Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Metempsikozo

611. Ĉu la fakto, ke la vivantaj estaĵoj komune originas el la intelektoprincipo, ne estas konfirmo de la doktrino pri metempsikozo?

“Du aĵoj povas havi saman originon kaj poste tute ne simili unu al la dua. Kiu rekonus arbon, kun ĝiaj folioj, floroj kaj fruktoj, en la senforma ĝermo enhavata en la semo, el kiu ĝi elkreskis? De la momento, kiam la intelektoprincipo atingas la gradon necesan al sia aliiĝo je Spirito kaj al sia enveno en la homan periodon, ĝi jam havas nenion komunan kun sia primitiva stato, kaj ĝi estus animo de bestoj tiel same, kiel arbo estus semo. En homo estas nenio komuna kun besto krom la korpo kaj la pasioj, naskitaj el la influo de l' korpo kaj el la instinktoj de memkonservado esence propra al la materio. Oni do ne povas diri, ke tiu homo estas la enkarniĝinta figuro de tiu alia besto, kaj, sekve, la metempsikozo, kiel oni ĝin ordinare konsideras, ne estas vera.”

612. Ĉu la Spirito, iam animinta la korpon de homo, povus enkarniĝi en besto?

“Li do malprogresus, kaj la Spirito ne malantaŭen paŝas. Rivero ne refluas supren al sia fonto.” (118)

613. Kiel ajn malĝusta estas la ideo ligita al la metempsikozo, ĉu ĝi ne estus rezultato de la intuicia sento pri la pluraj ekzistadoj de la homo?

“Tiu intuicia sento estas trovata en tiu kredo, kiel en multaj aliaj ; sed la homo falsis ĝin, kiel ankaŭ la plimulton de siaj intuiciaj ideoj.”

La metempsikozo estus vera, se oni ĝin rigardus kiel transiĝon de la animo ekde malsupera ĝis supera stato, kie la animo ricevus progresojn, kiuj aliigus ties naturon; sed tiu doktrino estas falsa, koncerne la rektan transmigradon de besto en homon kaj inverse, ĉar tiu kontrenus la ideon pri malantaŭenirado aŭ kunmiksiĝo; nu, ĉar tia kunmiksiĝo ne povas okazi inter malsamspecaj korpaj estaĵoj, tial sekvas, ke tiuj specoj troviĝas en neidentigeblaj gradoj kaj ke tio sama devas fariĝi pri la Spiritoj ilin animantaj. Se sama Spirito povus ilin alterne animi, el tio do sekvus naturidenteco, kiu ebligus materian reproduktadon. La reenkarniĝado, instruata de la Spiritoj, sin bazas, kontraŭe, sur la supreniranta marŝo de la Naturo kaj sur la progresado de la homo interne de sia speco mem, kio neniom malpliigas lian dignon. Kio lin malaltigas, tio estas la misuzado, kiun li faras, de la kapabloj, al li donitaj de Dio por lia altiĝo. Kiel ajn la afero estas, la malnoveco kaj la universaleco de la doktrino pri metempsikozo, kiel ankaŭ la eminentaj homoj, kiuj ĝin akceptis, pruvas, ke la principo pri reenkarniĝado havas siajn radikojn en la Naturo mem; tiuj argumentoj ĝin prefere apogas ol kontraŭas.

La deirpunkto de la Spirito estas unu el tiuj demandoj, ligitaj al la origino de la ekzistaĵoj kaj troviĝantaj en la sekreto de Dio. Ne estas donite al la homo koni tiujn demandojn en absoluta maniero; pri tio li povas nur fari supozojn, formuli pli-malpli probablajn sistemojn. Al la Spiritoj mem multege mankas, ke ili konu ĉion; pri tio, kion ili nescias, ili povas ankaŭ eldiri pli aŭ malpli saĝajn opiniojn.

Ne ĉiuj pensas en sama maniero, ekzemple pri la rilatoj inter homo kaj bestoj. Laŭ la opinio de kelkaj, la Spirito atingas la homan periodon nur, post kiam li sin elpreparis kaj ricevis individuecon ĉe la pluraj gradoj de la malsuperaj estaĵoj. Aliaj opinias, ke la Spirito de la homo ĉiam apartenis al la homa raso, ne trapasinte la bestan vicon.

La unua el ĉi tiuj sistemoj havas la meriton, ke ĝi solvas la demandon pri la estonteco de la bestoj, kiuj, tiel, estus la unuaj eroj de la ĉeno el pensokapablaj estaĵoj; la dua estas pli konforma al la homa digno, kaj ni povas ĝin resumi jene.

La pluraj specoj de bestoj ne devenas intelekte unuj de la aliaj pere de progresado; ekzemple, la spirito de ostro ne aliformiĝas sinsekve en tiun de fiŝo, de birdo, de kvarpiedulo kaj de kvarmanulo; ĉiu speco estas, fizike kaj morale, absoluta tipo, kaj ĉiu el ĝiaj individuoj ĉerpas el la universa fonto la kvanton da intelektoprincipo, kìun li bezonas, laŭ la perfekteco de siaj organoj kaj la laboro, kiun li devas plenumi ĉe la naturaj fenomenoj; tiun elĉerpitan kvanton li, ĉe sia morto, redonas al la origina maso. La bestoj de mondoj pli progresintaj ol la nia (vidu § 188) konsistigas ankaŭ malsamajn rasojn, konformajn al la bezonoj de tiuj mondoj kaj al la progresostadio de la homoj, al kiuj ili helpas; sed ili tute ne devenas de la teraj bestoj, el spirita vidpunkto. Same ne estas pri la homo. El fiziologia vidpunkto, li estas evidente ero de la ĉeno de l' vivantaj estaĵoj; sed el la morala, okazas rompo de kontinueco inter homo kaj besto; la homo posedas propran animon aŭ Spiriton, dian fajreron, kiu havigas al li moralan kaj intelektan kapablojn, mankantajn al la bestoj; troviĝas en li la precipa estaĵo, antaŭekzistanta kaj postvivanta la korpon, kaj ĉiam konservanta sian individuecon. Kiu estas la origino de la Spirito? kie estas lia deirpunkto? ĉu li ekestas el la intelektoprincipo individuiĝinta? Tio estas mistero, kiun oni vane penus penetri kaj pri kiu, kiel ni jam diris, oni povas nur imagi sistemojn. Kio estas konstanta, kaj kio rezultas samtempe el la rezonado kaj el la eksperimenta praktiko, tio estas la postvivo de la Spirito, la konservo de lia individueco post morto, lia progresokapablo, lia feliĉa aŭ malfeliĉa stato rilata al lia pozicio sur la vojo de bono, kaj ĉiuj moralaj veraĵoj, kiuj estas la konsekvenco de tiu principo. Koncerne la misterajn rilatojn inter homo kaj bestoj, tio, ni ripetas, estas sekreto de Dio, kiel multaj aliaj aferoj, kies nuna kono neniel influus nian progreson kaj pri kiuj estus senutile insisti.