: kia ajn estas la arto, kiun ni admiras ĉe iliaj faritaĵoj, tion, kion ili iam faradis, ili ankoraŭ hodiaŭ faras, nek pli bone, nek pli malbone, kaj laŭ konstantaj, senŝanĝaj formoj kaj proporcioj. Birdido, izolita de siaj samspeculoj, konstruas sian neston laŭ la sama modelo de ĉi tiuj, ne ricevinte por tio ian ajn instruon. Se kelkaj bestoj estas iamaniere dreseblaj, tamen ilia intelekta elvolviĝo, ĉiam tenata en malvastaj limoj, naskiĝas el la agado de la homo sur flekseblan naturon, ĉar ili prezentas nenian propramovan progreson; sed tiu elvolviĝo estas ja efemera kaj ekskluzive individua, ĉar, redonite al si mem, besto baldaŭ revenas en la limojn difinitajn de la Naturo.

594. Ĉu la bestoj havas ian lingvon?

“Se vi intencas diri lingvon, konsistantan el silaboj kaj vortoj, ne; sed, rimedon por interkomunikiĝo, jes; ili diras unu al aliaj multe pli da aferoj, ol kiel al vi ŝajnas; tamen ilia lingvo, kiel iliaj ideoj, estas limigita al propraj bezonoj.”

— Kelkaj bestoj estas senvoĉaj: ĉu tiuj, laŭŝajne, ne havas ian lingvon?

“Ili interkompreniĝas per aliaj rimedoj. Ĉu vi, homoj, vin reciproke komunikas nur per la parolo? Kaj kion vi diras pri mutuloj? La bestoj havas interrilatan vivon kaj posedas rimedojn por averti unuj la aliajn kaj por esprimi siajn sensacojn. Ĉu vi kredas, ke fiŝoj ne interkompreniĝas? La homo ne posedas ekskluzivan privilegion de lingvo; tiu de la bestoj estas instinkta kaj limigita en la rondo de iliaj bezonoj kaj ideoj, dum tiu de la homo estas pliperfektigebla kaj taŭga por ĉiuj konceptoj de lia intelekto.”

Efektive, la fiŝoj amase migrantaj, la hirundoj, obeantaj al sia gvidanto, nepre havas iajn rimedojn por sin reciproke averti, kompreni, akordi. Verŝajne tio fariĝas per pli akra vidpovo, kiu ebligas al ili distingi signojn, kiujn unuj faras al la aliaj; eble, ankaŭ, la akvo estas medio, transsendanta inter ili iujn vibrojn. Ciaokaze, estas nekontesteble, ke ili havas rimedojn por interkompreniĝo, same kiel ĉiuj senvoĉaj bestoj, komune laborantaj. Ĉu, laŭ tio, estas mirige, ke la Spiritoj povas komunikiĝi inter si sen helpo de parolo? (282)

595. Ĉu la bestoj havas la liberan volon de siaj agoj?

“La bestoj ne estas nuraj maŝinoj, kiel vi kredas; sed ilia libereco de agado estas limigita al iliaj bezonoj, kaj ne komparebla al tiu de la homo. Ĉar ili multe malsuperas la homon, tial ili ne havas samajn devojn. Ilia libereco estas limigita al la agoj de l' materiala vivo.”

596. De kio venas la kapablo de iuj bestoj imiti la homan lingvon, kaj kial tiu kapablo estas trovata prefere ĉe la birdoj ol, ekzemple, ĉe la simioj, kies strukturo havas pli da analogeco kun la homa?

“Speciala strukturo de la voĉorganoj, helpata de la instinkto de imitado; la simioj imitas la gestojn, iuj birdoj imitas la voĉon.”

597. Ĉar la bestoj havas intelekton, kiu ĝuigas al ili kelkan liberecon de agado, ĉu estas en ili ia principo sendependa de la materio?

“Jes, kaj postvivanta la korpon.”

Ĉu tia principo estas animo simila al la homa?

“Ĝi estas ankaŭ animo, se vi tiel volas ĝin nomi; tio dependas de la signifo, kiun vi atribuas al tiu vorto; sed ĝi estas malsupera al tiu de la homo. Inter la animo de la bestoj kaj tiu de la homo estas distanco tiel granda, kiel inter la homa animo kaj Dio.”

598. Ĉu la animo de la bestoj konservas, post morto, sian individuecon kaj la konscion pri sia memo?

“La individuecon, jes, sed ne la konscion pri sia memo. La intelekta vivo restas en latenta stato.”

599. Ĉu la animo de la bestoj libere elektas la specon, en kiun ĝi prefere enkarniĝu?

“Ne; ĝi ne havas liberan volon.”

600. Ĉar la animo de besto postvivas la korpon, ĉu tial, post la morto, ĝi troviĝas en vagado, kiel la homa?

“Ĝi estas en iaspeca vagado, ĉar ĝi ne troviĝas alligita al iu korpo, sed ĝi ne estas vaganta Spirito. Vaganta Spirito estas estulo, pensanta kaj aganta laŭ sia propra volo; tiu de la bestoj ne havas saman kapablon; la ĉefa atributo de la Spirito estas la konscio pri si mem. La Spirito de besto estas, post ties morto, klasigata de la Spiritoj, komisiitaj por tiu afero, kaj estas preskaŭ tuj utiligata; ĝi ne havas libertempon, por interrilati kun aliaj kreitaĵoj.”

601. Ĉu la bestoj sekvas ian evoluoleĝon, kiel la homoj?

“Jes, kaj tial, en la superaj mondoj, kie la homoj estas pli evoluintaj, la bestoj ankaŭ estas tiaj kaj havas pli efikajn rimedojn por interkomunikado; tamen ili estas ĉiam malsuperaj kaj submetataj al la homo; ili estas por ĉi tiu inteligentaj servantoj.”

Tio havas nenion eksterordinaran; ni supozu niajn plej inteligentajn bestojn, kiaj estas hundo, elefanto, ĉevalo, kun strukturo taŭga por manlaboroj; kiom multe ili do povus fari sub la direkto de la homo!

602. Ĉu la bestoj progresas, kiel la homo, per la forto de sia volo aŭ de la cirkonstancoj?

“Per la forto de la cirkonstancoj; tial ne ekzistas por ili kulpelpago.”

603. Ĉu en la superaj mondoj la bestoj konas Dion?

“Ne; la homo estas por ili ia dio, same kiel pasintatempe la Spiritoj estis dioj por la homoj.”

604. Ĉar la bestoj, eĉ la plej progresintaj en la superaj mondoj, estas ĉiam malsuperaj al la homo, el tio rezultas, ke Dio kreis intelektajn estaĵojn, por eterne destinitajn al malsupereco; ĉu tio ne ŝajnas nekonforma al la unueco de Liaj planoj kaj al la progresado de la kreaĵoj, rimarkata en ĉiu j Liaj verkoj?

“Ĉiuj aferoj sin interĉenas en la Naturo per ligiloj, kiujn vi ankoraŭ ne povas percepti; la aferoj ŝajne plej akre kontrastaj havas kontaktopunktojn, kiujn la homo, en sia nuna stato, neniom komprenas. Li povas ilin duonvidi per peno de sia intelekto; sed nur tiam, kiam lia intelekto havos sian tutan kreskon kaj estos liberigita el ĉiuj antaŭjuĝoj de fiero kaj malklereco, li povos klare vidi la verkon de Dio; dume, liaj malvastaj ideoj ebligas al li vidi la aferojn nur tra mizera, mallarĝa prismo. Sciu, ke Dio ne povas kontraŭi Sin mem, kaj ke en la Naturo ĉiuj aferoj harmonias per ĝeneralaj leĝoj, kiuj neniam sin deturnas de la superega saĝeco de l' Kreinto.”

Ĉu do la intelekto estas komuna propreco, punkto de kontakto de la animo de la bestoj kun la homa?

“Jes, sed la bestoj havas intelekton rilate la materialan vivon; ĉe la homo, la intelekto havigas la moralan vivon.”

605. Se oni konsideras ĉiujn punktojn de kontakto de la homo kun la bestoj, ĉu oni do ne povus pensi, ke la homo posedas du animojn: la bestan kaj la spiritan, kaj ke, se li ne havus la spiritan animon, li povus ja vivi, sed kiel besto; alivorte, ke la besto estas kreito simila al la homo, sed ne havanta la spiritan animon? El tio sekvus, ke la noblaj kaj la fiaj instinktoj de la homo estus rezultato de la supereco de unu el tiuj animoj antaŭ la dua, ĉu ne?

“Ne, la homo ne havas du animojn; sed la korpo havas siajn instinktojn, kiuj estas rezultato de la sensaco de l' organoj. Estas ja en li duobla naturo, nome la besta kaj la spirita; koncerne la korpon, li estas samnatura kiel la bestoj kaj havas ties instinktojn; koncerne la animon, li estas samnatura kiel la Spiritoj.”

Se estas tiel, ĉu la Spirito devas ne nur seniĝi je siaj propraj neperfektaĵoj, sed ankaŭ kontraŭbatali la influon de l' materio?

“Jes, ju malpli evoluinta li estas, des pli streĉitaj la ligiloj inter Spirito kaj materio; ĉu vi ne vidas tion? Ne, la homo ne havas du animojn; la animo estas ĉiam unu sola en ĉiu estulo. La animo de besto kaj tiu de homo estas malsamaj, kaj tial la animo de unu ne povas alligiĝi al korpo kreita por la dua. Sed, kvankam la homo ne havas bestan animon, kiu, pro siaj pasioj, lin defaligas ĝis la nivelo de la bestoj, tamen li havas korpon, kiu lin ofte malaltigas ĝis tiu nivelo, ĉar lia korpo estas dotita per vivoforto, kiu havas instinktojn; sed tiuj instinktoj estas neintelektaj kaj limigas sin al la konservado de la korpo.”

La Spirito, enkarniĝante en homon, alportas al ĉi tiu la intelektan kaj moralan principon, kiu faras lin supera al la bestoj. La du naturoj, ekzistantaj en la homo, havigas al liaj pasioj du malsamajn fontojn: unuj devenas de la instinktoj de la besta naturo; aliaj, de la nepuraĵoj de la Spirito en lin enkarniĝinta kaj pli aŭ malpli simpatianta la krudecon de la bestaj apetitoj. Sin purigante, la Spirito iom post iom forŝovas de si la influon de l' materio; sub tiu influo, li alpaŝas al bruto; liberigite de ĝi, li altiĝas al sia vera destino.

606. El kio la bestoj ĉerpas la intelektan principon, kiu konsistigas la apartan specon de ilia animo?

“El la universa intelektoelemento.”

Ĉu la intelekto de la homo kaj tiu de la bestoj fontas do el unu sola principo?

“Sen ia dubo, sed ĉe la homo tiu principo ricevis ellaboradon, kiu ĝin altigas super tiu, kiu animas la bruton.”

607. Estas jam dirite, ke, en sia komenco, la animo de homo estas kiel la infano en sia enkorpa vivo, ke ĝia intelekto apenaŭ burĝonas, kaj ke ĝi provas siajn, fortojn por la vivo (190); kie la Spirito pasigas tiun unuan fazon?

“En sinsekvo da ekzistadoj, antaŭantaj la periodon, kiun vi nomas homa periodo.”

Ŝajnus do, ke la animo estis la intelektoprincipo de la malsuperaj individuoj de la kreitaĵaro.

“Ĉu ni ne diris, ke en la Naturo ĉiuj aferoj sin interligas kaj celas unuecon? Ĝuste en tiuj estaĵoj, el kiuj vi ankoraŭ konas tre malmultajn, la intelektoprincipo estas formata, iom post iom individuiĝas kaj provas siajn fortojn por la vivo, kiel ni diris. Tio estas iamaniere prepara laboro, kiel tiu de ĝermado, laboro, post kiu la intelektoprincipo transformiĝas kaj fariĝas spirito. Tiam komenciĝas por li la homa periodo kaj, kun ĉi tiu, la konscio pri la estonteco, la distingo de bono je malbono, la respondeco por la faroj, same kiel la infanstadion sekvas knabeco, juneco kaj, fine, matureco. Cetere, en tia origino, estas nenio, kio humiligus la homon. Ĉu la grandaj genioj sentos sin humiligitaj pro tio, ke ili iam estis senformaj fetoj en la patrinaj ventroj? Se io devas humiligi la homon, tio estas lia malsupereco ĉe Dio, lia nekapableco sondi la profundon de Liaj projektoj kaj la saĝecon de la leĝoj, al kiuj obeas la harmonio de la universo. Rekonu la grandecon de Dio en tiu mireginda harmonio, kiu faras solidaraj ĉiujn aferojn en la Naturo. Kredi, ke Dio faris ion sen ia celo kaj kreis intelektajn estaĵojn sen ia estonteco, estus blasfemi Lian bonecon, per kiu Li surverŝas ĉiujn Siajn kreaĵojn.”

Ĉu tiu homa periodo komenciĝas sur nia Tero?

“La Tero ne estas la deirpunkto de la unua homa enkarniĝo; la homa periodo komenciĝas, ordinare, en ankoraŭ malpli altaj mondoj; tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar povas okazi, ke iu Spirito, tuj de post sia veno en la homan periodon, estas preta vivi sur la Tero. Ĉi tiu okazo ne estas ofta, kaj estus, pli bone, escepto.”

608. Ĉu, post morto, la Spirito de homo konscias siajn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiujn de la homa periodo?

“Ne, ĉar nur kun tiu periodo komenciĝas por li la vivo de Spirito; ja malfacile li memoras sajn unuajn ekzistadojn kiel homo, tute same, kiel homo jam ne memoras siajn fruajn infanjarojn kaj des malpli la tempon, kiun li pasigis en la patrina ventro. Jen, kial la Spiritoj diras, ke ili ne scias, kiel ili komenciĝis.” (78)

609. Ĉu la Spirito, veninte en la homan periodon, ankoraŭ konservas postesignojn de tio, kio li iam estis, tio estas, de la stato, en kiu li troviĝis dum la periodo, kiu povus esti nomata antaŭhoma?

“Tio dependas de la distanco inter la du periodoj kaj de la progreso, kiun li faris. Dum kelkaj generacioj povas troviĝi en li ia pli aŭ malpli profunda postesigno de la primitiva stato, ĉar en la Naturo nenio fariĝas per abrupta transiĝo; ekzistas ĉiam eroj, interligantaj la ekstremaĵojn de la ĉeno de l' estaĵoj kaj de la okazoj; sed tiuj postesignoj elviŝiĝas kun la evoluado de la libera volo. La unuaj progresoj efektiviĝas malrapide, ĉar volo ilin ankoraŭ ne helpas; ili ĉiam pli rapide kreskas, laŭproporcie, kiel la Spirito pli perfekte konscias pri si mem.”

610. Ĉu do eraris la Spiritoj, asertintaj, ke la homo estas aparta estaĵo en la kreitaĵaro?

“Ne; sed la demando ne estis ankoraŭ profunde studita kaj, krome, estas aferoj, kiuj devas atendi sian oportunan tempon. La homo estas, efektive, aparta estaĵo, ĉar, krom kapabloj, distingantaj de ĉiuj ceteraj estaĵoj, li havas ankaŭ malsaman destinon. La homaro estas la speco de estaĵoj, kiun Dio elektis por enkarniĝo de tiuj, kiuj Lin povas koni.”