Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Karakteroj de la natura leĝo

614. Kion ni komprenu kiel naturan leĝon?

“La natura leĝo estas la leĝo de Dio; ĝi estas la sola vera por la feliĉo de la homo; ĝi indikas al la homo, kion li devas fari aŭ ne fari, kaj li estas malfeliĉa nur tial, ke li sin deturnas de ĝi.”

615. Ĉu la leĝo de Dio estas eterna?

“Ĝi estas eterna kaj senŝanĝa, kiel Dio mem.”

616. Ĉu Dio estus iam ordoninta al la homoj ion, kion Li estus malpermesinta al ili en alia tempo?

“Dio neniam eraras; nur la homoj estas devigataj ŝanĝi siajn leĝojn, ĉar tiuj ĉi estas neperfektaj; sed la leĝoj de Dio estas perfektaj. La harmonio, reganta la materian kaj la moralan mondojn, estas fondita sur la leĝoj, kiujn Dio starigis ekde la komenciĝo de la tempo.”

617. Kiajn aferojn entenas la diaj leĝoj? Ĉu ili koncernas ion, krom la morala konduto?

“Ĉiuj leĝoj de la naturo estas diaj leĝoj, ĉar Dio estas la aŭtoro de ĉiuj aferoj. Klerulo studas la leĝojn pri la materio, virtulo tiujn pri la animo kaj ilin praktikas.”

— Ĉu estas permesite al la homo funde esplori unujn kaj aliajn?

“Jes, sed ne sufiĉas al li unu sola ekzistado.”

Efektive, kiom valoras kelkaj jaroj, por ke la romo ricevu ĉion, kio konsistigas perfektan estulon, eĉ en la okazo, se oni konsideras nur la distancon inter sovaĝulo kaj civilizita homo? La kiel eble plej daŭra ekzistado estas por tio nesufiĉa, kaj des pli nesufiĉa tiam, kiam ĝi estas mallongigita, kiel fariĝas en granda nombro da okazoj.

El la diaj leĝoj iuj reguligas la movadon kaj la interrilatojn de la materio: ili estas la fizikaj leĝoj, kies studado estas aparta afero de l’ scienco. La aliaj koncernas speciale la homon mem, el la vidpunkto de la individuo kaj el tiu de liaj rilatoj kun Dio kaj kun siaj similuloj. Ili enhavas la regulojn pri la enkorpa vivo kaj pri la vivo de l’ animo: ili estas la moralaj leĝoj.

618. Ĉu la diaj leĝoj estas la samaj por ĉiuj mondoj?

“La prudento diras, ke ili devas konformiĝi al la naturo de ĉiu mondo kaj esti proporciaj al la progresostato de la loĝantoj de tiu mondo.”