Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado
59. La popoloj, laŭ sia instruiteco, faris al si tre malakordajn ideojn pri la mondkreado. La prudento, apogita sur la scienco, rekonis la neverŝajnecon de kelkaj teorioj; la teorio, donata de la Spiritoj, konfirmas la opinion, jam de longe akceptitan de la plej kleraj homoj.
La kontraŭdiro, kiun oni povas prezenti rilate tiun teorion, estas, ke tiu teorio ne akordas kun la teksto de l’ sanktaj libroj; sed pli profunda studado portas la konkludon, ke tiu malakordo estas pli ŝajna ol reala kaj rezultas de la interpreto de ofte alegoria esprimo.
La demando, ĉu Adamo estis la unua homo kaj unika patro de la surtera homaro, ne estas la sola, pri kiu la religiaj kredoj devis sin modifi. La turniĝado de la Tero ŝajnis, iam, tiel kontraŭa al la sankta teksto, ke en tiu aserto oni trovis pretekston por ĉiaj persekutoj; tamen la Tero turniĝas spite al la anatemoj; kaj neniu hodiaŭ tion povus refuti, sen malprofito por sia prudento mem.
La Biblio diras ankaŭ, ke la mondo estas kreita en ses tagoj kaj ke tiu kreado datiĝas de kvar mil jaroj antaŭ la naskiĝo de la Kristo. Antaŭ tiu tempo la Tero ne ekzistis; ĝi estas tirita el la nenio; la teksto estas formala. Sed, jen, la pozitiva scienco, la nefleksebla scienco pruvas la malon.
La formado de la terglobo troviĝas stampita per neelviŝeblaj signoj en la fosiliaj tavolaroj, kaj estas pruvite, ke la ses tagoj de la mondkreado estas ses periodoj, ĉiu el kiuj eble de centoj da jarmiloj. Tio ĉi ne estas ia sistemo, ia doktrino, ia izola opinio, sed fakto tiel reala kiel la movado de la Tero, kiun la teologio ne povas ne akcepti: evidenta pruvo pri la eraro, en kiun oni povas fali, se oni prenas laŭlitere la esprimojn de ofte figura dirmaniero. Ĉu ni do konkludo, ke la Biblio eraras? Ne, sed, kontraŭe, ke la homoj ĝin erare interpretis.
Sondante la arkivojn de la Tero, la scienco konstatis la ordon, laŭ kiu la vivantaj estaĵoj aperis sur la supraĵo de l’ planedo; tiu ordo akordas kun la indikita en la Genezo, kun tiu diferenco, ke tiu apero, anstataŭ esti mirakle elŝprucinta el la manoj de Dio en kelkaj horoj, fariĝis, ĉiam per Lia volo, laŭ la leĝo pri la naturaj fortoj, en kelke da jarmilionoj. Ĉu, pro tio, Dio estas malpli granda kaj malpli pova? Ĉu Lia verko estas malpli bela pro tio, ke ĝi ne havas la prestiĝon de l’ subiteco? Certe, ne; oni farus pri Dio tre mizeran ideon, se oni ne rekonus Lian ĉiopovecon super la eternaj leĝoj, al kiuj la mondoj obeas. La scienco tute ne malaltigas la Dian verkon, sed, male, ĝi prezentas al ni tiun verkon kun aspekto pli grandioza kaj pli konforma al tio, kion ni scias pri la potenco kaj majesteco de Dio, ĉar tiu verko estas ja plenumita sen nuligo de la naturaj leĝoj.
Konsentante pri ĉi tiu parto kun Moseo, la scienco starigis la homon sur la lastan lokon en la ordo de l’ kreado de la vivantaj estaĵoj; sed Moseo diris, ke la universala diluvo okazis en la jaro 1650 a.K., kaj la geologio asertas, ke tiu granda kataklismo fariĝis, antaŭ ol aperis la homo, ĉar ne estas ĝis hodiaŭ trovitaj, sur la primitivaj tavoloj, postesignoj de homo kaj de samkategoriaj bestoj – lau la fizika vidpunkto; sed nenio pruvas, ke tio estas neebla; multaj eltrovoj jam naskis dubojn pri tiu scienca aserto; povos do okazi, ke oni baldaŭ ekhavos la materialan certecon pri tiu antaŭeco de la homa raso kaj, tiam, oni konstatos, ke, pri tiu, kiel pri aliaj temoj, la biblia teksto estas figuro.
La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la geologia kataklismo estas tiu sama travivita de Noa; nu, la tempo necesa al la formado de l’ fosiliaj tavoloj ne allasas konfuzon; kaj, kiam aperos signoj pri la ekzisto de la homo antaŭ la granda katastrofo, tiam estos pruvite, aŭ ke Adamo ne estis la unua homo, aŭ ke lia kreado perdiĝas en la nokto de l’ tempo. Kontraŭ la evidenteco, konjektoj estas neeblaj; estos do necese akcepti la fakton, kiel estas akceptitaj la movado de la Tero kaj la ses periodoj de la mondkreado.
La ekzisto de la homo antaŭ la geologia diluvo estas ja ankoraŭ hipoteza; sed ni vidos tuj, ke ĝi ne estas tiel hipoteza kiel ĝi ŝajnas. Se ni konsentus, ke la homo aperis, la unuan fojon sur la Tero, kvar mil jarojn antaŭ la Kristo, kaj ke post 1650 jaroj la tuta homa raso estis detruita, escepte de unu sola familio, rezultas do, ke la loĝatigo de la Tero datiĝas nur de la tempo de Noa, tio estas, de 2350 jaroj antaŭ nia epoko. Nu, kiam la hebreoj migris en Egipton, en la dek-oka jarcento a.K., ili trovis tiun landon jam tre loĝata kaj kun tre progresinta civilizacio. La historio diras, ke en tiu tempo Hindujo kaj aliaj landoj estis same prosperaj; ĉi tie ni rezonas sen konsidero pri la kronologio de iuj popoloj, datiĝanta de multe pli antaŭa epoko. Oni devus do konsenti, ke, de la dudek-kvara ĝis la dek-oka jarcento a.K. – aŭ dum la daŭro de 600 jaroj - , ne nur la idaro de unu sola homo povis loĝatigi ĉiujn tiam konatajn grandegajn regionojn – se oni supozas, ke la ceteraj estis ankoraŭ senhomaj - , sed ankaŭ, ke, dum tiel mallonga intertempo, la homa genro supreniris de la absoluta bruteco de l’ primitiva stato ĝis la plej alta grado da intelekta elvolviĝo: tio kontraŭas ĉiujn antropologiajn leĝojn.
La diverseco de la rasoj konfirmas ĉi tiun opinion. La klimato kaj la kutimoj sendube modifas la fizikan karakteron; sed oni scias, ĝis kie ĉi tiuj kaŭzoj povas influi, kaj la fiziologia ekzameno pruvas, ke ekzistas inter iuj rasoj strukturaj diferencoj, pli profundaj, ol kiajn naskus la klimato. La kunmiksiĝo de rasoj produktas la mezajn tipojn; ĝi iom post iom forviŝas, sed ne kreas la ekstremajn karakterojn; ĝi naskas nur variojn; nu, por kunmiksiĝo de rasoj, estus nepre necesaj malsamaj rasoj; sed, kiel klarigi la ekziston de tiuj rasoj, se oni donas al ili originon komunan kaj tiel proksiman en la tempo? Kiel konsenti, ke, en kelkaj jarcentoj, iuj idoj de Noa ĝis tia grado alliĝis, ke ili estigis, ekzemple, la etiopian rason? Tia metamorfozo ne estas pli akceptebla ol la hipotezo pri iu komuna origino de lupo kaj ŝafo, de elefanto kaj afido, de birdo kaj fiŝo. Ni rediras: nenio superas la evidentecon de l’ faktoj. Ĉio, kontraŭe, klariĝas, se oni akceptas la ekziston de la homo antaŭ la epoko, dum kiu oni ĝenerale kredas, ke li vivis, kaj la plurecon de fontoj de la rasoj; ke Adamo, vivinta antaŭ ses mil jaroj, loĝatigis nur ankoraŭ senhoman regionon; ke la diluvo, ĉe Noa, estis parta katastrofo, kiun oni konfuzas kun la geologia kataklismo; kaj fine, se oni konsideras la alegorian formon, karakterizan de la orienta stilo, trovatan en la sanktaj libroj de ĉiu popolo. Ne estas do saĝe akuzi frivole, kiel falsajn, doktrinojn, kiu povas, pli aŭ malpli frue, kiel tiom da aliaj, ankoraŭ disbati siajn kontraŭantojn. La religiaj doktrinoj, anstataŭ perei, gloriĝas irante ŝultro ĉe ŝultro kun la scienco: jen la sola rimedo, kiun ili uzu, por prezenti al la skeptikuloj neniun vundeblan flankon.