Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Plureco de la mondoj

55. Ĉu ĉiuj globoj, cirkulantaj en la spaco, estas loĝataj?

“Jes, kaj la surtera homo tute ne estas, kiel oni kredas, la unua per inteligenteco, boneco kaj perfekteco. Tamen multaj homoj taksas sin alte estimindaj kaj reve kredas ĉi tiun planedeton la sola, kiu havas la privilegion posedi raciajn estulojn. Fiero kaj vantamo! Ili opinias, ke Dio kreis la universon nur kaj sole por ili!”

Dio loĝatigis la mondojn per vivaj estaĵoj, kiuj ĉiuj kunhelpas al la plenumado de Liaj providencaj projektoj. Kredi, ke la vivaj estaĵoj estus limigitaj tie, kie ni loĝas en la universo, estus dubi pri la Dia saĝeco, kiu nenion faras senutilan. Dio destinis tiujn mondojn al celo pli serioza ol simpla amuzo por niaj okuloj. Krom tio, nenio pravigas, ĉu pro la pozicio, la amplekso aŭ la fizika strukturo de la Tero, la supozon, ke nur la Tero havas la privilegion esti loĝata, kun escepto de miloj da similaj mondoj.

56. Ĉu la fizika strukturo de la globoj estas la sama?

“Ne; ili neniom similas unuj al la aliaj.”

57. Se la fizika strukturo de la mondoj ne estas la sama, ĉu do sekvas, ke la estaĵoj, tie vivantaj, havas malsamajn fiziologiajn organizaĵojn?

“Sendube, same kiel viaj fiŝoj estas faritaj por vivi en la akvo, kaj la birdoj en la aero.”

58. Ĉu al la mondoj plej malproksimaj de la suno mankas lumo kaj varmo, ĉar la suno sin montras al ili kun aspekto de negrava stelo?

“Ĉu vi do kredas, ke ekzistas neniaj fontoj de lumo kaj varmo krom la suno? Ĉu neniom valoras la elektro, kiu, en iuj mondoj, ludas rolon de vi nekonatan, multe pli gravan ol sur la Tero? Cetere, ni ne diris, ke ĉiuj estaĵoj havas tian saman organismon, kiel vi, aŭ ke ili posedas organojn egalajn al la viaj.”

La kondiĉo de ekzistado de la estaĵoj, loĝantaj la plurajn mondojn, devas konformiĝi al la medio, kien tiuj estaĵoj estas vokataj por vivi. Se ni estus neniam vidintaj fiŝojn, ni ne komprenus, kiel iu estaĵo povus vivi en akvo. Tio sama okazas al la ceteraj mondoj, sendube posedantaj elementojn de ni nekonatajn. Ĉu ni ne vidas, sur la Tero, la longajn polusajn noktojn, lumigatajn de la elektro de la nordaj aŭroroj? Ĉu ne estus ja eble, ke en iuj mondoj la elektro abundas pli ol sur la Tero, kaj ke ĝi tie havas ĝeneralan agadon, kies efikojn ni ne komprenas? Tiuj mondoj povas do havi en si mem la fontojn de lumo kaj varmo, necesajn al tieaj loĝantoj.