Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Bono kaj malbono

629. Kiun difinon oni povas doni pri moralo?

“Moralo esta la regulo por bona konduto, tio estas la distingo inter bono kaj malbono. Ĝi sin bazas sur observado de la leĝo de Dio. La homo bone kondutas, kiam li ĉion faras kun rigardo al ĉiuj kaj por bono de ĉiuj, ĉar tiam li observas la leĝon de Dio.”

630. Kiel oni povas distingi bonon de malbono?

“Bono estas ĉio konforma al la leĝo de Dio, kaj malbono estas ĉio dekliniĝanta de tiu leĝo. Sekve, fari bonon estas konformiĝi al la leĝo de Dio; fari malbonon estas ĝin malobei.”

631. Ĉu la homo havas rimedojn por distingi mem bonon de malbono?

“Jes, kiam li kredas je Dio kaj deziras scii fari tiun distingon. Dio donis al la homo intelekton por tio.”

632. Ĉu la homo, kiu estas erarema, ne povas erari ĉe la taksado de bono kaj malbono, kaj kredi, ke li faras bonon tiam, kiam li praktikas malbonon?

“Jesuo diris: vidu, kion vi volus, ke oni faru, aŭ ne faru, al vi: ĉio estas entenata en ĉi tiu principo. Laŭ ĉi tiu veraĵo, vi ne eraros.”

633. La regulo pri bono kaj malbono, kiu povus esti nomata regulo pri reciproko aŭ solidareco, ne povas esti aplikata al la persona konduto de la homo rilate sin mem. Ĉu la homo trovas en la natura leĝo regulon pri tiu konduto kaj fidindan gvidilon?

“Kiam vi manĝas tromulte, tiam vi ekfartas malbone. Nu: Dio havigas al vi rimedon, por mezuri viajn bezonojn. Kiam vi superpaŝas tiun mezuron, vi estos punita. Same okazas rilate ĉion ceteran. La natura leĝo fiksas la limon de la homaj bezonoj; ĉiam, kiam homo transpaŝas tiun limon, li estas punata per sufero. Se la homo aŭdus, pri ĉiuj aferoj, tiuj voĉon dirantan al li sufiĉe!, li evitus la plimulton de siaj suferoj, pro kiuj li kulpigas la Naturon.”

634. Kial malbono troviĝas en la naturo de la aferoj? Mi parolas pri la morala malbono. Ĉu Dio ne povus esti kreinta la homaron en pli bonaj kondiĉoj?

“Ni jam tion diris al vi: la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj (115). Dio lasas al la homo elekti sian vojon; des pli malbone por la homo, se ĉiu tiu ekpaŝas la malbonan: lia migrado estos pli longa. Se ne ekzistus montoj, la homo ne komprenus, ke oni povas supreniri kaj malsupreniri; kaj, se ne estus rokoj, li ne komprenus la ekziston de mamolaj korpoj. Estas nepre necese, ke la Spirito ekhavu sperton, kaj por tio li devas koni bonon kaj malbonon: jen la celo de l’ kuniĝo de Spirito kun korpo.” (119)

635. La diversaj sociaj posicioj kreas novajn bezonojn, kiuj ne estas samaj por ĉiuj homoj. Ĉu do la natura leĝo ŝajnus ne esti unuforma regulo?

“Tiuj diversaj pozicioj troviĝas en la Naturo kaj harmonie konformiĝas al la leĝo de progreso. Tio ne nuligas la unuecon de l’ natura leĝo, kiu estas aplikebla al ĉio.”

La kondiĉoj de ekzistado de la homo diversas laŭ tempo kaj loko; el tio rezultas diversaj bezonoj kaj sociaj pozicioj, konformaj al tiuj bezonoj. Ĉar tiu malsameco troviĝas sur la kampo de ĉiuj aferoj, ĝi tial obeas la leĝon de Dio, kaj tiu leĝo estas ĉiam ankoraŭ unu sola,laŭ sia principo. Koncernas la prudenton distingi la realajn je la fiktivaj aŭ konvenciaj bezonoj.

636. Ĉu bono kaj malbono estas absolutaj por ĉiuj homoj?

“La leĝo de Dio estas unusama por ĉiuj; sed malbono dependas precipe de la volo, kiun oni sentas ĝin fari. Bono estas ĉiam bono, kaj malbono estas ĉiam malbono, kia ajn estas la pozicio de la homo; la diferenco kuŝas sur la grado da respondeco.”

637. Ĉu sovaĝulo, cedanta al sia instinkto manĝi homan karnon, estas kulpa?

“Mi diris, ke malbono dependas de volo; nu, la homo estas des pli kulpa, ju pli li scias, kion li faras.”

La cirkonstancoj aljuĝas al bono kaj malbono relativan gravecon. La homo faras erarojn, kiuj, pro tio, ke ili rezultas de la pozicio, kien la socio lin lokis, ne estas malpli riproĉindaj; sed lia respondeco estas proporcia al la rimedoj, je kiuj li disponas, por kompreni bonon kaj malbonon. Tial, instruita homo, kiu faras simplan maljustaĵon, estas pli kulpa, en la okuloj de Dio, ol neklera sovaĝulo, sin donanta al siaj instinktoj.

638. Malbono ŝajnas kelkafoje rezultado de la forto de la cirkonstancoj. Tia estas, ekzemple, ĉe iuj okazoj, la bezono detrui, eĉ niajn similulojn. Ĉu oni povas diri, eĉ tiam, ke oni dekliniĝis de la leĝo de Dio?

“Kvankam bezona, tio tamen estas ĉiam ankoraŭ malbono; sed tiu bezono malaperas laŭ tio, kiel la animo puriĝas, pasante de unu ekzistado en alian; kaj tiam la homo estas pli kulpa, kiam li ĝin faras, ĉar li ĝin pli bone komprenas.”

639. Ĉu malbono, kiun ni faras, ne rezultas ofte de la pozicio, en kiun metis nin aliaj homoj? En ĉi tiu okazo, kiuj estas plej kulpaj?

“Malbono falas sur tiun, kiu ĝin kaŭzis. Tiel, la homo, kondukita en malbonon pro la pozicio, al kiu lin trenis liaj similuloj, estas malpli kulpa, ol la kaŭzintoj de tiu pozicio; ĉar ĉiu ricevos punon ne nur pro la malbono, kiun li faris mem, sed ankaŭ pro la malbono, kiun li instigis aliajn fari.”

640. Ĉu tiu, kiu ne faras malbonon, sed kiu profitas el la malbono praktikita de alia, estas egale kulpa?

“Li estas tiel kulpa, kiel se li ĝin farus; profiti el malbono estas kiel partopreni en ĝi. Eble li ŝanĝis sian decidon ĉe la faro; sed, se li, ĝin trovinte plenumita, ĝin uzas, li do ĝin aprobas; kaj li ĝin estus praktikinta, se li povus aŭ se li kuraĝus.”

641. Ĉu la deziro je malbono estas tiel riproĉinda kiel la malbono mem?

“Tio dependas; estas virto volonte rezisti kontraŭ malbono, kiun oni deziras fari, precipe tiam, kiam oni havis eblon konentigi tiun deziron; se nur okazo mankas, oni estas tute same kulpa.”

642. Ĉu estas sufiĉe, ke ni ne faras malbonon, por ke ni plaĉu al Dio kaj antaŭcertigu nian estontan pozicion?

“Ne; gravas fari bonon en la limoj de siaj fortoj; ĉar la homo respondos por ĉiu malbono elveninta el la bono, kiun li ne faris.”

643. Ĉu estas personoj, kiuj, pro sia pozicio, ne havas eblon fari bonon?

“Estas neniu, kiu ne povas fari bonon; nur egoisto neniam trovas okazon por tio. Sufiĉas, ke oni rilatas kun aliaj homoj por trovi momentojn fari bonon, kaj ĉiu tago de la vivo donas eblon por tia gesto al iu ajn, ne blindigita de egoismo; ĉar fari bonon ne estas nur esti kompatema, sed ankaŭ esti utila, laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉiufoje, kiam helpo povas esti necesa.”

644. Ĉu la medio, kie iuj homoj troviĝas, ne estas por ili ĉefa kaŭzo de multaj malvirtoj kaj krimoj?

“Jes, sed tio estas ankoraŭ provo, kiun la Spirito mem elektis dum sia libera stato; li volis elmeti sin al la tento, por ekhavi la meriton el la kontraŭstaro.”

645. Kiam la homo iamaniere troviĝas en atmosfero de malvirto, ĉu la malbono ne estas ia preskaŭ nekontraŭebla forlogiĝo?

“Forlogiĝo, jes; nekontraŭebla, ne; ĉar, meze en tia malvirta atmosfero, vi iafoje trovas grandajn virtulojn.

Tiuj estas Spiritoj, kiuj havis forton kontraŭstari kaj kiuj, samtempe, ricevis la mision fari bonan influon sur siajn similulojn.”

646. Ĉu la merito de bono farita dependas de iaj kondiĉoj; aŭ alivorte, ĉu la merito, rezultanta el la farado de bono, havas plurajn gradojn?

“La merito de bono kuŝas sur la malfacileco de ties farado; neniom da merito estas en tio, ke oni ĝin faras sen ia peno, tiam, kiam ĝi neniom kostas. Dio pli estimas malriĉulon, kiu dividas kun alia sian solan pecon da pano, ol riĉulon, kiu donas nur el sia abundo. Tiel parolis Jesuo pri la kodranto de l’ vidvino.” (Marko, ĉap. 12, par. 42-44. – La Trad.)